*plezur/o PV

*plezuro

Agrabla sento de bonstato, komforteco, ĝojo, kiun naskas kontentigo de deziro aŭ inklino: [ili] tiel laŭte kaj agrable kantas, ke estas plezuro ilin aŭdi FK ; ŝia sola plezuro estis sidi en sia ĝardeneto FK ; estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino FK ; li ruĝiĝis de plezuro DL ; veturo de plezuro FK ; por plezuro oni aranĝas festenojn [1]; [ili] trovas plezuron en la malordo de la malboneco [2]; ŝiaj karesoj ĝuigu vin […] ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron [3]; serĉu plezuron ĉe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro [4]; ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj [5]; vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro PrV ; malhumileco estas kara plezuro PrV ; antaŭ ĉio zorgu oficon ― plezuro atendos sian vicon PrV . VD:ĝuo1, voluptoVD:kun plezuro
angle:
pleasure
beloruse:
задавальненьне, асалода
bulgare:
удоволствие
ĉeĥe:
potěšení, potěšení, radost
ĉine:
快感 [kuàigǎn], 乐趣 [lèqù], 樂趣 [lèqù], 逸乐 [yìlè], 逸樂 [yìlè], 欢娱 [huānyú], 歡娛 [huānyú], 娛樂活動 [yúlèhuódòng], 娱乐活动 [yúlèhuódòng]
france:
plaisir
germane:
Vergnügen, Freude, Wohlgefallen, Behagen antaŭ ĉio zorgu oficon ― ~o atendos sian vicon: erst die Arbeit, dann das Vergnügen.
hispane:
placer
hungare:
öröm, gyönyör, élvezet, megelégedettség
indonezie:
kegembiraan, kenikmatan, kepuasan, kesenangan, senang hati
japane:
喜び [よろこび], 楽しみ [たのしみ], 快楽 [かいらく], 快感 [かいかん]
katalune:
plaer, delit
nederlande:
plezier, genoegen
pole:
przyjemność
portugale:
prazer, deleite, delícia, regalo, gosto
rumane:
plăcere
ruse:
удовольствие
slovake:
potešenie, radosť
ukraine:
задоволення, насолода, приємність

plezura

1.
Plena je plezuro, akompanata de plezuro, agrabla: liberan vivon havas ni, plezuran kaj sen mastro [6]; li konsideradis kiel bonan ĉion, kio estis al li plezura QuV ; aĝo tro matura ne estas plezura PrV . VD:ĉarma
2.
Celanta plezuron: plezura vojaĝo; la plezuraj artoj KPr ; irante el la legoma al la plezura ĝardeno ChL .
angle:
pleasurable
beloruse:
прыемны
ĉeĥe:
radostný, zábavný
ĉine:
[shuǎng]
france:
1. agréable 2. d'agrément
germane:
1. vergnüglich, vergnügt, angenehm
hungare:
örömteli, gyönyörteli, kellemes, élvezetes
indonezie:
1. menyenangkan
japane:
愉快な [ゆかいな], 喜ばしい [よろこばしい], 楽しい [たのしい]
katalune:
1. plaent, agradable 2. de plaer, per plaer
nederlande:
1. plezierig 2. plezier-
pole:
miły, przyjemny, sympatyczny
rumane:
amabil, agreabil
ruse:
1. приятный
slovake:
radostný, zábavný
ukraine:
приємний, радісний

plezuriga

Kaŭzanta plezuron: dia, plezuriga vivmaniero Rsp ; vi plantis plantaĵojn plezurigajn [7]; jen plezuriga respondo, kiel ne venis al vi en la kapon diri, ke post monato oni povas sciiĝi ankoraŭ pli bone [8]; sekvis la plezuriga tradicio iri al la kafejo ChR ; ĉiuj tre gajis, forgesis la zorgojn, kantis kaj ridis, kaj sonis tie tia plezuriga muziko MortulŜip .
angle:
enjoyable
ĉeĥe:
radostný, zábavný
france:
délicieux
germane:
Vergnügen bereitend, erquickend
hungare:
élvezetes, gyönyörködtető
indonezie:
menyenangkan
japane:
愉快にさせる [ゆかいにさせる], 楽しくさせる [たのしくさせる]
katalune:
delectable
nederlande:
prettig
pole:
zadawalający, ucieszny
rumane:
satisfăcător, caraghios
ruse:
доставляющий удовольствие
slovake:
radostný, zábavný

