fluktu/i PV

fluktui

(ntr)
1.
SCI Neregule varii ĉirkaŭ averaĝa stato aŭ inter ekstremoj: la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK [1]; la prezidanto Richard Nixon dekretis ke la usona mono ne estos plu konvertebla en oro, ĝi estis ekde tiam nur papero, fluktuante laŭ la kapricoj de la merkatoj [2]; la publika opinio fluktuas konsiderinde kaj minacas turni sin al la plej radikalaj solvoj [3]; Belgio ankoraŭ konservas fortajn ligojn kun sia ekskolonio Kongo, sed la rilatoj ofte fluktuis pro belga malaprobo pri missituacioj en Kongo [4]. VD:alterni, flirti1, intermiti, ondi, oscili, ŝanceliĝi, ŝvebi3
2.
MED Pri fluaĵo: moviĝi sub la haŭto.
angle:
fluctuate
beloruse:
флюктуаваць, вагацца
ĉeĥe:
fluktuovat, kolísat
ĉine:
波动 [bōdòng], 摇摆不定 [yáobǎibùdìng], 流动 [liúdòng]
france:
fluctuer, osciller
germane:
fluktuieren, schwanken, wechseln
hispane:
fluctuar
japane:
上下する [じょうげする], 動揺する [どうようする], 変動する [へんどうする]
katalune:
fluctuar, oscil·lar, variar, transformar-se
nederlande:
fluctueren
pole:
fluktuację wykazywać, fluktuacji ulegać
portugale:
flutuar, oscilar
ruse:
флюктуировать, колебаться
slovake:
fluktuovať, kolísať, meniť sa
ukraine:
флуктувати, флюктувати, коливатися

fluktuo, fluktuado

La variado de io fluktuanta: kurzfluktuoj [5]; oni vidas pintan kurzon (30 dolaroj) kaj poste fluktuon inter 5 kaj 20 dolaroj, malstabilecon tute ne akcepteblan por komerco [6]; kelkajn nutraĵmerkatojn inundas eksteraj spekulantoj, kiuj per multe da mono esperas atingi rapidajn gajnojn, ili kaŭzas grandegajn prezfluktuojn, supren kaj malsupren [7]; surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj VaK ; la planeda gravito translokas tien reen la centran stelon iomete, tiel kaŭzante koloran fluktuadon de la stela lumo [8]; por ne kaŭzi socian fluktuadon, la registaro ĉiam malavare donas al senlaboraj gejunuloj monhelpon, por ke ili havu minimuman viv-garantion [9]; leganto […] povas sin lasi al la melodio de la ritmo: la verko de Berveling estas konceptita por amantoj de tiu mirinda fluktuo de sonoj kaj de akcentoj […] populara en la helena kaj latina tempoj [10]. SUB:fado
beloruse:
флюктуацыя, ваганьне
ĉine:
流动 [liúdòng], 涨落 [zhǎngluò], 流动 [liúdòng]
france:
fluctuation
germane:
Fluktuation, Schwankung, Wechsel
japane:
動揺 [どうよう], 変動 [へんどう], ゆらぎ, 揺動 [ようどう]
nederlande:
fluctuatie, fluctuering
ukraine:
флуктуація, коливання

administraj notoj