Hilel/o PIV1
Hilelo
Klera rabeno kaj sinedri-estro
el la 1a jarcento a. K. kaj 1a jarcento p. K.,
instruinta tolereman komprenon de la hebrea leĝo:
malmultaj konas la verkojn de Hilelo
[1];
ĉar la vivo de Hilelo parte koincidis kun tiu de Jesuo, pluraj el liaj instruoj
komparindas kun tiuj de Jesuo
[2].
1.
Neil: Propono pri la
titolo de la Asocio, Hilelisto, 2001-02-01 (9)
2. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005
2. Monato, Donald Broadribb: Kiu estis Hillel, kio estis hilelismo?, 2005
- angle:
- Hillel
- beloruse:
- Гілель
- france:
- Hillel
- germane:
- Hillel
- hebree:
- הלל הזקן
- japane:
- ヒレル
- pole:
- Hillel
- ukraine:
- Гіллель
Hilelismo
Unua projekto de neŭtrala
religio
prezentita de Zamenhofo precipe por la juda publiko, kaj poste
ĝenerale diskonigita kiel homaranismo:
la mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de la hilelismo,
ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en
la praktiko estas plene ebla
[3];
per tiuj vortoj [Zamenhofo] alvenas al la hilelismo,
„nova religia partio, kiun ni intencas fondi en la sino de ĝis nun
ekzistanta hebrea religio“
[4].
3.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
4. C. Kiselman: La evoluo de la pensado de Zamenhof pri religioj..., 2010
4. C. Kiselman: La evoluo de la pensado de Zamenhof pri religioj..., 2010
- angle:
- Hillelism
- beloruse:
- гілелізм
- france:
- Hilélisme
- germane:
- Hillelismus
- pole:
- hilelizm