*dorm/i PV
*dormi
(ntr)
- 1.
- Esti en stato de korpa kaj spirita senaktiveco, kiu ĉe la homoj ordinare okazas dum ĉiu nokto, kaj estas necesa por ripozigi la homojn kaj la bestojn: nia sukceso ne lasas ilin dormiZ ; dormi ŝtonan (profundan) dormon B .
- 2.
- (figure) Ne agi, resti senaga, kvieta: la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojnZ .
- angle:
- sleep
- beloruse:
- спаць
- bulgare:
- спя
- ĉeĥe:
- spát
- ĉine:
- 睡 [shuì], 眠 [mián], 睡觉 [shuì jiào]
- france:
- dormir, reposer (dormir)
- germane:
- schlafen, ruhen
- hispane:
- dormir
- hungare:
- alszik
- indonezie:
- tidur
- katalune:
- dormir ~i ŝtonan (profundan) ~on: dormir com un tronc
- kurde:
- xew de çûn, xewtin, xewîn, nivîn
- nederlande:
- slapen
- pole:
- spać
- portugale:
- dormir
- rumane:
- dormi
- ruse:
- спать
- slovake:
- spať
- svede:
- sova
- tokipone:
- lape
dormo ↝
- 1. ↝
- Stato de dormanto: la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo [1].
- 2. ↝
-
Senaktiveco, senprogreso.
letargio, marasmo, stagno.
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la forgesita pipo
- beloruse:
- сон
- bulgare:
- сън
- ĉeĥe:
- spaní, spánek
- france:
- 1. sommeil (état du dormeur) 2. sommeil (inactivité), repos (inactivité)
- germane:
- Schlaf, Ruhe
- hebree:
- שינה
- hispane:
- 1. sueño, reposo 2. letargo, somnolencia
- hungare:
- alvás, álom
- katalune:
- 1. son, dormició 2. letargia, inactivitat
- nederlande:
- slaap (het slapen)
- pole:
- sen
- portugale:
- sono
- ruse:
- сон
- slovake:
- spánok
- svede:
- sömn
- tokipone:
- lape
dormema ↝
- angle:
- sleepy, slumberous
- bulgare:
- сънлив
- ĉeĥe:
- ospalý, rád spící
- ĉine:
- 贪睡 [tān shuì]
- france:
- ensommeillé ~emo: sommeil (envie de dormir)
- germane:
- schläfrig
- hebree:
- ישנוני
- hispane:
- soñoliento, somnoliento ~emo: somnolencia, modorra
- hungare:
- álmos, aluszékony ~emo: álmosság
- indonezie:
- kantuk mengantuk
- katalune:
- somnolent, endormiscat, ensopit ~emo: somnolència, ensopiment
- nederlande:
- slaperig ~emo: slaap (het slaperig zijn)
- pole:
- śpiący, rozespany ~emo: senność
- portugale:
- sonolento, com sono, dorminhoco
- ruse:
- сонный (хотящий спать), сонливый, заспанный
- slovake:
- ospalý
- svede:
- sömnig, trött
dormegi
(ntr)
- Profunde dormi.
- beloruse:
- спаць глыбокім сном
- ĉeĥe:
- spát hlubokým spánkem
- france:
- dormir d'un sommeil de plomb
- germane:
- fest schlafen, im tiefen Schlaf liegen
- hebree:
- לישון שינה עמוקה
- hispane:
- dormir profundamente, dormir como un tronco
- hungare:
- mélyen alszik
- katalune:
- dormir profundament, dormir com un soc
- nederlande:
- diep slapen
- pole:
- spać głębokim snem, spać głęboko, spać mocnym snem, spać mocno, spać kamiennym snem, spać jak kamień
- ruse:
- спать глубоким сном, дрыхнуть
- slovake:
- tvrdo spať
- svede:
- sova djupt
*dormeti
(ntr)
- 1. ↝
- Dormi mallonge, malintense, duondormi: li sidas apud la tablo kaj dormetas [4].
- 2. ↝
(Pri komputilo aŭ simila aranĝaĵo:) Funkcii en la reĝimo de minimuma energikonsumo, plenumante nenian laboron krom la kontrolo, ĉu venis veka signalo: ĉi tiu agordo preskribas al la bitlibro dormeti se dum 20 minutoj venis nenia komando de la leganto.
