*ĉiel/o PV

*ĉielo

1.
La ŝajne volba spaco etendiĝanta super nia kapo, en kiu ni vidas la astrojn: la ĉielo estas blua [1]; bela sennuba ĉielo; la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro Marta ; la steloj de la ĉielo brilis [2]; matene la ĉielo estis kovrita de dika, plumbogriza nubtavolo, kiu ne permesis tagiĝon [3]; (figure) glori, altigi iun ĝis la ĉielo. (vd apoteozi) VD:ĉielosfero, firmaĵo, firmamento
2.
REL La restadejo de Dio aŭ dioj, kaj kien laŭ kristana kredo iros la animoj de piaj vivintoj: ho Dio Cebaot, returniĝu, rigardu el la ĉielo kaj vidu [4]; mi rigardos (post mia morto) al vi de la ĉielo kaj ĉiam estos apud vi [5]; portante mortintan infanon al la ĉielo [6]; al Ramzes ŝajnis, ke li estis levita al la ĉielo (plene feliĉa) [7]. VD:paradizo
3.
REL(respekte) Dio: pro la ĉielo, ne faru tion ĉi [8]!
afrikanse:
lug
albane:
qiell
amhare:
ሰማይ
angle:
sky
arabe:
سماء
armene:
երկինք
beloruse:
неба
bengale:
আকাশ
birme:
မိုးကောင်းကင်
bretone:
1. oabl 2. neñv
bulgare:
небе
ĉeĥe:
nebe
ĉine:
远天 [yuǎntiān]
dane:
himmel
estone:
taevas
eŭske:
zerua
filipine:
langit
france:
ciel, cieux
galege:
ceo
germane:
Himmel
guĝarate:
આકાશ
haitie:
syèl
haŭse:
sama
hebree:
שמיים
hinde:
आसमान
hispane:
cielo
hungare:
1. ég 2. mennyország 3. az ég
igbe:
elu-igwe
indonezie:
1. langit
irlande:
spéir
islande:
himinn
itale:
cielo
japane:
[くう]
jave:
langit
jide:
הימל
jorube:
ọrun
kanare:
ಆಕಾಶ
kartvele:
ცის
katalune:
cel
kazaĥe:
аспан
kimre:
awyr
kirgize:
асман
kmere:
មេឃ
koree:
하늘
korsike:
celu
kose:
isibhakabhaka
kroate:
nebo
kurde:
asîman
latine:
caelum
latve:
debesis
laŭe:
ເຄົ້າ
litove:
dangus
makedone:
небото
malagase:
lanitra
malaje:
langit
malajalame:
ആകാശം
malte:
sema
maorie:
rangi
marate:
आकाश
monge:
ntuj
mongole:
тэнгэр
nederlande:
hemel
nepale:
आकाश
njanĝe:
mlengalenga
okcidentfrise:
himel
okcitane:
cèl
panĝabe:
ਅਸਮਾਨ
paŝtue:
اسمان
pole:
niebo
portugale:
céu
ruande:
ijuru
rumane:
cer
ruse:
небо, небеса
samoe:
lagi
sinde:
آسمان
sinhale:
අහස
slovake:
nebo
slovene:
nebo
somale:
cirka
ŝone:
denga
sote:
leholimo
sunde:
langit
svahile:
anga
svede:
himmel
taĝike:
осмон
taje:
ท้องฟ้า
tamile:
வானத்தில்
tatare:
күк
telugue:
ఆకాశంలో
ukraine:
небо
urdue:
آسمان
uzbeke:
osmon
vjetname:
bầu trời
zulue:
isibhakabhaka

*ĉieliro

KRI La mirakla leviĝo de Jesuo el inter la apostoloj en la ĉielon post liaj morto kaj reviviĝo aŭ simila evento rakontata de la Biblio: per ĉieliro en la kristanismo oni rememoras, kiam Jesuo Kristo korpe iris al Dio [9]; bildo de la ĉefaltaro estas kopio de Tiziano: Ĉieliro de Maria el Venecio (vd ĉielenpreno) [10]; laŭ Biblio la profeto Elija ĉieliris per fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj [11].
bretone:
Pignidigezh (Jezuz-Krist)
germane:
Himmelfahrt
hungare:
mennybemenetel
pole:
Wniebowstąpienie

