*7hispan/o

*7hispano

1.
Ŝtatano de Hispanujo
2.
Homo kun hispana nacieco: povas ankaŭ esti italo aŭ hispano [1]; se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj [2].
angle:
Spaniard
beloruse:
іспанец
bulgare:
испанец
ĉeĥe:
Španěl
ĉine:
西班牙人 [Xībānyárén], 西班牙人 [xībānyárén]
france:
Espagnol (subst.)
germane:
Spanier
hispane:
español
itale:
spagnolo (sost.)
japane:
スペイン人 [スペインじん]
nederlande:
Spanjaard
norvege:
spanjol
pole:
Hiszpan
portugale:
espanhol (subst.)
slovake:
španiel
ukraine:
іспанець

*hispana

1.
Rilatanta al hispanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [3]; hispana sango rulas en ŝiaj vejnoj, tial ŝi estas tiel pezeca [4]; favora vento blovis de la flanko de la Hispana marbordo [5]; mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la hispana regno [6]; ili dancadis pro sia propra plezuro […] en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla BdV ; la hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn VivZam .
2.
(la hispana) La hispana lingvo: irlandanoj, kiuj komprenis lingvojn kiel la francan, la germanan aŭ la hispanan [7].
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
7. Garbhan MacAoidh: Radio por unu mondo, Monato, 2000/09, p. 12
angle:
1. Spanish (adj.) 2. Spanish (language)
beloruse:
іспанскі
bulgare:
испански
ĉeĥe:
španělský
ĉine:
2. 西語 [xīyǔ], 西班牙語 [Xībānyáyǔ], 西文 [Xīwén]
france:
1. espagnol (adj.), espagnole (adj.) 2. espagnol (langue)
germane:
spanisch
itale:
spagnolo (agg.)
japane:
スペインの [すぺいんの]
nederlande:
Spaans
norvege:
spansk
pole:
hiszpański
portugale:
espanhol (adj.)
slovake:
španielsky
tibete:
སེ་པན་སྐད་
ukraine:
іспанський

*Hispanujo

GEOGPOL Eŭropa Ŝtato sur la Ibera duoninsulo, limanta norde kun Francujo, okcidente kun Portugalujo kaj sude kun Gibraltaro, kun ĉefurbo Madrido: mi vojaĝas en Hispanujo ― mi vojaĝas en Hispanujon [8]; kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi [9]; en Hispanujo, kie inter oranĝoj kaj laŭroj estas ĉirkaŭblovataj de varmaj ventetoj la oraj Maŭraj kupoloj, kie sonas kantado kaj kastanjetoj [10]: en Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la daŭro de unu horo antaŭ la Diservo kaj du horoj post la Diservo FK . SIN:Hispanio
URL:AdE: Listo de Rekomendataj Landnomoj
angle:
Spain
beloruse:
Іспанія
bulgare:
Испания
ĉine:
西班牙 [Xībānyá], 日斯巴尼亞 [rìsībāníyà], 日国 [rìguó]
dane:
Spanien
france:
Espagne, Royaume d'Espagne
germane:
Spanien
hispane:
España
indonezie:
Spanyol
itale:
Spagna
nederlande:
Spanje
norvege:
Spania
pole:
Hiszpania
portugale:
Espanha

administraj notoj