4.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
- angle:
- 2. sleep, suspend to RAM
- beloruse:
- 1. драмаць
- ĉeĥe:
- dřímat, podřimovat
- ĉine:
- 1. 小睡 [xiǎo shuì]
- france:
- 1. sommeiller, somnoler
- germane:
- 1. dösen, schlummern
- hebree:
- לנמנם
- hispane:
- 1. dormitar 2. suspender (guardar sesión de trabajo en la memoria RAM
- hungare:
- 1. szundikál, bólogat (szundikál)
- katalune:
- 1. dormisquejar, becar
- nederlande:
- 1. soezen, dutten, doezelen
- pole:
- 1. drzemać, ucinać drzemkę
- ruse:
- 1. дремать 2. быть в режиме сна
- slovake:
- podriemkať si
- svede:
- 1. dåsa, slumra
dormigi
- 1.
- Igi aŭ teni iun dormanta: la patrino lulante dormigas la infanon; dormigi pacienton per kloroformo.
- 2.
- (figure) Trompante trankviligi: eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn [5]?
5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 6a
- beloruse:
- усыпляць
- ĉeĥe:
- uspat
- france:
- endormir
- germane:
- 1. in Schlaf versetzen 2. einschläfern
- hebree:
- להרדים
- hispane:
- 1. hacer dormir, cloroformizar 2. calmar, apaciguar
- hungare:
- elaltat
- indonezie:
- tidur menidurkan
- katalune:
- 1. ensopir, cloroformitzar 2. calmar, apaivagar
- nederlande:
- in slaap doen
- pole:
- usypiać
- ruse:
- усыпить
- slovake:
- uspávací
- svede:
- söva
dormigilo ↝
- Endormiga drogo: mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn [6]; oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ al blinduloj [7].
6.
C. Piron: Kien esperanto?, prelego en Cully, 1994.
7. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1947
7. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1947
- angle:
- soporific
- beloruse:
- снатворнае
- ĉeĥe:
- prášek na spaní
- france:
- somnifère
- germane:
- Schlafmittel, Einschlafhilfe
- hebree:
- כדור שינה
- hispane:
- somnífero, narcótico
- hungare:
- altató(szer)
- katalune:
- somnífer(s), narcòtic(s)
- pole:
- środek nasenny
- rumane:
- somnifer
- ruse:
- снотворное
- slovake:
- prášok na spanie
- svede:
- sömnmedel
dormilo
(malofte)
- Aĵo servanta por dormi, kiu faras dormon pli komforta: lito, matraco, kuseno, dormosako ktp.
Rim.:
Iuj (ekzemple PAG) donas al dormilo la sencon de dormigilo,
kaj oni indikas zamenhofan ekzemplon kiu ŝajnas konfirmi
tiun opinion:
Konscienco trankvila estas bona dormilo
PrV
.
Tamen tie estas miskompreno: la bona konscienco ne
kaŭzas endormiĝon, kvankam ĝi ja
ebligas agrablan dormon. La „dormilo“j ja
estas „iloj por dormado“ kaj la proverbo
senpere antaŭanta la ĵus cititan pruvas ke
ĝuste tion celis Zamenhof:
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
[Sergio Pokrovskij]
- ĉeĥe:
- prášek na spaní
- france:
- élément de literie
- germane:
- Konscienco trankvila estas bona ~ilo: Ein gut Gewissen ist ein sanftes Ruhekissen Schlafgerät, Schlafhilfe
- hispane:
- ropa de cama
- hungare:
- Konscienco trankvila estas bona ~ilo: nyugodt lelkiismeret, nyugodt álom alvószer, alvóeszköz, alvó alkalmatosság
- katalune:
- roba de llit
- ruse:
- спальная принадлежность
- slovake:
- prášok na spanie
duondormi ↝
-
Esti en parte dorma, parte konscia stato;
somnoli:
jen, mi parolas, vi aŭdas sen vere aŭskulti,
vi duondormas pli kaj pli
[8].
dormeti
8.
C. Piron:
La forto de rigardo, [vidita en 2013]
- ĉeĥe:
- dřímat, podřimovat
- france:
- somnoler
- germane:
- dösen, im Halbschlaf liegen
- hispane:
- dormitar, cabecear, dormir con un ojo abierto
- pole:
- czuwać
- slovake:
- podriemkať si
duondormo ↝
- Stato de iu parte dorma, parte konscia; somnolo: kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj [9].
