9kodeks/o PVEF

9kodekso

1.
ARKETIP Manuskripto el kunkudritaj folioj: apud la papiruso Bodmer kutime estas multe admirata kaj aprezata la „Codex Vaticanus“ (Vatikana kodekso), kiu estas unu el la plej antikvaj manskribitaj kodeksoj (el la 4a jarcento) kun preskaŭ la tuta malnova testamento kaj kun granda parto de la nova, greke skribita sur pergameno en uncialaj (majusklaj) literoj [1]; ŝajne, ekzistas unu sola kodekso, trovita kaj eldonita en Montpellier en 1881 fare de Ferdinand Castets […], temas pri krono de 232 sonetoj [2].
2.
JUR Kohera kolekto da normoj aŭ leĝoj, regulantaj iun branĉon de sociaj rilatoj: civila kodekso OA9 ; kriminala kodekso; komerca kodekso; la parte vivrandaj roluloj havas tre malsamajn opiniojn pri metafizikaj aferoj kaj la ebla morala kodekso [3]; la fama kodekso de Hammurabi [4]; foje ne konserviĝis originalaj verkoj pro tio, ke oni preferis uzi antologiojn faritajn de postaj aŭtoroj, tiel ekzemple la kodekso de Justiniano kaŭzis malaperon de pli fruaj romiaj leĝaroj [5]; tradicia islama kodekso ja postulas pruvon pri virg(in)eco [6]; (figure) honorkodekso OA9 . SIN:kodoVD:farmakopeo, kanono, konvencio
1. Armando Zecchin: Vatikana bibliotekoMonato
2. Monato, Carlo Minnaja: Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj, 2008
3. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
4. Andrzej Grzębowski: Irano: la 131a lando de MT, LOdE, n-ro 81 (2001:7)
5. Vera Barandovská-Frank: La plej famaj verkoj de Erasmo de Roterdamo, (AIS-kurso, 1 studunuo)
6. P. Thorsen: Ĉu eblas reakiri virgecon?, La Kancerkliniko, dec. 1994 (citite laŭ Eventoj n-ro 068
angle:
1. codex
beloruse:
1. кодэкс 2. кодэкс
bulgare:
кодекс
ĉine:
2. 古手稿 [gǔshǒugǎo], 古文手抄本 [gǔwénshǒuchāoběn]
france:
1. codex (manuscrit) 2. code (droit)
germane:
1. Kodex, alte Handschrift 2. Kodex, Gesetzbuch civila ~o: Bürgerliches Gesetzbuch, Zivilgesetzbuch. kriminala ~o: Strafgesetzbuch. komerca ~o: Handelsgesetzbuch.
hispane:
1. códice 2. código (conjunto de normas)
japane:
古写本 [こしゃほん], 古文書 [こもんじょ]
katalune:
1. códex
latine:
~o de Justiniano: Codex Justiniani.
nederlande:
1. codex 2. wetboek civila ~o: burgerlijk wetboek. kriminala ~o: strafwetboek, wetboek van strafrecht. komerca ~o: handelswetboek, wetboek van koophandel.
pole:
1. kodeks 2. kodeks
rumane:
1. cod 2. cod
ruse:
1. кодекс 2. кодекс, свод законов, уложение civila ~o: гражданский кодекс. kriminala ~o: уголовный кодекс. komerca ~o: торговый кодекс. ~o de Justiniano: кодекс Юстиниана. honor~o: кодекс чести.
ukraine:
кодекс (стародавня книга)

administraj notoj