*larĝ/a PV

*larĝa [1]

1.
Granda laŭ la dimensio larĝo; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio: larĝa strato, lito, mano, pordo, brusto, fasado de domo; larĝa kvieta rivero [2]; larĝa ĉapelo [3]; ĉapelo kun larĝaj randoj; rubando larĝa je du centimetroj; vojeto du paŝojn larĝa; akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj [4]; faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon [5].
2.
(figure) Vasta, multampleksa: promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa PrV ; larĝa (ne alĝustigita) vesto; larĝa (vaste komprenanta; tolerema) spirito; havi larĝan (senskrupulan) konsciencon PrV ; vivi larĝe kaj lukse PrV ; vorto uzata larĝ(a)sence; plilarĝigi robon; larĝigi la debaton; tiam la ebloj de teknika progreso larĝiĝos.
afrikanse:
 breë
albane:
 gjerë
amhare:
 ሰፊ
angle:
 broad, wide
arabe:
 واسع
armene:
 լայն
azerbajĝane:
 geniş
beloruse:
 шырокі ~(a)sence: у шырокім сэньсе. pli~igi: пашыраць. ~igi: пашыраць.
bengale:
 বিস্তৃত
birme:
 ကျယ်ပြန့်
bosne:
 široko
bretone:
 ledan pli~igi: ledanaat.
bulgare:
 широк
ĉeĥe:
 široký
dane:
 bred
estone:
 lai
eŭske:
 zabal
filipine:
 malawak
france:
 ample, coulant (à l'esprit large), généreux, large ~(a)sence: au sens large. pli~igi: élargir. ~igi: élargir.
galege:
 ampla
germane:
 breit vivi ~e kaj lukse: auf großem Fuß leben.
greke:
 πλατύς, φαρδύς
guĝarate:
 વ્યાપક
haitie:
 laj
hinde:
 विस्तृत
hispane:
 ancho
hungare:
 széles, bő, tág, tágas, nagyarányú ~(a)sence: tág értelemben. pli~igi: bővít. ~igi: kiterjeszt.
igbe:
 sara mbara
irlande:
 leathan
islande:
 breið
itale:
 largo
japane:
 幅広い
jave:
 godhongé amba
jide:
 ברייט
jorube:
 ọrọ
kanare:
 ವಿಶಾಲ
kartvele:
 ფართო
katalune:
 ample 1. ample 2. vast, extens
kazaĥe:
 кең
kimre:
 eang
kirgize:
 кенен
kmere:
 ទូលំទូលាយ
koree:
 폭 넓은
korsike:
 fisico
kose:
 ebanzi
kroate:
 široka
kurde:
 fireh
latine:
 lata
latve:
 plašs
laŭe:
 ຢ່າງກວ້າງຂວາງ
litove:
 platus
makedone:
 широк
malagase:
 malalaka
malaje:
 luas
malajalame:
 വിശാലമായ
malte:
 wiesgħa
maorie:
 whanui
marate:
 ब्रॉड
mongole:
 өргөн
nederlande:
 breed
nepale:
 ठूलो
njanĝe:
 yotakata
okcidentfrise:
 breed
panĝabe:
 ਵਿਆਪਕ
paŝtue:
 پراخ
perse:
1. پهن، عریض ~(a)sence: در مفهوم وسیع، در معنای وسیع. pli~igi: گشاد کردن. ~igi: وسعت دادن. 2. پهناور، وسیع، گشاد، گشاده‌دست، گشاده‌روان
pole:
 szeroki, luźny, przestrzenny, rozłożysty pli~igi: poszerzyć. ~igi: poszerzyć.
portugale:
 largo
ruande:
 mugari
rumane:
 larg, desprins, spațios, răspândit
ruse:
 широкий, обширный
samoe:
 lautele
sinde:
 وسيع
sinhale:
 පුළුල්
skotgaele:
 farsaing
slovene:
 široka
somale:
 ballaaran oo
ŝone:
 rwakafara
sote:
 sephara
sunde:
 lega
svahile:
 pana
taĝike:
 васеъ
taje:
 กว้าง
tamile:
 பரந்த
tatare:
 киң
telugue:
 విస్తృత
turke:
 geniş
ukraine:
 широкий
urdue:
 وسیع
uzbeke:
 keng
vjetname:
 rộng
zulue:
 ebanzi