9.
H. Sienkiewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
- france:
- somnolence
- germane:
- Halbschlaf
- hispane:
- somnolencia, sopor
- pole:
- półsen
eldormiĝi ↝
endormigi
- Meti iun en dormon: sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi kantos kaj endormigos vin [11]; kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo [12].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:19
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:19
- beloruse:
- усыпляць
- ĉeĥe:
- uspat
- france:
- endormir
- germane:
- zum Einschlafen bringen
- hebree:
- להרדים
- hispane:
- dormirse
- hungare:
- elaltat
- katalune:
- adormir
- nederlande:
- in slaap doen
- pole:
- usypiać, kłaść spać
- ruse:
- усыпить
- slovake:
- uspávací
- svede:
- söva
endormiĝi
- 1.
- Transiri en dorman staton, fali en dormon: [la najtingalo] kantis kaj la imperiestro dolĉe endormiĝis [13]; mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas [14].
- 2. ↝
- (figure)
Trankvile morti en paco:
tute mallaŭte ĝi (la muŝo)
malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de
herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas
balanceti, kaj ĝoje endormiĝis
[15];
ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis,
tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo,
Dio venigos kun li
[16].
forpasi
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 3:5
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
16. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 4:14
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 3:5
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
16. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 4:14
- beloruse:
- заснуць
- france:
- s'endormir
- germane:
- einschlafen
- hebree:
- להירדם
- hispane:
- 1. quedarse dormido 2. fallecer
- hungare:
- elalszik
- katalune:
- 1. adormir-se 2. transir
- nederlande:
- in slaap vallen, inslapen
- pole:
- 1. zasypiać, zapadać w sen 2. zasypiać
- ruse:
- уснуть, заснуть
- svede:
- 1. somna 2. somna in
endormiĝo
- 1.
- Transiro en dorman staton: kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj […][…] oni igas vespere antaŭ la endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato [17].
- 2. ↝
En la tradicia kristanismo la Endormiĝo de la Sankta Dipatrino estas unu el la ĉefaj kristanaj festoj (la dekduopaj festoj, la dipatrinaj festoj), per kiu la eklezio rememoras la miraklan morton de la Dipatrino: inter la plej gravaj ortodoksaj festoj estas La Endormiĝo kaj Ĉieliro de la sankta Dipatrino [18]; tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon „Endormiĝo de la Dipatrino“ [19].
Ĉielenpreno
17.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
18. D. Cibulevskij: Katedralo renaskiĝantaMonato
19. -: Sinaia ‐ La Perlo de Karpatoj, SAT, [2010]
18. D. Cibulevskij: Katedralo renaskiĝantaMonato
19. -: Sinaia ‐ La Perlo de Karpatoj, SAT, [2010]
- angle:
- 2. Assumption of the Virgin Mary, Dormition of the Virgin Mary
- hebree:
- הירדמות
- hispane:
- 1. adormecimiento 2. Asunción de la Virgen María, Dormición
- katalune:
- 1. adormiment 2. assumpció, la Mare de Déu d'Agost (festivitat)
- latinece:
- 2. Dormitio S. Mariae
- pole:
- 1. zaśnięcie, zapadnięcie w sen 2. Zaśnięcie
- ruse:
- 1. засыпание, отход ко сну 2. Успение
- svede:
- 1. insomnande
fordormi
(tr)
- Perdi pro duma dormo: fordormi la okazon PrV ; fordormi la tutan tagon.
- beloruse:
- праспаць (упусьціць нешта праз сон)
- ĉeĥe:
- zaspat
- france:
- manquer (qc par inactivité)
- germane:
- verschlafen for~i la okazon: die Gelegenheit verschlafen , die Gelegenheit auslassen, die Sache verschlafen
- hebree:
- להחמיץ הזדמנות
- hispane:
- dormir (continuamente, sin interrupciones ni despertarse) for~i la okazon: perderse, desaprovechar, dejar pasar (por estar durmiendo)
- hungare:
- elszalaszt, átaluszik (hagy elmúlni) for~i la okazon: elszalasztja az alkalmat
- katalune:
- dormir (contínuament, sense interrupcions ni despertar-se) for~i la okazon: perdre's, desaprofitar, deixar passar (per estar dormint)
- nederlande:
- missen (door z.te overslapen)
- pole:
- przespać
- ruse:
- проспать (шанс и т.п.)
