2kontraband/i

kontrabandi

(tr)
Kontraŭleĝe enlandigi komercaĵojn: [ŝi] kontrabandis skotan viskion al Norvegio [1]; en Hamburgo maristoj kontrabandis al lokaj esperantistoj kontraŭleĝajn broŝurojn [2]; (figure) la gasto […] profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi (subŝovi) en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo [3]; (figure) virusojn la malamiko kontrabandas en komputilajn retojn por kolapsigi ilin [4]. VD:importi
beloruse:
увозіць кантрабандай
ĉeĥe:
pašovat, podloudničit, propašovat
ĉine:
走私 [zǒusī], 走私漏稅 [zǒusīlòushuì], 私运 [sīyùn], 偷运 [tōuyùn]
france:
faire la contrebande
germane:
schmuggeln, einschleusen
hispane:
contrabandear
hungare:
csempészik
japane:
密輸入する [みつゆにゅうする], 密輸する [みつゆする]
nederlande:
smokkelen
perse:
قاچاق کردن
pole:
przemycać
rumane:
face contrabandă
ruse:
провозить контрабандой
slovake:
prepašovať

2kontrabando

EKONJUR
Sekreta importado de komercaĵoj spite al leĝa malpermeso aŭ sen pago de dogano: pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero [5]; kontraŭbatalo de narkotaĵo-kontrabando el Afganio [6]; kelkmiloj, kiuj jam atingis Eŭropon, estos revenigitaj kiel kontraŭleĝaj enmigrintoj, tiel komenciĝos denove la homa kontrabando-karuselo [7].
5. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
6. Monato, Evgeni Georgiev: Kreskas narkotaĵo-komerco, 2012
7. Monato, Paul Gubbins: Facilas priskribi, malfacilas preskribi, 2015
angle:
contraband, prohibited traffic, smuggling
beloruse:
кантрабанда (дзейнасьць)
ĉeĥe:
kontraband, paš, pašované zboží
ĉine:
走私漏稅 [zǒusīlòushuì]
france:
contrebande
germane:
Schmuggel
hispane:
contrabando
hungare:
csempészet
japane:
密輸入 [みつゆにゅう], 密貿易 [みつぼうえき]
katalune:
contraban
nederlande:
smokkelhandel
perse:
قاچاق
pole:
przemyt, kontrabanda, szmugiel [pot]
portugale:
contrabando
rumane:
contrabandă
ruse:
контрабанда
slovake:
pašeráctvo, pašovanie

kontrabandaĵo

Komercaĵo kontraŭleĝe enlandigita: trajneto kun 16 vagonetoj por transporti kontrabandaĵojn (ĉefe cigaredojn sed ankaŭ eble homojn el evoluolandoj) [8]; la britoj […] kontraŭleĝe eniris iranan marspacon, kiam ili kontrolis pro kontrabandaĵoj varŝipon [9]; la ebloj ke Albanio fariĝu transira lando de krimeco kaj kontrabandaĵoj de orienta al okcidenta Eŭropo [10].
8. Monato, Julius Hauser: Kontrabandistoj elreligitaj, 2012
9. Monato, Paul Gubbins: Kiom valoras kaptiteco?, 2007
10. Bardhyl Selimi: Albanio, la homa disvolviĝo dum la lastaj dek jaroj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 12-14a
beloruse:
кантрабанда (тавар)
ĉine:
私貨 [sīhuò], 水貨 [shuǐhuò], 走私貨 [zǒusīhuò], 黑貨 [hēihuò]
france:
marchandise de contrebande
germane:
Schmuggelware
hispane:
contrabando, mercancía de contrabando
hungare:
csempészáru
japane:
密輸品 [みつゆひん], 禁制品 [きんせいひん]
katalune:
gènere de contraban, matuta
nederlande:
smokkelwaar
perse:
کالای قاچاق
pole:
kontrabanda, przemyt
rumane:
contrabandă
ruse:
контрабанда (товар)

kontrabandisto

Homo kiu okaze aŭ vivtene kontrabandas: kontrabandistoj kaj aliaj kun aliaj negocoj, […] pri kiuj oni eĉ ne aŭdacus pensi [11]; Serbio situas sur balkana narkotaĵo-vojo kaj la polico multe laboras kontraŭ kontrabandistoj [12]; hom-kontrabandistoj, pretaj riski la vivojn de la „klientoj“ por ilin transmarigi el la ĥaose senespera norda Afriko al la promesita lando de Eŭropa Unio [13].
beloruse:
кантрабандыст
ĉeĥe:
pašerák, podloudník
ĉine:
[xiāo], 枭匪 [xiāofěi], 私枭 [sīxiāo], 走私犯 [zǒusīfàn], 走私者 [zǒusīzhě]
france:
contrebandier
germane:
Schmuggler, Schleuser
hispane:
contrabandista
hungare:
csempész
japane:
密輸業者 [みつゆぎょうしゃ]
katalune:
contrabandista
nederlande:
smokkelaar
perse:
قاچاقچی
pole:
przemytnik
rumane:
contrabandist
ruse:
контрабандист
slovake:
pašerák

administraj notoj