kurkum/o
kurkumo
↝ 
- 1. ↝
Genro el familio zingibracoj (Curcuma), plurjara herbo kun disbranĉiĝanta karna aroma rizomo ofte kun tuberoj, de kelkaj specioj uzata kiel spico, kolorilo kaj kuracilo; ordinare havanta elbaze kreskantajn pli malpli lancetformajn foliojn, kaj spikecajn florarojn sur apartaj tigoj provizitaj kun brakteoj portantaj kvazaŭ en poŝo du ĝis sep trinombrajn florojn kun funeloforma korolo; la elipsoida triĉela kapsulo malfermiĝas maturiĝinte: kelkaj freŝaj legomoj kaj herboj, ekzemple brokolo, petroselo, kurkumo […] havas kancer-preventajn ecojn [1].
- 2. ↝
Spico farita el la rizomo de kurkumo1: kareo […] konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple: kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro, cinamo kaj pipro [3].
1.
Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon
2. Alejandro Bayer Tamayo el Armenia, Colombia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cúrcuma_(Curcuma_alismatifolia)_-_Flickr_-_Alejandro_Bayer.jpg
3. Vikipedio, Kareaĵo
4. Simon A. Eugster, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_longa_roots.jpg
2. Alejandro Bayer Tamayo el Armenia, Colombia: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cúrcuma_(Curcuma_alismatifolia)_-_Flickr_-_Alejandro_Bayer.jpg
3. Vikipedio, Kareaĵo
4. Simon A. Eugster, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_longa_roots.jpg
- angle:
- turmeric
- beloruse:
- куркума
- bulgare:
- куркума
- france:
- curcuma
- germane:
- Gelbwurz
- hispane:
- cúrcuma
- hungare:
- kurkuma
- indonezie:
- kunyit
- katalune:
- cúrcuma
- latinece:
- Curcuma
- nederlande:
- geelwortel, curcuma
- perse:
- زردچوبه
- pole:
- 1. ostryż, kurkuma, szafranica, żółcień 2. kurkuma
- portugale:
- cúrcuma
- ruse:
- куркума
- svede:
- gurkmeja
administraj notoj
~o
:
Mankas verkindiko en fonto.