latent/a PV

latenta

1.
Nevidebla, sed ekzistanta kaj aperigebla: milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj kaj ekspluatatoj Lanti ; en la Esperanto-Movado ekzistas multaj latentaj fortoj, kiuj certe manifestiĝos kiam UEA komencos efektive gvidi la Movadon EeP ; li multe legis kaj studis tiutempe pri la maniero influi la homojn, aŭ ekspluati iliajn latentaĵojn ChC ; oni taksas [ilin] latentaj perfiduloj CKv ; ĉiuj ricevis longan religian predikon pri tio, ke [ili] estas latentaj krimuloj, kaj devas preĝi Dion por superi tiun mismoralan inklinon ChR ; homo eble pro sia antaŭa sorto estas latenta esperantisto ĝis la momento, kiam la lingvo internacia kaptas lian atenton [1].
2.
MED Nevidebla, sensimptoma: latentaj traŭmoj SatirRak .
VD:dormi2, kaŝi, kovi3, kovri2
1. Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista, p. 7
angle:
1. latent, hidden, dormant
beloruse:
лятэнтны, схаваны, нябачны
ĉeĥe:
latentní, skrytý
ĉine:
潛在 [qiánzài], 潜在 [qiánzài]
france:
latent
germane:
1. latent, verborgen, potentiell 2. ruhend
greke:
λανθάνων
hispane:
latente
hungare:
1. lappangó, rejtett, latens
japane:
潜在的な [せんざいてきな], 隠れた [かくれた], 潜伏性の [せんぷくせいの], 潜伏期の [せんぷくきの]
nederlande:
latent
pole:
ukryty, utajony
portugale:
latente
rumane:
ascuns, latent
ruse:
латентный, скрытый
slovake:
latentný, skrytý, utajený
ukraine:
прихований, латентний

latento

Nevidebla kapablo aŭ eco, kiu povos aperi: lia lingvo plene eluzas la vortludajn latentojn de Esperanto, konsistantajn el dusencaj esprimaĵoj, komikaj pseŭdo-sufiksado kaj sinonimado EeP . VD:talento1, povo1
beloruse:
лятэнтнасьць
ĉeĥe:
latentnost
ĉine:
潛能 [qiánnéng], 潜能 [qiánnéng]
france:
latence
germane:
Potential, versteckte Möglichkeit
nederlande:
latente eigenschap
pole:
tajność (med), ukrytość (med)
rumane:
secretul (med), covertness (med)
slovake:
latentnosť

administraj notoj