*supr/e
*supre ↝
- En alta loko, en la plej alta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [1]; jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre [2]; el ĉio supre dirita vi povus konkludi, ke […]; la vojo de la vivo por saĝulo iras supren [3]; hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre PrV ; li tenas la nazon supren PrV ; pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj supren [4].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. La Nova Testamento, Mateo 27:51
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:24
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
2. La Nova Testamento, Mateo 27:51
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:24
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
- angle:
- above
- beloruse:
- наверсе, уверсе
- ĉeĥe:
- nahoře (zcela)
- france:
- en haut, au dessus
- germane:
- oben, oberhalb
- hispane:
- arriba
- hungare:
- fent, fent, felül
- itale:
- sopra
- katalune:
- a dalt
- nederlande:
- boven (bijwoord)
- okcitane:
- amont
- ruse:
- наверху, вверху
- slovake:
- hore, navrchu
supra ↝
- Estanta supre: supra parto de ŝtuparo Marta ; la supraj ĉambroj FK ; en la plej supra parto de alta domo Marta ; supra ĵurasio [5]; (figure) snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon [6].
5.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 2008
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
- angle:
- upper
- beloruse:
- верхні
- ĉeĥe:
- horní, nadřazený, vrchní
- france:
- supérieur
- germane:
- oberer
- hispane:
- superior (adj.)
- itale:
- superiore
- nederlande:
- bovenste
- ruse:
- верхний
- slovake:
- horný, vyšný
*supro ↝
- 1. ↝
-
Supra parto, plej alta ekstremo de io:
montriĝis la suproj de la montoj
[7];
kiel dormanto sur la supro de masto
[8];
li deziris suriri la supron de l' turo
[9];
la suno kliniĝis […] kaj montaj suproj flame brulis
[10];
la arboj […] interplektis siajn foliriĉajn suprojn
[11];
(figure)
sur la supro de Olimpo
[12].
firsto, kresto, kulmino, pinto, verto
- 2. ↝
- (figure)
Plej alta grado:
[tiam] la entuziasmo atingis la supron
[13];
la supro de miaj ĝojoj
[14].
apogeo, egeco, kulmino
7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:34
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 137:6

- summit, top
- beloruse:
- верх, вярхушка, вяршыня
- ĉeĥe:
- horní část, hořejšek, svrchní část
- france:
- dessus (substantif), sommet
- germane:
- Oberteil
- hispane:
- arriba, cima, cumbre 1. superior (subst.) 2. culmen (fig.)
- hungare:
- 1. tető (teteje) 2. csúcs (teteje)
- itale:
- 1. sopra (sostantivato) 2. culmine (fig.)
- ruse:
- верхушка, вершина
- slovake:
- vrch, vrchná časť
- tokipone:
- sewi
supraĵa ↝
- 1.
- Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia: du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso [15].
- 2.
- (figure) Malprofunde kaj malprecize pensanta aŭ pensata: plej supraĵa konatiĝo FK ; supraĵa konado de la arto Marta ; li faris al ili supraĵan kapsignon [16]; la scienculoj rapide skizis per supraĵaj konturoj la historion de la du princinoj [17]; senatenta supraĵa prijuĝo [18]; [ili] juĝas pri ĉio supraĵe sen ia logika pripenso EE .
15.
Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
18. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo

- 1. паверхневы 2. легкадумны
- france:
- superficiel
- germane:
- oberflächlich
- hispane:
- superficial 1. superficie
- hungare:
- 1. felszíni, felületi 2. felületes
- itale:
- superficiale
- nederlande:
- oppervlakkig
- ruse:
- поверхностный
*supraĵo ↝
- 1. ↝
- La supra, ekstera parto de iu korpo; alidire: ĝia supra surfaco: la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj [19]; nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero [20]; la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo [21]; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata […] kiel prujno [22]; la spegula supraĵo de la arbaraj lagoj krispiĝis [23]; la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon FK .
- 2. ↝
(arkaismo) VdE Surfaco: la kubo havas ses ebenajn supraĵojn.
19.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:6
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:18
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:14
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj

