1geni/o FK

genio

1.
Plej alta grado de la homaj kapabloj; superega inteligento: jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo [1]; se lia genio ne superas en tio ĉi mian [2]; li admiris la simplecon kaj genion de sia majstro [3]; vi ludas fluton, kaj vi mem ĝin eltranĉas, tio estas la genio, kiu ĉion povoscias, ĝi troviĝas sur la bona loko [4]; la bonfarantoj de la homaro, la martiroj de la genio, iras laŭ la dorna vojo de la honoro [5]; la potenca genio de la homaj generacioj portis lin pli rapide ol birdo [6]. VD:naturdoto, spriteco, talento
2.
Geniulo: mi volas fariĝi genio, mi volas fariĝi pli taŭga ol vi ĉiuj kune [7].
3.
MIT Dajmono: lampo en kiu genio loĝus [8].
a)
MIT Dajmono ĉe la antikvaj romanoj, precipe la zorgantoj pri la destino de homo, loko, urbo: la romanoj oferis al siaj genioj.
VD:ĝino
angle:
genius 3. daemon, daimon
beloruse:
1. геній, геніяльнасьць 2. геній, геніяльны чалавек 3.a  геній (дух)
bulgare:
1. гений 3.a дух
ĉeĥe:
domácí skřítek
ĉine:
1. 奇才 [qícái], 天才 [tiāncái] 3. 叠影 [diéyǐng], 精灵 [jīnglíng]
france:
génie
germane:
1. Genie (Talent), Hochbegabung 3.a Genius, Schutzgeist 3. Geist
hispane:
genio
hungare:
1. lángelme, lángész, zseni, géniusz 3.a nemtő, védőszellem, géniusz 3. démon
itale:
genio
japane:
天才 [てんさい], 天分 [てんぶん], 守護神 [しゅごじん]
katalune:
geni 3.a dèmon
nederlande:
genie
pole:
1. geniusz 3.a geniusz, demon, dajmon
portugale:
1. gênio 3. nume (mitologia)
ruse:
гений 1. гениальность
slovake:
génius, veľduch
turke:
dahi 1. üstün yetenek, dahilik 3. cin
ukraine:
дух, ґеній

genia

Havanta genion: genia aŭtoro [9]; genia generalo [10]; genia verko VivZam ; genia spirito, eltrovo; kiel ajn genia la sistemo estas [11]; la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof VivZam ; en genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa VivZam ; la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis […] reguligi la akvojn, se ĝi estis genia [12]; teruris ilin la genieco de la barbaro, kiu sentime esprimis tion, kion ili tute ne atentis [13].
angle:
of genius, brilliant, gifted, masterly
beloruse:
геніяльны
bulgare:
генялен
ĉeĥe:
geniální, ženiální
ĉine:
八斗才 [bādǒucái], 有才能地 [yǒucáinéngde], 賢明地 [xiánmíngde], 有创造性 [yǒuchuàngzàoxìng], 天才 [tiāncái]
france:
génial
germane:
genial, hochbegabt
hispane:
genial
hungare:
zseniális, lángeszű
itale:
geniale
japane:
天才的な [てんさいてきな]
katalune:
genial
nederlande:
geniaal, hoogbegaafd
pole:
genialny
portugale:
genial
ruse:
гениальный
slovake:
geniálny
ukraine:
ґеніальний

geniaĵo

Genieca ideo, plenumo, invento: ŝi sugestis al mi […] kelkajn ŝanĝetojn en la internacia lingvo, kiuj estas veraj geniaĵoj [14]; en poemaro ne ĉiu poemo povos esti vera geniaĵo [15]; emocioj, geniaĵoj kaj perfidoj, ĉio ĉi povas esti entenata de kelkaj metroj da magneta bendo [16].
14. L. Beaucaire: El la vivo de bervala sentaŭgulo, 1974
15. Monato, Pejno Simono: Versaĵoj elverŝitaj
16. Alberto García Fumero: Alfa ondo, Monato, 2000/08, p. 23
beloruse:
нешта геніяльнае
france:
trait de génie
germane:
Geniestück, Geniestreich
japane:
天才的な作品 [てんさいてきなさくひん], 神技 [しんぎ]
ukraine:
ґеніальний твір, ґеніальна річ, ґеніальна ідея, і т.п.

geniulo

Homo havanta genion, grandegan talenton por iu afero: lin por tiaj […] versoj mi konfesus geniulo [17]; amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj VivZam ; [ili] scias oferi eĉ parton de sia necesaĵo por helpi geniulon VivZam .
17. H. Sienkewicz, trad. Lydia Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
геній, геніяльны чалавек
ĉine:
天才 [tiāncái], 奇才 [qícái]
france:
génie (personne)
germane:
Hochbegabter, Genie (Mensch)
japane:
天才 [てんさい]

administraj notoj