- slovake:
- zaspať
- svede:
- sova bort
maldormi PV ↝
(ntr)
- 1.
- Esti en la aktiva, ne dorma stato, ne dormi: ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero, arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas [20]; fakte ŝajnas, ke kiam infano kuŝas, ĝi preskaŭ neniam estas plene maldorma [21]; li maldormis jam tri noktojn apud la malsana patro;
- 2. ↝
- (figure) Havi aktivan, viglan mensostaton, atenti1, zorgi: la Eternulo maldormas super siaj fideluloj [22]; sed se diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon [23].
Rim.:
PV, PAG kaj PIV ial atribuas al „maldormi“ la sencon
„sin deteni de dormo dum la kutima dormtempo“. Tio
estas mallogika (ĉar rompas la simetrion inter „dormi“
kaj „maldormi“), malutila (ĉar arbitre limigante la
sencon de „maldormi“ tio senigas nin je vorto por
situacio kiel la prezentita en la Fabela ekzemplo) kaj simple
malvera, kiel atestas la ekzemploj. „Maldormi“,
samkiel „dormi“, oni povas je ĉia tempo, ĉu kutima aŭ ne.
Ankaŭ la figura senco maldormi2
pruvas tion.
20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, lasta sonĝo de maljuna kverko
21. R. Rossetti: La homo, problemsolva organismo, Literatura foiro, 1998-04 (112), p. 44a
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 15a
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
21. R. Rossetti: La homo, problemsolva organismo, Literatura foiro, 1998-04 (112), p. 44a
22. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 15a
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
- angle:
- to be awake
- beloruse:
- ня спаць
- ĉeĥe:
- bdít
- france:
- rester éveillé, veiller (rester éveillé)
- germane:
- wachen
- hebree:
- להיות ער
- hispane:
- permanecer despierto, trasnochar, velar
- hungare:
- ébren van, virraszt
- katalune:
- tranuitar, vetllar
- nederlande:
- wakker zijn
- pole:
- nie spać, być na jawie, powstrzymywać się od snu
- ruse:
- 1. бодрствовать 2. бдеть
- slovake:
- bdieť
- svede:
- vara vaken
maldorma ↝
- Rilata al aktiva, ne dorma stato: Mi dormis, sed mia koro estis maldorma [24]; Ĉiuj infanoj estis maldormaj. Ili gapis scivole al Johana [25]; la servuteco en kiun ĝi enfermas iliajn vivojn mem dum ok horoj da laborado, nome duono de iliaj maldormaj horoj [26].
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:2
25. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon
26. Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
25. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon
26. Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
- angle:
- awake
- france:
- éveillé
- hebree:
- עֵר
- ruse:
- бодрствующий
maldormo ↝
- Aktiva stato de nervosistemo, manifestiĝanta en konscia konduto: la ciklo de dormo kaj maldormo; vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio [27]; Li akceptas la teorion de duobla konscio en dormo kaj maldormo, per kio 80 ĝis 90% da homoj povas subiĝi al hipnotismo [28].
- angle:
- wakefulness
- ĉeĥe:
- bdělost
- france:
- réveil
- hebree:
- עֵרוּת
- pole:
- czuwanie
- ruse:
- бодрствование, бдение
tradormi
(tr)
- Pasigi dormante: tradormi la nokton [29].
29.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:8
- beloruse:
- праспаць (нейкі час)
- germane:
- durchschlafen, verschlafen
- hebree:
- ללון
- hispane:
- dormir de un tirón, dormir de una vez
- hungare:
- átalszik, végigalszik
- nederlande:
- verslapen
- pole:
- przespać
- ruse:
- проспать (всю ночь и т.п.)
satdormi
(ntr)
- Dormi sufiĉe, ĝis la kontenta stato en kiu oni ne plu deziras dorm: mi petas vin, Ramzes, satdormu [30]; 4 horoj laŭ la organizantoj sufiĉas por satdormado LOdE .
30.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
- angle:
- sleep one's fill, have one's sleep out
- ĉeĥe:
- dosyta se vyspat
- germane:
- ausschlafen
- hispane:
- dormir suficientemente
- hungare:
- kialussza magát
- katalune:
- dormir suficientment
- nederlande:
- uitslapen
- pole:
- wyspać się
- ruse:
- выспаться
- slovake:
- vyspať sa dosýta
sendormeco
Malsana stato, en kiu oni ne povas dormi: ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco [31].
