3ŝveb/i PVEF

ŝvebi

(ntr)
1.
Resti pendanta aŭ gliti en aero: fumo, grizaj nuboj ŝvebis en la aero; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevalo [1]; belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, […] ŝvebis dancante tien kaj reen [2]; [tie] estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris [3]; (figure) la florplenaj kronoj de la fruktarboj ŝvebas en la sunbrilo kiel blankaj kaj rozaj nubetoj [4].
a)
Resti en aero kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj aŭ kun haltinta motoro: blanka cigno ŝvebis en la aero [5]; super mi ŝvebas du agloj [6]; la paraŝuto ŝvebis, apenaŭ evitis domtegmenton [7]; ŝvebas flugmaŝinoj super landoj kaj maroj [8]. SIN:glisiVD:sori
b)
Disetendiĝi, disvastiĝi tra aero: silento ŝvebis kelkminute [9]; la spirito de Dio ŝvebis super la akvo [10]; kun ĉiam nova forto la tonaro ŝvebis trans montojn [11]; fumnuboj ŝvebis tien kaj reen [12]; nebulo ŝvebis kiel blankaj vualoj super la kvieta surfaco de la lago [13]; en la ĝardeno ŝvebis ebriiga odoro de tilioj kaj koncerto de griloj [14].
VD:flirti, flosi, portiĝi
2.
Daŭre restadi en imago aŭ memoro: lia bildo ĉiam ŝvebas antaŭ miaj okuloj; tiun vizaĝon […] mi penis skulpti […] tiel, kiel ĝi en la rememoro ankoraŭ ŝvebas antaŭ mia animo [15]; la sonĝoj denove enŝvebis [16].
3.
(figure) Resti nefiksa, necerta, sendecida, nedecidita: ŝvebi inter vivo kaj morto; ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango [17]; en la aero ŝvebas teruro kaj morto [18]; super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito [19]. VD:balanciĝi, ŝanceliĝi
angle:
hover, float (in the air)
beloruse:
лунаць
ĉine:
[yáo], 飖 [yáo], 飄 [piāo], 飘 [piāo]
france:
flotter
germane:
schweben
hispane:
planear (al volar), cernerse, cerner, estar suspendido en el aire
hungare:
lebeg, siklik (a levegőben)
itale:
aleggiare, galleggiare (in aria), librarsi
japane:
浮かぶ [うかぶ], ただよう, 舞う [まう], 滑空する [かっくうする], すべるように動く [すべるようにうごく], 漂う [ただよう], , 宙づりになっている [ちゅうづりになっている]
nederlande:
zweven
pole:
1.a szybować, zawisać w powietrzu 1.b unosić się 2. unosić się 3. unosić się
portugale:
pairar
ruse:
парить, реять, витать
svede:
sväva
taje:
1. ลอย (อยู่บนอากาศ)
ukraine:
ширяти, шугати, буяти, маяти, розвіватися, витати, висіти в повітрі

ŝvebo

1.
Restado en aero: (figure) ĝi ne estis tre bonkvalita, sed tamen li spertis la forŝvebon, […] la senton kapabli vojaĝi en spaco kaj tempo [20].
2.
POE Metrika licenco, pro kiu oni toleras, ke senakcenta silabo troviĝu en pozicio, kiun la ritma skeleto de la verso difinas akcenta: „volváĵo de l' sopíro vagabónda“ K (kvinjambo, sed „de l'“ kaj „va“ estas senakcentaj silaboj); la ritmo provizore viŝiĝas, kaj anstataŭ jambo aŭ trokeo oni ricevas pirikon [kaj tiun procedon] oni nomas ŝvebo [21]; danke al la ŝvebo kaj al ĝia duonakcenteco la vorto „estas“ povas roli kiel jambo, dum fakte temas pri trokeo.
Rim.: En siaj unuaj poetikaj verkoj Kalocsay nomis „ŝvebo“ nur la akcentperdon fare de duonakcenta vorto sekvanta akcentan silabon. Ja tiu ĉi fenomeno estas aparte rimarkinda, kiam ĝi kombiniĝas kun ĉeesto de senakcenta silabo en akcenta pozicio, ĉar ĝi povas erare kredigi, ke oni inversis la ritmon. Eble tial la termino poste evoluis al la nuna, tute alia senco.
angle:
1. floating (in the air) 2. floating verse
beloruse:
1. лунаньне 2. паэтычная вольнасьць
ĉine:
1. 浮游 [fúyóu], 浮遊 [fúyóu]
france:
1. flottement
germane:
1. Schweben
hispane:
1. planeo
itale:
1. librazione, il librarsi
pole:
1. szybowanie, unoszenie się
portugale:
1. pairo, adejo

ĉirkaŭŝvebi

(tr)
Ŝvebi ĉirkaŭ: grandaj nigraj birdoj ĉirkaŭŝvebis ĝin en rondo [22]; super ili eksonis la nevidebla sankta sonorilo, ĉirkaŭŝvebata de sanktaj spiritoj [23]; nubo de delikata fumo el aromaj egiptaj cigaredoj ĉirkaŭŝvebas ilin [24]; liaj pensoj kaj sopiroj komencis ĉirkaŭŝvebi ŝin, konstruante el malpeza materialo de helaj esperoj la domon de venonta feliĉo [25]; [li] parolis duonvoĉe, kvazaŭ li timas veki la mortinton, aŭ ofendi lian ĉirkaŭŝvebantan spiriton [26].
angle:
float about
beloruse:
кружыць (вакол чагосьці), лётаць (вакол чагосьці)
germane:
umschweben
itale:
volteggiare (volare), circondare (volando), svolazzare attorno
pole:
okrążać unosząc się w powietrzu
ukraine:
облітати, ширяти навколо чого-н.

disŝvebi

(ntr)
Ŝvebe disiĝi tra la ĉirkaŭa spaco: manoj volvitaj ĉirkaŭ tasego, el kiu disŝvebas vaporo [27].
27. U. Becker: Malapero de knabo, 2011
angle:
float apart
beloruse:
разьвейвацца, расьсейвацца
france:
émaner, s'exhaler
germane:
zerfließen (Schwaden)
pole:
emanować, unosić się (o powietrzu)

forŝvebi

Malaperi ŝvebante: super ni forŝvebis metala korbo [28]; ombro malrapide forŝvebis [29]; ŝajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forŝvebis kaj anstataŭ ĝi aperis alia [30]. VD:forsveni
germane:
entschweben, entschwinden

preterŝvebi, traŝvebi

Preterpasi, trapasi ŝvebante: traŝvebis milda odoro la kabanon [31]; li ne rimarkis preterŝvebi la timigajn muskajn turojn [32]; kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo [33].
germane:
vorbeischweben

flugŝvebi

Ŝvebi1.a: tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero [34]. SIN:glisiVD:sori
germane:
im Gleitflug befinden, im Segelflug befinden

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.