*majest/a PV

*majesta

Inspiranta admiran respekton per sia impona aspekto kaj dignoplenaj manieroj: ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon [1]; multaj homoj […] avide kaptis la okazon rigardi de proksime […] la majestan reĝinon [2]; freŝigaj ventetoj ekludis en la suproj de majestaj terebintarboj [3]; [en] tiu mankhava vortaro […] troviĝas nur tiaj neperfektaj vortoj por la majestaj kaj ravaj aferoj [4]; tiu militistklaso min rajtigas eble eĉ por eniri la internan kortegon de Lia Majesta Moŝto [5]; Mateo Iljiĉ proksimiĝis al ŝi kun majesta mieno, kaj humilaj komplimentoj [6]; li eĉ observis la evoluon de la moderna literaturo kun majesta indiferenteco [7]; la aglo […] ekvidis majestan karavanon de riĉe ŝarĝitaj kameloj kaj multekoste vestitaj armitaj homoj [8]; kapo majesta, sed cerbo modesta PrV ; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo PrV . VD:digna, grandioza, moŝta, pompa, sublima1
angle:
majestic
beloruse:
велічны, вялікасны
bretone:
meurdezus
ĉine:
威風凜凜 [wēifēnglǐnlǐn], 威风凛凛 [wēifēnglǐnlǐn], 顒 [yóng], 颙 [yóng], 雄壮 [xióngzhuàng], 雄壯 [xióngzhuàng], 庄严 [zhuāngyán], 莊嚴 [zhuāngyán], 堂堂 [tángtáng], 威風 [wēifēng], 威风 [wēifēng], 俨 [yǎn], 儼 [yǎn], 壮阔 [zhuàngkuò], 壯闊 [zhuàngkuò], 浩浩荡荡 [hàohàodàngdàng], 浩浩蕩蕩 [hàohàodàngdàng]
france:
majestueux
germane:
majestätisch
hungare:
felséges, pompás
japane:
威厳のある [いげんのある], 堂々とした [どうどうとした]
katalune:
majestàtic
nederlande:
statig, majestueus
pole:
majestatyczny
portugale:
majestoso, alteroso, soberbo
ruse:
величественный, величавый
ukraine:
величний

majesto

1.
Eco de iu, io majesta: per Via granda majesto Vi frakasas Viajn kontraŭulojn [9]; kvazaŭ forpuŝita de la majesto de la reĝa infano, li preterpasis [10]; en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke […] ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon [11].
2.
Reĝa aŭ imperiestra moŝto: ambasadoro, kiun ŝirmas la majesto de Asirio [12]; iu tria servisto, proksimiĝante […] diris al li: Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne devas resti ĉi tie pli longe: mi ekpreparos ĉion [13]; pro la ordono de Lia Sankta Majesto kaj Ŝia Sankta Majestino mi priesploris la rezultojn de la arabaj alĥemiistoj [14].
angle:
majesty
beloruse:
вялікасьць
bretone:
meurdez
ĉine:
至尊者 [zhìzūnzhě]
france:
1. majesté 2. Sa Majesté
germane:
Majestät
hungare:
felség
japane:
威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 荘厳 [しょうごん], 陛下 [へいか]
katalune:
majestat
nederlande:
majesteit
pole:
1. majestat 2. Jego/Jej Wysokość
ruse:
величество
ukraine:
велич, величчя, величність (титул)

majesteco

Majesto1: pro via majesteco vi perdis vian saĝon [15]; antaŭ la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo [16]; tiu luksa abatejo [impresas] per la gota majesteco de siaj longaj pintarkaj fenestroj, per la fiere leviĝantaj kolonoj [17]; el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco [18].
ĉine:
[qīn], 至尊者 [zhìzūnzhě]
germane:
Majestät, Erhabenheit
japane:
威厳 [いげん], 尊厳 [そんげん], 荘厳 [しょうごん]

administraj notoj