*farm/i PV

*farmi

(tr)
EKONAGR Lupreni laŭ kontrakto por difinita tempo teron, bienon, gastejon, entreprenon ks por ĝin uzi (kulturi, funkciigi) je sia propra risko kaj profito: ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto aĉetadi laŭ pezo en karatoj ĉiajn ŝtonojn, […] la kontrakto finiĝis la 30-an de Junio de tiu ĉi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaŭ la lasta ŝtono, kiun oni trovis FK ; ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo: la heredigadon kaj donacadon, […] farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan BdV . VD:ekspluati
angle:
lease
beloruse:
арандаваць (зямлю)
ĉeĥe:
farmařit, hospodařit na pronajatém statku, obdělávat pronajatou půdu
france:
affermer (prendre en location un bien rural)
germane:
pachten (und bewirtschaften)
hispane:
arrendar granja o finca rústica (tomar en alquiler)
hungare:
bérel (földet), haszonbérletbe vesz
japane:
小作する [こさくする], 賃借りする [ちんしゃくりする]
nederlande:
pachten
portugale:
arrendar
ruse:
арендовать (землю)
slovake:
farmárčiť
ukraine:
орендувати (землю)

farmo

1.
AGR Farma prenado: hereda farmo vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun vi ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon BdV ; la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn KPr . la farmkamparanoj ne pagis ĝustatempe la farmpagon, ŝtelis lignon, preskaŭ ĉiunokte la gardistoj kaptis […] ĉevalojn, sin paŝtantajn sur la herbejoj de la bieno PatrojFiloj ; VD:franĉizo2
Rim.: En kelkaj kunmetaĵoj de „farmo“, kiel estas ĉe „farmbieno“ kaj „farmdomo“, la ideo pri luado povas malaperi kaj restas nur la ideo pri agrokultura entrepreno.
2.
(evitinde) Farmbieno: malriĉaj farmetoj Tor ; ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin Rob .
Rim.: Laŭ la Fundamento farm' estas verba radiko, do ago. Ĝi ne povas samtempe nomi objekton. La vorto „farmo“ en la senco de bieno supozeble estas falsa amiko el la angla vorto farm = „bieno“.
beloruse:
1. арэнда (зямлі)
ĉeĥe:
1. farma, nájem (nemovitosti), pacht, statek
france:
1. fermage hereda ~o: bail emphytéotique. ~odomo: ferme (bâtiment).
germane:
1. Pacht hereda ~o: Erbpacht. hereda ~o: emphyteusis. ~odomo: Bauernhof (Gebäude), Farm (Gebäude).
hispane:
1. arrendamiento, arriendo
hungare:
1. haszonbérlet, földbérlet, árenda, farm
japane:
小作 [こさく], 賃借り [ちんがり]
nederlande:
1. pacht ~odomo: pachthuis.
ruse:
1. аренда (земли) hereda ~o: эмфите́взис.
slovake:
1. farma, statok
ukraine:
оренда (землі)

farmanto, farmisto, farmulo

AGR Tiu, kiu farmas bienon: la oficejo [troviĝis] post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke ia kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti BdV ; Kristoforo do iris por serĉi konvenan servistinon, kaj post iom da tempo trovis filinon de farmisto HsT ; disĉiploj de William Miller, farmulo de Nova Anglio kiu kredis je la laŭlitera plenumiĝo de la biblia profetaĵo, atendadis tute tra la jaro 1843 [1].
beloruse:
арандатар, фэрмэр
ĉeĥe:
pachtýř
ĉine:
租地人 [zūdìrén], 农场雇工 [nóngchǎnggùgōng], 僱農 [gùnóng]
france:
fermier (locataire)
germane:
Pächter, Bewirtschafter, Bauer, Farmer
hispane:
aparcero, colono
hungare:
haszonbérlő, földbérlő, árendás, farmer
japane:
小作人 [こさくにん], 小作農 [こさくのう], 借地農 [しゃくちのう]
nederlande:
pachter
ruse:
арендатор, фермер
slovake:
nájomca
ukraine:
орендар, фермер

farmejo, farmbieno, farmobieno

AGR Bieno – domo kaj kampoj – prizorgata de farmanto: mi aranĝis moderne miajn rilatojn kun la kamparanoj, mi fondis farmbienon PatrojFiloj ; tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro KPr ; vidu, mi kreskis en farmbieneto, kiam mi estis knabino, mi preskaŭ sola zorgis pri la bovinstalo ViV ; DFA, la plej granda lakt-kompanio en Usono, havas 18 000 grandajn farmejojn en 48 usonaj ŝtatoj [2].
2. Liu Sigong, Liu Zijia: Yili kaj DFA fariĝis strategiaj partneroj, Espero.com.cn, 2013-07-05
beloruse:
фэрма
ĉeĥe:
farma, nájem (nemovitosti), pacht, statek
france:
ferme (bien en fermage), exploitation agricole
germane:
Pachtgrund
hispane:
granja (bien arrendado), explotación agrícola
hungare:
farm, majorság, gazdaság (mezőgazdasági)
japane:
小作地 [こさくち], 農園 [のうえん], 農場 [のうじょう]
nederlande:
pachthoeve
ruse:
ферма
slovake:
farma
ukraine:
ферма, хутір

farmigi, farmdoni

(tr)
Luigi sian bienon al farmanto (farme doni): ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis ĉe li, li farmigis ĝin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno FK ; la ŝuldanto, por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj [3]; tiam oni povus ricevi rikoltojn, kiuj sufiĉas ne nur por resemado kaj por nutri la terkulturiston kaj liajn dungitojn, sed ankaŭ por nutri la terposedantan klason, kiu mem ne prilaboras la teron sed farmigas ĝin [4].
beloruse:
здаваць у арэнду (зямлю)
ĉeĥe:
pronajmout (někomu), propachtovat půdu, propachtovat statek
france:
affermer (donner en location un bien rural)
germane:
verpachten
hispane:
arrendar (entregar en alquiler un bien rural)
hungare:
haszonbérletbe ad (földet)
japane:
小作をさせる [こさくをさせる], 賃貸しする [ちんたいしする]
nederlande:
verpachten
ruse:
сдавать в аренду (землю)
slovake:
prenajať pôdu farmárovi
ukraine:
здавати в оренду (землю)

administraj notoj

pri ~anto, ~isto, ~ulo:
    PIV1 konas nur ~anto. Cetere eblas demandi sin, ĉu
    ~isto nepre estas luanto kaj ne povas esti posedanto.
    [MB]