2fris/o

friso

1.
BELA Horizontala ornama strio ĉe la supro de objekto.
a)
ARKI Arkitektura ornamaĵo inter la arkitravo kaj la kornico: la glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalkŝtono [1].

friso ĉe la templo de Ἡφαιστίων, antikva agoro de Ateno
CC-BY-SA-3.0  [2]
b)
Ornama aranĝaĵo ĉirkaŭ vazo, aŭ supre de pordo, kameno; listelo: gisaĵoj havis pli malaltan valoron, iusabate ili alvenis trenante malnovan kamenfrison VRA .
VD:festono, lambrekino, modluro, ciklo
2.
TEA Pentritaj strioj pendantaj ĉe la supro de la scenejo por reprezenti plafonon aŭ ĉielon VD:dekoracio, kuliso
HOM:friso (homo), friso (drapo)
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn
2. Ifernyen, prilaborita de ulrichstill: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Temple_hephaistion_Agora-Athens.jpg
angle:
frieze
beloruse:
фрыз
ĉeĥe:
obrubnice, malované proužky představující na scéně strop nebo nebe, vlys
france:
frise
germane:
1.a Fries 1.b Zierleiste 2. Bühnenhimmel
hungare:
1.a fríz (párkánymező), képszék 1.b fríz 2. ég (színházi díszlet)
japane:
フリジア人 [フリジアじん], フリースラント人 [フリースラントじん]
nederlande:
1. fries
pole:
kulisy 1.a fryz 1. fryz
portugale:
1.a friso 1. sanefa 2. bambolina
ruse:
фриз
slovake:
vlys
ukraine:
фриз

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.