*humil/a UV
*humila
- 1.
- (iu) Volonte sin malaltiganta; malfiera: pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, ol dividi akiron kun fieruloj [1]; ĉe la humiluloj estas saĝo [2]; oni devas esti en la mondo aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila Marta ; se mi tiel humile devas peti pro laboro por ricevi ĝin, mi povas ankaŭ peti postrestintajn tagmanĝojn en gastejoj MortulŜip ; ne iras hakilo al kolo humila PrV .
- 2.
- (io) Montranta, pruvanta malfierecon, respekton: dirita per tono tiel humila, tiel submetita, […] ĝi kortuŝis fraŭlinon de Prelongo KPr ; kun plej humila peto ni venas al via afabla moŝto [3].
modesta,
obeema1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:2
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:2
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
- angle:
- humble
- beloruse:
- пакорлівы
- bretone:
- uvel
- ĉeĥe:
- pokorný
- ĉine:
- 謙卑 [qiānbēi], 謙遜 [qiānxùn], 謙虛 [qiānxū], 使卑下 [shǐbēixià], 使苦恼 [shǐkǔnǎo]
- france:
- humble
- germane:
- unterwürfig, demütig
- hispane:
- humilde
- hungare:
- alázatos ne iras hakilo al kolo ~a: nyakasnak nyaka törik.
- indonezie:
- rendah hati, rendah diri
- itale:
- umile
- japane:
- 謙虚な [けんきょな], 控えめな [ひかえめな], 卑下した [ひげした]
- nederlande:
- nederig, deemoedig
- pole:
- pokorny, uniżony
- portugale:
- humilde
- ruse:
- покорный, смиренный
- slovake:
- pokorný
- tibete:
- གཉོམ་ཆུང་
- ukraine:
- покірний, покірливий, смиренний
humileco
- Sinteno de humila homo: humileco troviĝas antaŭ honoro [4]; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero [5]; li klinis sin sen troa humileco kaj ne mallevis la okulojn antaŭ la penetrema rigardo de la faraono [6].
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:33
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:3
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:3
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI
- beloruse:
- пакора, паслухмянасьць
- bretone:
- uvelded
- ĉeĥe:
- pokora
- ĉine:
- 謙卑 [qiānbēi], 謙遜 [qiānxùn]
- france:
- humilité
- germane:
- Demut, Unterwürfigkeit
- hispane:
- humildad
- hungare:
- alázat, alázatosság
- indonezie:
- kerendahan hati, kerendahhatian, kerendahan diri, kerendahdirian
- japane:
- 謙遜 [けんそん], 謙虚 [けんきょ], 卑下 [ひげ]
- slovake:
- pokora, skrúšenosť
- ukraine:
- покірність, смиренність
humiligi
(tr)
- 1.
-
Igi iun humila:
la misteroj de la mondo devus humiligi nian spiriton;
ĉiu vorto, kiun ŝi diris, […] estis prava, kaj tio min premis kaj
humiligis
[7];
kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por
humiligi vin, por elprovi vin
[8];
deprimi - 2.
-
Ofende montri al iu, ke li devas esti humila:
li serĉos ŝin […] nur tial, por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi
[9];
fine por humiligi lin, ridindigi en la okuloj de Egiptanoj, ili […]
[10];
havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian
[11].
ĉikani,
mallevi3
7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:2
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 8:2
9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
- angle:
- humble
- beloruse:
- 1. зьмірыць, пакарыць, скарыць 2. прынізіць, зьняважыць
- bretone:
- uvelaat (v.k.)
- ĉeĥe:
- pokořit, pokořovat, ponižovat, srážet
- ĉine:
- 㧑损 [huīsǔn], 使丟臉 [shǐdiūliǎn], 使苦恼 [shǐkǔnǎo], 侮辱 [wǔrǔ], 凌辱 [língrǔ]
- france:
- 1. rendre humble 2. humilier, avilir, rabaisser (avilir)
- germane:
- 1. demütig machen, Demut lehren 1. demütigen 2. demütigen, brüskieren, düpieren, heruntermachen, verächtlich behandeln, in den Senkel stellen
- hispane:
- 1. devolver la humildad 2. humillar, envilecer, rebajar (humillar)
- hungare:
- 1. alázatossá tesz 2. megaláz, lealáz
- indonezie:
- merendahkan
- itale:
- 1. rendere umile 2. umiliare
- japane:
- 謙虚にさせる [けんきょにさせる], へりくだらせる, 恥をかかせる [はじをかかせる], 卑しめる [いやしめる]
- nederlande:
- 1. nederig maken 2. vernederen
- pole:
- 1. upokorzyć, poniżyć
- portugale:
- 2. humilhar
- ruse:
- 1. смирить, покорить 2. унизить
- slovake:
- pokoriť, ponížiť
- ukraine:
- упокорювати, скоряти, покоряти, принижувати
humiligo
- angle:
- humiliation
- beloruse:
- зьнявага, прыніжэньне
- ĉine:
- 欺辱 [qīrǔ], 羞辱 [xiūrǔ], 屈辱 [qūrǔ], 丟臉 [diūliǎn], 恥辱 [chǐrǔ], 抛脸 [pāoliǎn]
- germane:
- Demütigung
- indonezie:
- perendahan, penghinaan
- ruse:
- унижение
- ukraine:
- скорення, упокорення, приниження
humiliĝi
(ntr)
-
Sin malaltigi antaŭ iu aŭ io:
li humiliĝis antaŭ la Dio
[15];
la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian
lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas
[16];
humiliĝi al sia sorto, al la forto de la
cirkonstancoj
[17];
(figure)
antaŭ tiaj fortoj devas genufleksi kaj humiliĝi la plej severa logiko
[18];
al mono kaj forto humiliĝas la sorto
PrV
.
