8licenc/o PVEF
licenco
- 1.
Tolerata deflankiĝo
disde gramatika aŭ poezia regulo:
oni estas malpli ĝenata de certaj ritmaj licencoj en la
duopa ritmo, dum en la fortpulsaj triopaj ritmoj ĉia licenco
estas nepre kondamnita
[1];
tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj
[2].
Metrikaj licencoj:
ŝvebo,
ritma akcentado,
akcentperdo,
glito,
stumblo,
karambolo.
- 2.
Oficiala permeso:
la pastro perdas sian ŝofor-licencon
[3];
abateja biero estis produktata ekster la monaĥejaj muroj sub licenco de monaĥeja
komunumo
[4];
la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj
el Hispanio
[5];
internaciaj telefonkompanioj, kiuj je giganta prezo akiris licencon por
ekspluati la sekvantan generacion de poŝtelefonoj en kelkaj eŭropaj landoj,
nur pene trovas la monon por pagi tiun licencon
[6].
aprobo,
rajtigilo,
stirpermesilo,
licencplatoRim.: Laŭ BL: (en la senco de permesilo) prefere diru permesilo.
lici,
licencio1.
Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, p. 124
2. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
4. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
5. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
6. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
2. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005
3. Monato, Stefan Maul: Du mil ok, 2008
4. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
5. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
6. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
- angle:
- licence, license
- beloruse:
- 1. вольнасьць (паэтычная, музычная) 2. дазвол, допуск, ліцэнзія
- ĉine:
- 凭照 [píngzhào], 憑照 [píngzhào], 許可證 [xǔkězhèng], 许可证 [xǔkězhèng], 執照 [zhízhào], 执照 [zhízhào]
- france:
- 1. licence (littéraire)
- germane:
- 1. dichterische Freiheit 2. Lizenz, offizielle Erlaubnis
- hungare:
- 1. költői szabadság, poetica licentia
- japane:
- 認可 [にんか], 免許 [めんきょ], 破格 [はかく]
- katalune:
- 1. llicència poètica
- nederlande:
- 1. vrijheid (litt.) 2. licentie, vergunning
- pole:
- 1. licentia poetica, licencja
- portugale:
- 1. licença (poética)
- rumane:
- 1. licenta poetica, licență
- ruse:
- 1. поэтическая вольность
- ukraine:
- ліцензія, дозвіл, патент, поетична вільність