larĝe

Abunde, grandkvante, tiel ke ĝi estas larĝa: el fremda ledo oni tranĉas larĝe PrV ; larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj [6]; larĝe malfermante la okulojn ĉe la vido de la nova amaso da mono [7]; la fenestro larĝe malfermiĝis [8]; [la arbo] etendis larĝe siajn branĉojn [9].
germane:
 weit (breit)
pole:
 szeroko
rumane:
 lat, larg
ukraine:
 широко

larĝo

Dimensio mezurata laŭ direkto orta al longoalto: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto [10]; la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj [11]; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo [12]; li ekmigris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno [13]; (arkaismo) grado de larĝo (distanco de iu loko al la terekvatoro, mezurata laŭlonge de la meridiano de tiu loko latitudo) .
angle:
 width
beloruse:
 шырыня
bretone:
 led, ledander
bulgare:
 ширина
france:
 largeur (dimension)
germane:
 Breite
hispane:
 anchura
hungare:
 szélesség (méret)
katalune:
 amplària
perse:
 پهنا
pole:
 szerokość, rozpiętość, zakres
rumane:
 latitudine, lărgime, gamă
ruse:
 ширина

larĝeco

1.
Eco de tio, kio estas larĝa: larĝeco de ŝultroj; la larĝeco de la foso malhelpis la transsalton PIV1 ; Mi ne donos al vi el ilia lando eĉ larĝecon de plando [14]; la larĝeco de la ideoj.
2.
(arkaismo) Larĝo 1: naŭ ulnoj estas ĝia longeco kaj kvar ulnoj estas ĝia larĝeco [15].
angle:
1. wideness
beloruse:
 шырыня
bretone:
 ledander
bulgare:
 ширина, широчина
france:
1. largesse, largeur (fait d'être large)
germane:
 Breite 1. Breitsein 2. Breite
greke:
 πλάτος, φάρδος
hispane:
 amplitud
hungare:
 szélesség
katalune:
 amplitud
perse:
1. پهنی، پهناوری 2. پهنا
pole:
 szerokość, rozpiętość, zakres
portugale:
 largura
rumane:
 latitudine, lărgime, gamă
ruse:
 ширина
ukraine:
 ширина

*mallarĝa

Malgranda laŭ ĝia larĝo; havanta ĝenajn limojn: mallarĝa rubando, strato; mallarĝa kanalo [16]; mallarĝa strio [17]; mallarĝa vesto, cerbo; li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [18]; mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [19].
angle:
 narrow
beloruse:
 вузкі, абмежаваны
bretone:
 enk, strizh
bulgare:
 тесен
france:
 étroit, mince (étroit), limité (étroit)
germane:
 eng, schmal
greke:
 στενός
hispane:
 angosto, estrecho
hungare:
 keskeny, szűk
katalune:
 estret
nepale:
 पातलो
perse:
 باریک، تنگ، تنگ‌نظر
pole:
 wąski, ciasny
portugale:
 estreito
rumane:
 îngust, strâmt
ruse:
 узкий
tibete:
 གུ་དོག་པོ་
ukraine:
 вузький, тісний

* laŭlarĝe [20]

Transverse: laŭlarĝe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj [21]; trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe [22].
angle:
 across, in width
beloruse:
 па шырыні, праз, упоперак
france:
 à travers, en large
germane:
 quer
hispane:
 de ancho
pole:
 wszerz
rumane:
 peste, prin
ukraine:
 упоперек, поперек, вшир

administraj notoj