plezurigi

Kaŭzi plezuron al...: mi serĉis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon per vino [9]; gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon KPr ; kara Petro, por min plezurigi venu kun mi ChL ; plezurigu vin kiel ĉiuj aliaj MortulŜip .
angle:
gratify
ĉeĥe:
potěšit
france:
faire plaisir à
germane:
Vergnügen bereiten
hungare:
gyönyörködtet
indonezie:
menyenangkan, memuaskan
japane:
喜ばせる [よろこばせる], 楽しませる [たのしませる]
katalune:
delectar
nederlande:
plezier doen
okcitane:
agradar
pole:
bawić, sprawiać przyjemność, umilać, uprzyjemniać
rumane:
juca, satisface, face plăcută
ruse:
доставить удовольствие
slovake:
potešiť (niekoho)
ukraine:
приносити задоволення/насолоду, робити приємність, радувати

plezuri, plezuriĝi

Senti plezuron: ĉiuj ĉi bienoj estas viaj, je via komuna dispono por promenadi kaj, plezuri Ret ; kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu [10]; ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, ni plezuriĝu per la amo [11]; nu, plezuru, Jozefo, plezuru – ĉar ega feliĉo trafis vin SkandalJozef ! se [li] ne estus tiom turmentita […], li verŝajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko MkM .
angle:
take pleasure in
ĉine:
乐于 [lèyú], 樂於 [lèyú]
france:
avoir plaisir
indonezie:
bersenang (hati), bersenang-senang, bergembira
japane:
喜ぶ [よろこぶ], 楽しむ [たのしむ]
katalune:
delectar-se en
pole:
cieszyć się, mieć przyjemność
rumane:
bucura, plăcea
ukraine:
насолоджуватися, відчувати приємність/насолоду

malplezuro

Malagrablaĵo, ĉagreno: kun nuanco de malplezuro en la voĉtono [12]; li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento FK ; pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis DL ; ĉi tiu sinjorino […] volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron Marta ; la virino montris embarason kaj malplezuron ĉe la vido de fremdaj vizitantoj Iŝtar . VD:dorno.
12. H. A. Luyken: Stranga heredaĵo
angle:
displeasure
beloruse:
незадаволенасьць, прыкрасьць
ĉeĥe:
mrzutost, nepříjemnost
france:
déplaisir
germane:
Missvergnügen, Ärger
hungare:
fájdalom, keserűség
japane:
不愉快 [ふゆかい], 不快 [ふかい], 苦 [く], 心痛 [しんつう]
katalune:
disgust
nederlande:
misnoegen
pole:
przykrość, nieprzyjemność
rumane:
tristete, adversitate
ruse:
неудовольствие, досада, огорчение
slovake:
mrzutosť, nepríjemnosť
ukraine:
неприємність, прикрість, невдоволення, досада, засмучення

malplezura

Sena je plezuro, malagrabla: la rideto ĉirkaŭ ŝia buŝo transiris en malestiman kaj malplezuran esprimon Iŝtar ; la bastonfrapoj komencis tamburi malplezuran ritmon sur la dorso [13]; jen kaj jen li pro sia afabla komplezemo al fremduloj, kiuj ne ĉiam uzas tion diskrete kaj takte, venis en malplezurajn situaciojn, kiuj solviĝis nur pro la saĝa kaj energia interveno de lia edzino VojaĝImp .
13. M. Wajsblum: Kankro ne estas fiŝo..., Norda Prismo, 1957:3, p. 172a-174a
france:
désagréable
japane:
不快な [ふかいな], 不愉快な [ふゆかいな]
pole:
przykry
rumane:
nesuferit, grețos

malplezuriga

Kaŭzanta malplezuron: pardonu min, se mi diros ion malplezurigan [14].
14. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
france:
déplaisant, fâcheux
pole:
nieprzyjemny
rumane:
neplăcut, insuportabil

malplezurigi

(tr)
Kaŭzi malplezuron al...: por ke li tiel malafable min malplezurigu […], estos necese, ke li havu potencegajn motivojn ChL ; ne ĝenu, ne malplezurigu la infanfestojn [15]; ne malplezurigu min post la penado, kiun mi suferis [16].
ĉeĥe:
znechutit, znepříjemnit
france:
contrarier, fâcher
pole:
sprawić przykrość
rumane:
ma intristeaza, să faci rău
slovake:
znechutiť, znepríjemniť

kun plezuro

(frazaĵo)
Ĝentila esprimo por montri sin servopreta, helpema; memkompreneble: [mi] kun plezuro parolos kun vi senceremonie DL ; Donu ĝin al mi prunte ― rapide! Certe, certe ... kun granda plezuro [17]; sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron, — ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian FK ; al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro PrV . VD:certe, jes ja1, klare3
angle:
with pleasure, surely, you are welcome
ĉine:
津津有味 [jīnjīnyǒuwèi]
france:
avec plaisir
germane:
mit Vergnügen, gerne
indonezie:
dengan senang hati
pole:
z przyjemnością
rumane:
cu plăcere

administraj notoj