31.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova
ŝakproblemo
- beloruse:
- бяссоньніца
- ĉeĥe:
- bdělost, nespavost
- ĉine:
- 失眠 [shī mián]
- france:
- insomnie
- germane:
- Schlaflosigkeit
- hebree:
- נדודי שינה
- hispane:
- insomnio
- hungare:
- álmatlanság
- indonezie:
- insomnia
- katalune:
- insomni
- nederlande:
- slapeloosheid
- pole:
- bezsenność
- ruse:
- бессонница
- slovake:
- bdelosť, nespavosť
dormomalsano ↝
Infekta malsano karakterizata de konstanta dormemo.
- beloruse:
- сонная хвароба
- ĉeĥe:
- spavá nemoc
- france:
- maladie du sommeil
- germane:
- Schlafkrankheit
- hebree:
- מחלת שינה
- hispane:
- síndrome de Kleine-Levin, hipersomnia, síndrome de la bella durmiente
- hungare:
- álomkór
- indonezie:
- sakit penyakit tidur
- katalune:
- síndrome de Kleine-Levin, hipersòmnia
- nederlande:
- slaapziekte
- pole:
- śpiączka
- ruse:
- сонная болезнь
- slovake:
- spavá choroba
diskodormo ↝
Tia stato de komputilo (aŭ simila aranĝaĵo), ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la uzula seanco2 estas konservitaj en energi-nedependa memoro, plej ofte, sur fiksita disko: ĉe granda amplekso de la ĉefmemoro vekiĝo el diskodormo povas postuli rimarkeblan tempon.
Rim.:
Multaj lingvoj uzas por ĉi tiu nocio metaforan terminon,
ekvivalentan al la esperanta
vintrodormo; la memklariga
kaj malimplica strukturo de la esperanta termino biologia
ebligas uzi pli precizan terminon, kiu kombinas la metaforan
„dormo“n de „hibernation“ kun la
ĝusteco de „suspend to disk“.
- angle:
- hibernation, suspend to disk
- germane:
- Ruhezustand
- hebree:
- א
- hispane:
- hibernación, suspención a disco
- ruse:
- гибернация
vintrodormo ↝
Speco de letargia stato, en kiun venas dum vintro iuj bestoj, ekzemple urso, marmoto, vesperto: tiel insektoj povas adaptiĝi al variaj vivmedioj, inter ili la plej malvarmaj regionoj de la Tero, aplikante biologiajn rimedojn kiaj la vintrodormo kaj sezona migrado [32].
- angle:
- hibernation
- france:
- hibernation
- germane:
- Winterschlaf
- hebree:
- תַרְדֵמָת חורף
- hispane:
- hibernación
- indonezie:
- hibernasi
- pole:
- sen zimowy
- ruse:
- зимняя спячка
dormoreĝimo ↝
Energiŝpara reĝimo3 de komputilo aŭ simila aranĝaĵo dum iom longaj senagaj periodoj ene de seanco2; plej ofte dormeto aŭ diskodormo, sed eble kombino de ili ambaŭ: la hibrida dormoreĝimo kombinas dormeton (kies avantaĝo estas tuja vekiĝo) kun diskodormo (kiu konservas la seancajn datumojn ankaŭ en okazo de elektra paneo).
- angle:
- sleep mode hibrida ~oreĝimo: hybrid sleep hybrid sleep
- france:
- veille (ordinateur)
- germane:
- Ruhezustand
- hebree:
- מצב שינה
- hispane:
- modo suspendido suspensión híbrida
- ruse:
- режим энергосбережения гибридный режим энергосбережения
administraj notoj
~i:
Mankas verkindiko en fonto.
~egi: Mankas dua fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
~omalsano: Mankas dua fontindiko.
~omalsano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
disko~o: Mankas dua fontindiko.
disko~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oreĝimo: Mankas dua fontindiko.
~oreĝimo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~egi: Mankas dua fontindiko.
~egi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eti: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas verkindiko en fonto.
~omalsano: Mankas dua fontindiko.
~omalsano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
disko~o: Mankas dua fontindiko.
disko~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~oreĝimo: Mankas dua fontindiko.
~oreĝimo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.