1impon/i JED
imponi
(x)
impozi (aranĝi)
-
Trudi al iu cedeman respekton, obeeman admiron pro sia supereco:
tiuj densaj haroj havis imponantan aspekton
[1];
al la amaso tiaj instruitaj paroloj tre imponas
EE
;
nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel faktoj kaj konstantaj signoj de
vivo
DL
;
luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj
[2];
kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi
Marta
!
impresi
Rim.:
En unu frua verko troviĝas diversloke „impoz/“:
enŝlosita preskaŭ ĉieflanke de aliaj konstruaĵoj […] ĝi ne impozas la
rigardanton
[3].

1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
- angle:
- impress
- beloruse:
- выклікаць павагу, імпанаваць
- ĉeĥe:
- imponovat
- ĉine:
- 受感动 [shòugǎndòng]
- france:
- impressionner (susciter l'admiration), en imposer
- germane:
- imponieren, beeindrucken
- hispane:
- impresionar (suscitar admiración)
- hungare:
- imponál
- japane:
- 強い印象を与える [つよいいんしょうをあたえる], 畏敬の念を起こさせる [いけいのねんをおこさせる]
- nederlande:
- imponeren, indruk maken
- portugale:
- impor-se
- ruse:
- внушать уважение, импонировать
- slovake:
- imponovať
- svede:
- imponera
- ukraine:
- імпонувати, викликати повагу, справляти гарне враження
impona
-
Kaŭzanta admiron, surprize granda, brila:
impona renkontiĝo de la tutmonda ortodoksa eklezio
[4];
la plej impona vidindaĵo de la urbo estas ties gotika katedralo
[5];
la impona montarĉeno de Andoj
[6];
bestoj kun longeco de 2 ĝis 3 metroj certe estas imponaj, […]
ekzistas aliaj specioj de varanoj kun longeco de pli ol unu metro
[sed] la komoda specio […] estas la plej granda
[7];
(figure)
Nun fanfarone li levis la nazon, / Nazon imponan en form' de kukurb'
[8].
grandioza, majesta, okulfrapa, solena
4.
Evgeni Georgiev: Jarmila festego ortodoksa, Monato, 2000/08, p. 22
5. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Hose Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000/12, p. 22
7. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
5. Josette Ducloyer: Quimper, Monato, 2000/05, p. 16
6. Hose Marques: Vojaĝo al la provinco Tukumano, Monato, 2000/12, p. 22
7. Wim de Smet: La „drakoj” de Komodo: Gigantaj bestoj sur izola insulo, Monato, 2000/06, p. 18
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tro Homa Sorto de iu Neĝhomo
- angle:
- impressive, awesome, awe-inspiring
- beloruse:
- імпазантны, уражальны, велічны
- ĉeĥe:
- honosný, nádherný, okázalý
- ĉine:
- 威風 [wēifēng], 雄壮 [xióngzhuàng], 威严 [wēiyán]
- france:
- imposant, impressionnant
- germane:
- imposant, beeindruckend
- hispane:
- imponente, impresionante, majestuoso
- hungare:
- imponzáns
- japane:
- 印象深い [いんしょうぶかい], 堂々とした [どうどうとした], 威厳のある [いげんのある]
- nederlande:
- indrukwekkend
- portugale:
- imponente
- ruse:
- внушающий уважение, впечатляющий, импозантный
- slovake:
- impozantný, nádherný, okázalý
- svede:
- imponerande
- ukraine:
- імпозантний, показний, презентабельний, величний
imponeco
-
Eco de iu aŭ io, kion oni admiras, preskaŭ time respektas:
la glaciejoj, kiuj blankigas la pintojn de la azia montaro, tiom konata pro sia
imponeco
[9].
aŭtoritato, prestiĝo
9.
Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
- angle:
- impressiveness, awesomeness
- beloruse:
- імпазантнасьць, велічнасьць
- ĉine:
- 威風 [wēifēng], 巨大 [jùdà], 无限的空间 [wúxiàndekōngjiān]
- france:
- éclat (caractère imposant)
- germane:
- Großartigkeit, Imposanz
- hispane:
- grandiosidad, majestuosidad
- japane:
- 威厳 [いげん], 荘厳さ [そうごんさ]
- nederlande:
- indruk
- portugale:
- imponência
- ruse:
- импозантность, величественность, престиж, авторитет
- ukraine:
- імпозантність, велич, престиж, авторитет, слава, популярність
imponemo
-
Sinteno de tiu, kiu volas imponi;
memkontenta elmontremo:
tie rolas ankoraŭ unu faktoro: la imponemo: la
„inteligenta poŝtelefono“ […] estas
multekosta kaj efekta
[10].
aroganta, fanfaroni, fiero2, orgojlo
10.
S. Pokrovskij: Poŝkomputilo,
La Ondo de Esperanto, 2002:10
- angle:
- pretentiousness
- beloruse:
- напышлівасьць
- france:
- ostentation, prétention
- germane:
- Imponiergehabe, Angeberei, Wichtigtuerei
- hispane:
- ostentación, presunción
imponiĝi
(ntr)
- Admire, respekte ekvidi la neatenditan grandecon, la superecon de io: Mik ne nur devenis de la angla ĉefurbo, sed estis tre fiera pri tio, kaj estis konvinkita ke ĉiuj aliaj same imponiĝas antaŭ ĝi [11].
11.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- be impressed
- beloruse:
- быць пад уражаньнем
- france:
- être impressionné (par)
- hispane:
- ser impresioado (por)