4konker/i PVEF

konkeri

(tr)
1.
MIL Militakiri iun lokon kaj ekregi tie: [ili eliris] kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi, sed ili ne povis konkeri ĝin [1]; Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon – koinê – sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo [2]; la ĉefaj el tiaj invadantoj estis turkoj, mongoloj, manĉuroj, kaj tibetanoj, kaj la tri unuaj eĉ konkeris la ĉeflandon de la hanoj [3]; sunaistaj islamistaj ekstremistoj konkeris multe el okcidenta Irako kaj orienta Sirio [4]; dividi kaj konkeri estas ilia moto [5]. VD:invadi, okupi1, uzurpi
2.
(figure) Kontraŭ rezisto, trans ia baro, eniri ie por regi; akiri per granda penado: konkeri la koron de virino, la publikan estimon, la gloron; venas tia horo, kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo Metrop ; miaj dentoj klakas, mi singultas kaj min konkeras la angora timo [6]; konkeri fortikaĵon per sakoj da oro [7]; pagi al li bonon por la malbono, persekuti per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi [8]; la latina […] portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton de la Okcidenta Mondo [9]; [per siaj] pasportoj [ili] konkeras mondon de l' komerco [10].
angle:
1. conquer, bring to subjection, overcome by force, subjugate 2. gain, win
beloruse:
заваяваць, здабыць
ĉeĥe:
dobýt (válkou), podmanit si, zmocnit se
ĉine:
夺得 [duódé], 攻克 [gōngkè], 征服 [zhēngfú], 贏得 [yíngdé], 打下 [dǎxià]
france:
conquérir
germane:
erobern, einnehmen (erobern)
hispane:
conquistar
indonezie:
menaklukkan
japane:
征服する [せいふくする], 戦い取る [たたかいとる], 勝ち取る [かちとる], 克服する [こくふくする]
katalune:
conquerir
nederlande:
veroveren
pole:
zawojowywać, podbijać, zdobywać
portugale:
conquistar
ruse:
завоевать
slovake:
dobyť, zmocniť sa
tibete:
དབང་སྒྱུར་བྱེད་

konkero

Ago konkeri, rezulto de la ago: en Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan normandan lingvon, dum la kamparanoj kaj metiistoj plue parolis saksajn lingvojn [11]; en la helenisma epoko – la lastaj fazoj de la greka kulturo post la konkero de Aleksandro – […] la spirita vivo […] perdis sian freŝecon, dinamismon kaj originalecon [12]; (figure) la paca konkero de Grekio per rusaj turistoj estas certe la plej bona solvo [13].
angle:
conquest, vanquishment
beloruse:
заваёўваньне, заваёва
ĉeĥe:
dobývání
france:
conquête (aquisition)
germane:
Eroberung, Einnahme (Eroberung)
hispane:
conquista (militar o sentimental)
indonezie:
penaklukan
japane:
征服 [せいふく], 獲得 [かくとく], 克服 [こくふく], 魅了 [みりょう]
pole:
podbój
slovake:
dobývanie

konkerinto

Tiu, kiu efektivigis, kiu gvidis la konkeron de iu teritorio: en la nacie subpremataj landoj, la proletoj kaj mizeruloj firme kredas, ke ilian malbonan situacion kaŭzas la konkerintoj [14]. tiun ĉi spiriton ne povis venki la fremdaj konkerintoj: Bulgario ja transvivis la preskaŭ 200-jaran bizancan jugon (1018-1186) kaj la preskaŭ 500-jaran otomanan jugon (1396-1878) [15]; (figure) Wolfgang Nairz, unua aŭstra konkerinto de la montpinto Everest [16].
14. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Viduloj povas sin direkti aliel ol blinduloj
15. Monato, Dimitar Haghiev: Kio estas spiriteco?, 2008
16. Monato, Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj
angle:
conqueror
beloruse:
заваёўнік
france:
conquérant
germane:
Eroberer
ruse:
завоеватель

administraj notoj

pri ~i 2.:
      Kontraŭlogike, tiu metafora senco ne implicas perforton.
      Do, eble oni ne rigardu ĝin metaforo, sed simple malkohera
      kromsenco.
      [Sergio Pokrovskij]