*kompost/i PV
*komposti ↝
(tr)
Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por ĝin presi: la komposto de la folio estas tute finita – […] la presado komencis KPr ; li vidis presi en unu loko, korekti en alia, komposti en tiu ĉi, reformi en tiu, kaj unuvorte la tutan aparaton, kiu en la grandaj presejoj montriĝas DKM ; pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis […] ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ maniero tia, ke ili faru vortojn ChL ; la teksto estas […] tre zorge korektita, tiel ke oni malofte trovas komposterarojn [1]; eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn PMEG .
aranĝi, komponi
Rim.:
Ne konfuzu kun kompoŝto (teraĵo).
1.
Monato, Boris Kolker: Ne nur pri
vortuzado
- angle:
- typeset
- beloruse:
- набіраць (тэкст для друку)
- ĉeĥe:
- sázet (tisk)
- france:
- composer (typo.) ~eraro: coquille faute typographique, faute typographique
- germane:
- setzen ~eraro: Setzfehler, Satzfehler
- hispane:
- componer (tipografía) ~eraro: errata error tipográfico, error tipográfico
- nederlande:
- zetten ~eraro: zetfout
- pole:
- składać (czcionki)
- portugale:
- compor
- rumane:
- prezentate (fonturi)
- ruse:
- набирать (текст типографским способом)
- slovake:
- sádzať
kompostaĵo ↝
Kompostita teksto, ĉu en plumba formo (tipografio), ĉu en papera aŭ elektronika (ofseto), preta por presado: dum enpaĝigo de gazeto per la kolumnoj de plumba kompostaĵo redaktoro devis jen kaj jen laŭ indiko de kompostistoj ŝanĝi tekstojn [2]; la pretaj kompostaĵoj vojaĝis letere inter Ameriko kaj Eŭropo [3]; oni sendas prespretan elektronikan kompostaĵon de sia verko [4]; en la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj [5].
2.
Monato, Stefan Maul: Kompatindaj redaktoroj, 2009
3. P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004-05, p. 8
4. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
3. P. Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004-05, p. 8
4. Monato, Donald Broadribb: Modernantikvaj fabeloj, 2007
5. Monato, Nikolao Gudskov: Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?, 2012
- france:
- composition
- germane:
- Satz, Schriftsatz
- hispane:
- composición tipográfica, colección tipográfica
- nederlande:
- zetsel
- pole:
- skład tekstu
- rumane:
- culegătorie tipografică
kompostejo
Loko, kie oni kompostas: ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj unu ‐ la kompostejo ‐ sur la strata fronto [6] ; ni […] klopodas plirapidigi komunikadon almenaŭ inter redaktejo kaj kompostejo/presejo [7]; Flandra Esperanto-Ligo disponis ekde tiam pri propra kompostejo kaj presejo [8].
6.
P. de Lengyel: El miaj
rememoroj, Literatura Mondo, Decembro 1922, n-ro 3
7. revuo Esperanto 11 a marto 1990
8. 2018 / 50, n-ro 293
7. revuo Esperanto 11 a marto 1990
8. 2018 / 50, n-ro 293
- ĉeĥe:
- sazárna
- france:
- atelier de composition
- germane:
- Setzerei
- hispane:
- taller de composición
- nederlande:
- zetterij
- pole:
- zecernia
- rumane:
- cameră de compunere
- slovake:
- sadziareň
kompostilo ↝
Aparato, per kiu oni kompostas: la CO de UEA troviĝas, do, en propra domo […] kun moderna oficeja ilaro, inkluzive propran kompostilon kaj la necesan fotoaparataron, kio ebligas produkti la revuon EeP ; Atari-komputiloj estis speciale interesaj por grafikaj laboroj, kaj iom post iom ili anstataŭis la kompostilojn [9].
9.
P. Peeraerts:
Komposta revolucio kaj presada stabileco, Monato, 2004-05, p. 8
- ĉeĥe:
- sázítko
- france:
- machine à composer
- germane:
- Setzmaschine, Zeilensetzmaschine
- hispane:
- componedor, máquina para componer
- nederlande:
- zetmachine
- pole:
- składarka
- rumane:
- mașini de cules, pliere
- slovake:
- náradie na ručnú sadzbu
kompostisto
Tiu, kiu profesie kompostas tekstojn: la preskoboldo kaj lia fidela disĉiplo, la kompostisto KKr ; pli ol du paĝojn oferi al tia versarto signifus de l' kompostisto misuzi la tempon [10]; li fariĝis kompostisto en la eta revolucia semajngazeto, kiun ili eldonis [11].
10.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
11. J. London, trad. D. Kaiser, F Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
11. J. London, trad. D. Kaiser, F Vohla, H.G. Kaiser: La meksikano, 2010
- ĉeĥe:
- sazeč
- france:
- graphiste, ouvrier typographe
- germane:
- Setzer
- hispane:
- grafista, tipógrafo
- pole:
- zecer, składacz
- rumane:
- tipograf, zeţăria
- slovake:
- sadzač