obei,
rezignacii,
submetiĝi
15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 33:12
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
16. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
17. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 8-9 (106-107)
- beloruse:
- зьмірыцца, пакарыцца, скарыцца, прынізіцца
- bretone:
- uvelaat (v.g.)
- france:
- s'humilier, s'avilir, s'abaisser
- germane:
- sich fügen, sich schicken, gedemütigt werden
- hispane:
- humillarse, rebajarse, degradarse
- hungare:
- megalázkodik, aláveti magát
- indonezie:
- merendahkan hati, merendahkan diri
- itale:
- rendersi umile, mortificarsi, umiliarsi
- japane:
- 謙虚になる [けんきょになる], へりくだる, 卑下する [ひげする], 屈服する [くっぷくする]
- nederlande:
- zich onderwerpen, zich vernederen
- pole:
- ukorzyć się, poniżyć się
- portugale:
- humilhar-se
- ruse:
- покориться, смириться, унизиться
- ukraine:
- скорятися, упокорюватися, покорятися, принижуватися
malhumila
- 1.
- (iu) Publike kaj senmotive sin altiganta pro tro bona opinio pri si mem, aroganta, trofiera: malhumila majstro, kortegano, oficisto.
- 2.
- (io) Montranta, pruvanta malhumilecon: malhumila rigardo, projekto; estis iam reĝo, kiun oni nomis Diskareso la Fierega, tiel malhumila kaj malafabla estis lia humoro [19].
malrespekta,
maltima19.
E. Boirac:
Perdita kaj Retrovita, 1904
- angle:
- arrogant, haughty, proud
- beloruse:
- ганарлівы, непакорлівы
- bretone:
- balc'h, lorc'hus
- ĉeĥe:
- pyšný, vzpurný
- ĉine:
- 傲慢 [àomàn], 高傲 [gāoào], 傲 [ào], 驕 [jiāo], 自大 [zìdà], 牛气 [niúqi], 奡 [ào], 驕矜 [jiāojīn], 憍 [jiāo], 牛屄 [niúbī], 嚣张 [xiāozhāng]
- france:
- fier (sans humilité), hautain
- germane:
- überheblich, arrogant
- hispane:
- arrogante, altivo, orgulloso, altanero
- hungare:
- gőgős, dölyfös, rátarti
- indonezie:
- arogan, angkuh, sombong, congkak, pongah
- itale:
- superbo (senza umiltà), altezzoso
- japane:
- 高慢な [こうまんな], 思い上がった [おもいあがった], 傲慢な [ごうまんな]
- nederlande:
- hoogmoedig
- pole:
- niepokorny, wyniosły
- portugale:
- orgulhoso (adj.)
- ruse:
- непокорный, гордый
- slovake:
- nepokorný, pyšný, spurný
malhumileco
- Sinteno de malhumila homo: de malhumileco venas malpaco [20].
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:10
- beloruse:
- пыха, ганарлівасьць
- ĉeĥe:
- pýcha, vzpurnost
- ĉine:
- 驕傲 [jiāoào], 架子 [jiàzi], 气焰 [qìyàn]
- france:
- arrogance, orgueil
- germane:
- Überheblichkeit, Arroganz
- hispane:
- arrogancia, orgullo
- indonezie:
- kearoganan, keangkuhan, kesombongan, kecongkakan, kepongahan
- japane:
- 高慢 [こうまん], 思い上がり [おもいあがり], 傲慢 [ごうまん]
- slovake:
- pýcha, spupnosť
administraj notoj
pri
~a:
La nuna situacio estas malbona. "Humila" enhavas "malfiera"
en sia difino, kaj la dua senco de "fiera" tekstas "malhumila".
Cetere indus precizigi, kiel situas la diversaj terminoj
de tiu semantika kampo: humila, fiera, aroganta, trofiera,
malfiera, malhumila, malestima, malaltiga, "sin altiganta"
(aperanta en la dif), digna ks.
[MB]