Ĉieliro

KRI La kristana festo memoriganta pri la leviĝo de Jesuo al la ĉielo, unu el la grandaj dekduopaj festoj okazanta je la kvardeka tago post Pasko: la Tagon de Patroj oni festas en Germanujo je Ĉieliro.
beloruse:
ушэсьце
bretone:
Yaou-Bask
bulgare:
възнесение
ĉine:
基督升天日 [jīdūshēngtiānrì]
france:
Ascension (fête)
germane:
(Christi) Himmelfahrt
hispane:
Ascensión de Jesús
hungare:
áldozócsütörtök
itale:
Ascensione
japane:
昇天 [しょうてん]
nederlande:
Hemelvaart
pole:
Święto Wniebowstąpienia Pańskiego
ruse:
Вознесение
slovake:
nanebovstúpenie

Ĉielenpreno

1.
KAT Miraklo proklamita en 1950 kiel romkatolika dogmo, laŭ kiu la Dipatrino iĝis korpe levita en la Ĉielon.
2.
KAT Romkatolika festo rememoranta la Ĉielenprenon1 kaj responda al la ortodoksa Endormiĝo de la Dipatrino: la koncerto okazis en preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria en urbo Holešov la 15an de oktobro [12].
Rim.: La legendo pri la korpa Ĉielenpreno de la Dipatrino ekzistas ankaŭ en ortodoksismo, tamen neoficiale. Laŭ tiu legendo, jam post la entombigo de la Dipatrino, oni malfermis la tombon por la apostolo Tomaso (kiu ne ĉeestis dum la Endormiĝo) ‐ sed en la tombo jam nenion trovis. Do, Endormiĝo kaj Ĉielenpreno estas malsamaj epizodoj, kvankam ambaŭ temas „pri la fino de la ĉi-monda vivo de la Dipatrino“, kaj la respondaj festoj okazas samtage en la respektivaj ekleziaj kalendaroj (je la 15a de aŭgusto). Ankaŭ la sanktaj bildoj pri tiuj du festoj aspektas tute malsimile. [S. Pokrovskij]
angle:
2. Assumption of the Virgin Mary
france:
Assomption (fête)
hispane:
Ascensión de la Virgen María, Asunción de la Virgen María
itale:
2. Assunzione della Vergine Maria
pole:
1. Wniebowzięcie 2. Wniebowzięcie Najświętszej Maryi Panny
ruse:
2. Вознесение Богородицы

sub libera ĉielo

(frazaĵo)
En loko nekovrita, sen tegmento aŭ ŝirmo: la stabo ... pasigis la nokton sub libera ĉielo [13].
beloruse:
пад адкрытым небам
bretone:
dindan an amzer
bulgare:
под открито небе
ĉine:
明处 [míngchù], 露天 [lùtiān]
france:
en plein air
germane:
unter freiem Himmel
hispane:
a cielo abierto, al aire libre
hungare:
a szabadban
indonezie:
di kolong langit
itale:
all'aria aperta, sotto le stelle
pole:
pod gołym niebem, na wolnym powietrzu
ruse:
под открытым небом

ĉielosfero, ĉielsfero

AST Fikcia sfero1.a kun arbitre granda radiuso, kies centron oni kutime elektas aŭ samcentre kun Tero, aŭ en la loko kie estas la observanto, aŭ en la centro de Suno, aŭ en ajna alia loko, sur kiun sferon oni projekcias la astrojn: ekzemploj pri ĉefcirkloj sur la ĉielosfero estas la horizonto (en la astronomia senco), la ĉielekvatoro, kaj la ekliptiko [14]; Aitken-katalogo [...] listigas 17.180 duopajn stelojn de la norda ĉielsfero [15].
angle:
coelosphere
beloruse:
нябесная сфэра
france:
sphère céleste
hispane:
esfera celeste
indonezie:
bola langit
itale:
sfera celeste
japane:
天球 [てんきゅう]
pole:
sklepienie niebieskie
ruse:
небесная сфера

ĉiela sfero

1.
AST Ĉielosfero: zenito [estas] la punkto sur la ĉiela sfero, situanta vertikale super la kapo de la observanto [16]; astraj movoj de la ĉiela sfero [17].
2.
(arkaismo) Ĉiu el la rivoluantaj kristalaĵoj en la formo de samcentraj kavaj globoj, sur kiuj (laŭ la antikvuloj) estas fiksitaj la astroj: la muziko de la ĉielaj sferoj (produktata de la moviĝo de tiuj kristalaĵoj).
16. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Art. „zenit/o“
17. Vikipedio: Efemeridoj
angle:
coelosphere
beloruse:
нябесная сфэра
france:
sphère céleste
hispane:
esfera celeste
indonezie:
bola langit
itale:
sfera celeste
japane:
天球 [てんきゅう]
pole:
sklepienie niebieskie
ruse:
небесная сфера

administraj notoj

Ĉ~iro: Mankas dua fontindiko.
Ĉ~iro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Ĉ~enpreno: Mankas verkindiko en fonto.