kapitul/o PVEF
kapitulo
- 1.
En la okcidenta kristanismo, kolektiva
organo kiu prizorgas
aferojn de monaĥejo, katedralo, ordeno ktp:
laŭ validaj ekleziaj leĝoj la tuta jurisdikcio transiris al
rezidenca kapitulo, kiu devis el siaj vicoj elekti la kapitulan
vikarion, kiu gvidus la diocezon ĝis nomumo de nova episkopo
[1];
papo Johano Paŭlo II dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo,
kiun al li enmanigis d-ro Ludoviko Zaleski Zamenhof, akompanata de la
prezidantino de Fondumo Zamenhof […] la medalo estis aljuĝita far
kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaŭ
elstaraj personoj de Bjalistoka socio
[2].
kanoniko,
preposto- 2.
Ekzekutiva komitato de la Esperanta Civito:
la Konsulo prezidas ambaŭ branĉojn de la Parlamento, sed ankaŭ
plenumas la ekzekutivan povon, aplikante la parlamentajn
decidojn pere de „registaro“ nomata Kapitulo
[3].
kapitulo (infloresko)1.
Josef Vojáček: Tra la kruca vojo, Dio Benu, №109 (2018:1).
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
3. Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo? Intervjuo al Giorgio Silfer.La Ondo de Esperanto
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)
3. Finvenkismo kaj centralismo, aŭ raŭmismo kaj federismo? Intervjuo al Giorgio Silfer.La Ondo de Esperanto
- angle:
- 1. chapter
- beloruse:
- 1. капітул 2. выканаўчы камітэт Эспэрантаполіса
- france:
- 1. chapitre
- germane:
- 1. Kapitel (geistl. Körperschaft), Stiftkapitel, Domkapitel
- japane:
- 頭状花序 [とうじょうかじょ], 頭花 [とうか]
- latine:
- 1. capitulum
- pole:
- 1. kapituł
- ruse:
- 1. капитул
kapitulejo
Domo aŭ salono en kiu kunvenas la kapitulo:
[la] kapitulejo de la luterana katedralo [estas] nun kafejo
[4].
prepostejo
- angle:
- chapter house
- beloruse:
- капітуляр
- france:
- salle capitulaire
- germane:
- Kapitelhaus