4imun/a PV

imuna

1.
MED Tute ŝirmita kontraŭ infekta malsano: la imuna sistemo de la organismo [1]; malsanuloj uzis specialajn medikamentojn, kiuj subpremas imunan reagon [2]; [tie] unuafoje naskiĝis la viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso [3]; la viruso de aidoso utiligas ankaŭ tiujn receptorojn por penetri en imunajn ĉelojn (vd imunĉelo) [4]. VD:imunsistemo
2.
JUR Ne respondeca antaŭ la leĝo, ŝirmita per leĝa privilegio.
3.
Rezista kontraŭ difektoj, kontraŭ atako: korod-imuna ŝtalo [5]; [ili] bezonas taŭgajn vestaĵojn, precipe varmajn gantojn kaj akvo-imunajn botojn [6]; (figure) la sola homo, kiu ŝajnis imuna kontraŭ ŝia ĉarmo, estis ŝia propra patrino [7]; [ni] spertis ke malblinda estas amo kaj ne imuna kontraŭ malkompreno [8].
1. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
2. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj, 2007
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
4. Monato, Vladimir Lemelev: Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?, 2008
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Pinte!, 2003
6. Monato, Saliko: Glaciskulptado, 2006
7. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo
8. Monato, Garvan Makaj: Soneto por M., 2012
angle:
1. immune 2. exempt
beloruse:
1. імунны, неўспрымальны (да інфэкцыі, хваробы) 2. недатыкальны
ĉeĥe:
chráněný, imunní
ĉine:
免疫 [miǎnyì]
france:
immun, immuniser, jouissant de l'immunité
germane:
1. immun 2. immun 3. gefeit
hispane:
inmune
hungare:
1. védett (betegséggel szemben), ellenállóképes (betegséggel szemben), immunis 2. mentes(mentességet élvező), mentességet élvező
japane:
免疫の [めんえきの], 免除の [めんじょの], 耐性のある [たいせいのある]
nederlande:
1. immuun 2. onschendbaar
pole:
1. odporny 2. nietykalny, korzystający z immunitetu, korzystający z listu żelaznego
portugale:
imune
ruse:
имеющий иммунитет 1. невосприимчивый (к болезни), имунный 2. неприкосновенный
slovake:
chránený, imúnny
svede:
1. immun
ukraine:
імунний, несприйнятливий, такий, що має імунітет

imuneco

Stato de iu imuna:
1.
MED foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso […] akcelis disvastigon de epidemio [9]; la fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo [10].
2.
JUR imuneco de la parlamentanoj; li eĉ elposteniĝis, rezignante pri sia deputita imuneco, por ke la prokuratorejo libere enketu [11]; Usono strikte rifuzas agnoskon de la monda puntribunalo kaj elmarĉandis imunecon por siaj soldatoj [12].
angle:
immunity
beloruse:
1. імунітэт, неўспрымальнасьць 2. імунітэт, недатыкальнасьць
ĉeĥe:
imunita, imunnost, nedotknutelnost
ĉine:
免疫力 [miǎnyìlì], 免疫 [miǎnyì], 外交特权 [wàijiāotèquán], 抵抗力 [dǐkànglì], 豁免 [huòmiǎn]
france:
immunité
germane:
1. Immunität 2. Immunität
hispane:
inmunidad
hungare:
1. védettség (betegséggel szemben), ellenállóképesség (betegséggel szemben), immunitás 2. mentesség
japane:
免疫 [めんえき], 免除 [めんじょ], 免責 [めんせき], 免責特権 [めんせきとっけん], 耐性 [たいせい]
nederlande:
1. immuniteit 2. onschendbaarheid
pole:
1. odporność 2. nietykalność, immunitet
portugale:
imunidade
ruse:
иммунитет 2. неприкосновенность
slovake:
imunita, nedotknuteľnosť
ukraine:
імунітет

imunigi

(tr)
Fari iun imuna: MED vakcino imunigas kontraŭ variolo; dum la 60aj jaroj, pro imuniga programo, tuberkulozo ne plu mortigis kaj oni forgesis ties danĝerojn [13]; vakcinoj je 70-80 % imunigas la vakcinitojn kontraŭ kancero de la utercerviko [14]. SUB:vakcini
angle:
immunize
beloruse:
імунізаваць
ĉine:
免疫法 [miǎnyìfǎ]
france:
immuniser
germane:
immunisieren
hispane:
inmunizar
hungare:
védetté tesz, immunissá tesz, immunizál
japane:
免疫にする [めんえきにする], 免除する [めんじょする]
nederlande:
immuniseren
pole:
uodparniać
portugale:
imunizar
ruse:
иммунизировать
ukraine:
імунізувати, надавати імунітет

administraj notoj

pri imun/a :
  Enkonduki drv-ojn de la tipo rust~a kaj la
  sencovastigon de ~a, kiun tio implicas.
  [MB]