hedonism/o PIV1

hedonismo

(malofte)
FIL Ĝuismo; doktrinovivmaniero, kiu rigardas tujan plezuron kiel ĉefaĵon: la elreviĝintaj vantaj valoroj de la junaj bonhavuloj: individuismo, hedonismo, komforta vivo kaj konsumado [1]; la tibeta budhismo estas unu el la ĉefaj orientiloj de la hedonisma spiritualeco New Age [2]. VD:ĝuama, hedonisto, epikurismo, sibaritismo
1. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Ŝika islamo kaj la egipta burĝaro
2. S. Žižek, trad. V. Lutermano: Tibeto kaptita en la revo de la alia, le Monde diplomatique, 2008-05
angle:
hedonism
beloruse:
геданізм
ĉeĥe:
hédonizmus
ĉine:
享乐主义 [xiǎnglèzhǔyì]
france:
hédonisme
germane:
Hedonismus
katalune:
hedonisme
slovake:
hedonizmus
ukraine:
гедонізм

administraj notoj