- surface
- beloruse:
- 1. паверхня
- france:
- 1. surface
- germane:
- Oberfläche
- hispane:
- superficie 1. superficie
- hungare:
- felület, felszín
- itale:
- superficie
- nederlande:
- 1. oppervlak
- ruse:
- 1. поверхность
supren kaj malsupren, supremalsupren
- Alterne altiĝante kaj malaltiĝante: la movoj de la gruoj supren kaj malsupren [24]; supren kaj malsupren, malsupren kaj denove supren, tio estas la sorto de la plejmulto [25]; li […] murmuris por si mem paŝante sur la supremalsupren ondanta vojo [26].
24.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
26. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
26. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
- ĉeĥe:
- nahoru
- france:
- de haut en bas et de bas en haut
- hispane:
- de arriba a abajo y de abajo hacia arriba
- slovake:
- nahor
alsupri ↝
(x)
- france:
- monter
- germane:
- heraufgehen, hinaufgehen
- hispane:
- subir
- hungare:
- felmegy
- pole:
- iść w górę
- portugale:
- subir, ascender
- ruse:
- подняться (на что-л.), взобраться, взойти
ĉi-malsupra ↝
ĉi-supra ↝
Tie ĉi supra: en ĉi supra foto videbliĝas du kajoj [30]; vidu, venas iu alia ĉi supren [31].
ĉi-apuda, ĉi-malsupra
30.
ryonryon: Blogo de Ryonryon en Esperanto,
2007-06-30
31. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
31. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
- france:
- ci-dessus (adj.)
- germane:
- hier oben
- hispane:
- más arriba (adj.)
desupri ↝
(x)
- Malsupreniri: la karakterizaj tonripetoj en la kontinua baso desupras trans du oktavoj [32].
32.
Vikipedio,
Weihnachts-Oratorium (Bach), 2015-04-12
- france:
- descendre
- germane:
- hinuntergehen, heruntergehen
- hispane:
- descender
- hungare:
- lemegy
- pole:
- zejść
- portugale:
- descer
- ruse:
- спускаться, спуститься
desuprismo
↝ 
Provado influi socion de supre, tio estas tra decidantoj, oficialuloj, altranguloj, kontraste al desubismo: oni povas celi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto laŭ la desuprisma vojo, do pere de politikistaj decidoj [33]; la desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la ĝeneralan enkondukon de Esperanto per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko […], ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj [34].
elitismo
33.
L. Wunsch-Rolshoven: [prelego] Eblaj prioritatoj de la strategio..., 2008
34. Aktiva Esperanto: Desuprismo kaj desubismo
34. Aktiva Esperanto: Desuprismo kaj desubismo
- france:
- stratégie par le haut
- hispane:
- estrategia para influir desde lo alto
- itale:
- strategia dall'alto, istituzionismo (esperantista)
malsupra
- Estanta malsupre: la malsupra parto de la parko [35]; enirejo al la malsupraj lokoj sub la alta ŝtuparo [36]; io, kio staras en la malsupra parto de la gazetoj kaj estas detranĉata [37].
35.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
- ĉeĥe:
- méněcenný, nižší, podřadný, spodní
- france:
- inférieur
- germane:
- unterer
- hispane:
- inferior
- hungare:
- alsó, lenti
- slovake:
- menejcenný, nižší, podradný, spodný
- tokipone:
- anpa
malsupre
- En malalta loko, en la plej malalta loko: ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego [38]; kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo [39]; malsupre de la tero [40]; (figure) la franca estas kunpremata de du frontoj: de supre ĝi estas barata de la angla, de malsupre de la regionaj lingvoj [41].
38.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:24
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:18
41. Monato, Guido Van Damme: Atento por etaj kaj monda lingvoj
39. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:24
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:18
41. Monato, Guido Van Damme: Atento por etaj kaj monda lingvoj
- ĉeĥe:
- dole, vespod
- france:
- en bas, en dessous
- germane:
- unten
- hispane:
- debajo
- katalune:
- a baix
- okcitane:
- aval
- slovake:
- dolu, naspodku
*malsupren
- 1. ↝
- Al malalta loko: li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon [42]; per la kapo malsupren PrV ; ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo.
- 2. ↝
-
Prefikso kun la sama senco kiel la adverbo:
malsupreniri en la valon
[43];
Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto
[44];
la Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo
[45].
Rim.: Tiu prefiksa uzo ŝajnas gramatikstile iom dubinda rilate al normala adverba uzo. Iuj eble sentas nuancon inter „malsupren iri“ (efektive ĝis malsupre) kaj „malsupreniri“ (iri en malsupra direkto). Sed Z. uzis ambaŭ formoj samsence, kiel montras tiu ĉi ekzemplo: ŝi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian kruĉon kaj iris supren [46]. Do simple ŝajnas stila rimedo por koncizigi la frazon, metante la adverbon antaŭ la verbon kaj tiel rapidigante la elparoladon.
42.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
43. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 1:34
44. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 32:1
45. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 6:15
46. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:16

- 1. vers le bas, en bas (avec mouvement)
- germane:
- nach unten, herab