*leg/i PV
*legi
(tr)
- 1.
- Sekvi per okuloj skribitan tekston kaj ĝin diri voĉe aŭ mense: legi leteron, libron, manuskripton, hieroglifojn; infano lernanta legi; sciantaj skribi kaj legi [1]; la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn DL ; ni legas en gazetoj, ke...; la lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega [2]; tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof VivZam ; de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento PrV ; aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn FK ; (figure) legi per la fingroj (pri blinduloj).
- 2.
- (figure) Trovi sencon de io laŭ ĝia ekstera aspekto.
- 3. ↝
Kopii datumon el malpli alta (periferia) nivelo de la memorhierarkio al pli alta (pli proksimen al la ĉefprocesoro): legi dosierujon el periferia memoro en la ĉefmemoron; legi la valoron de nombrilo en la aritmetikilon.
ŝargi
skribi
- 4.
Igi komputilon prezenti internan datumon en formo facile perceptebla de homo (home legebla): mi ne sukcesis legi vian sondosieron; la nuna Kindlo ne povas legi EPUB-dosieron, eĉ ne per la konvertoservo [5]; ĉiuj poŝlegiloj povas legi PDF-dosierojn, sed fojfoje kun mankoj [6].
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
4. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
5. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon
6. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
4. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
5. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon
6. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo
- angle:
- to read, play (a record)
- beloruse:
- чытаць 4. прайграваць, узнаўляць
- bretone:
- lenn
- bulgare:
- чета, прочета
- ĉeĥe:
- číst, přečíst
- france:
- lire
- germane:
- lesen
- greke:
- διαβάζω
- hispane:
- leer
- hungare:
- olvas
- indonezie:
- membaca
- itale:
- leggere
- kurde:
- xwendin
- nederlande:
- lezen
- pole:
- czytać
- portugale:
- ler 4. abrir
- rumane:
- citi
- ruse:
- читать 4. проиграть (звукозапись и т.п.), воспроизвести
- slovake:
- čítať
- tokipone:
- lukin
- volapuke:
- liladön
lego lego lego lego
- 1.
-
Tio kio estas legata:
li devas tuj post lego de la skribo […]
la alportintojn de l’ dirita skribo mortigi plej rapide
Hamlet
;
nur post lego de la verko en Esperanto, mi vagis reten trovi
anglan originalon
[7];
registri la legоjn de la sentiloj.
- 2. ↝
- Interpreto de teksta fragmento en manuskripto aŭ redakcio: en la unua lego (versio2, eldono) estis interkonsentita de ĉiuj la larĝa plimulto de la artikolaro [8]; ĉi tie la papiruso liveras pli bonan legon PIV1 .
7.
Monato, Stefan MACGILL: Konciza hororo el la
dek-naŭa jarcento
8. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado
8. Monato, Hektor Alos i Font: Survoje al pli granda memregado
- angle:
- reading
- beloruse:
- чытаньне
- bretone:
- lennadenn
- ĉeĥe:
- čtení (činnost)
- france:
- 1. lecture 2. leçon (philologique)
- germane:
- 1. Lesestück 2. Leseart
- hispane:
- lectura
- hungare:
- ~оj: mérési adat 1. olvasmány 2. olvasat
- indonezie:
- 1. bacaan
- itale:
- lettura
- nederlande:
- 1. lezen 2. leesbaarheid
- pole:
- odczyt
- rumane:
- lectura
- ruse:
- чтение ~оj: показания (приборов)
- slovake:
- čítanie (činnosť)
legaĵo
- Io por legi: letero, libro, gazeto ktp.: legaĵo en ĵurnalo atentigis lin VivZam ; ne sole la infanoj legas kun plezuro la Grimm'ajn fabelojn, ankaŭ la maturaj homoj ŝatas ilin […] kiel simplan, facilan legaĵon [9]; la anonco promesas plurtavolan legaĵon, kiun oni povas malĉifri diversmaniere [10]; specimenaj legaĵoj kaj eltiraĵoj el la literaturo [11].
9.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
10. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Vagadoj urbaj kaj mensaj
11. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo
10. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Vagadoj urbaj kaj mensaj
11. Monato, Garvan Makaj': Kerno de la itala lingvo
- angle:
- text
- germane:
- Text
- hispane:
- texto, escrito
- indonezie:
- baca, teks
- pole:
- czytanka
- rumane:
- cititor
legilo
- 1.
Aparato por enigi datumojn en komputilon: strekkoda legilo; legilo de trukartoj; skanilo estas speco de legilo; provu Knoppix […] sufiĉas havi ĝin en la KD-legilo, kiam la komputilo startas [12]; DVD-legilo [13].
- 2. ↝
Rimedo por prezenti al homo komputilajn aŭ elektronikajn informon: novaĵlegilo; tiu servilo disponigas la mesaĝojn al la retpoŝtolegilo de la adresito [14]; la ene muntita TTT-legilo ne ĉiam taŭgas por malfermi retpaĝon [15]; la firmao fondiĝis en la jaro 2000 kaj komencis disvastigi sian librolegilon Mobipocket Reader [16]; la poŝlegilo Kindle [17]; esploristoj disdonis al infanoj kun malaltaj lernoatingoj la retlibran legilon Kindle [18]; linuksuloj verŝajne jam posedas Foxit, Evince aŭ alian PDF-legilon [19].
eligilo
12.
Monato, E. Grimley Evans: Knoppix
13. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj
14. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
15. Monato, Henriel Fidilalao: Ĉine, ĉu ne?
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
17. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
18. Monato, Lenio Marobin: Mortas la libro, vivas la ekrano
19. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, 2010
13. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj
14. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
15. Monato, Henriel Fidilalao: Ĉine, ĉu ne?
16. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
17. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 1: Survoje al iu libro-normo, 2010
18. Monato, Lenio Marobin: Mortas la libro, vivas la ekrano
19. Monato, Paŭl Peeraerts: Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?, 2010
- angle:
- reader
- bretone:
- lennerez (benveg)
- ĉeĥe:
- snímač, čtecí zařízení
- france:
- lecteur (appareil), liseuse (appareil)
- germane:
- Sprachausgabe 1. Lesegerät
- hispane:
- 1. lector electrónico novaĵ~ilo: agregador (de noticias RSS) TTT-~ilo: navegador (web)
- hungare:
- 1. olvasókészülék novaĵ~ilo: hírolvasó TTT-~ilo: böngésző 2. olvasó
- indonezie:
- pembaca, [pindai], pemindai
- itale:
- 1. lettore (strumento) novaĵ~ilo: feed reader, aggregatore (di notizie RSS) TTT-~ilo: browser, navigatore (web) 2. lettore (strumento), interprete (comp.)
- nederlande:
- lezer novaĵ~ilo: nieuwslezer TTT-~ilo: bladeraar
- pole:
- czytnik, przeglądarka
- rumane:
- browser
- ruse:
- 1. устройство чтения 2. программа чтения, читалка, просмотрщик
- slovake:
- snímač, čítacie zariadenie
antaŭlegi ↝
(tr)
- Voĉlegi, por ke aŭdu ĉeestanto: antaŭlegu ĉi tiun instruon antaŭ la tuta Izrael, antaŭ iliaj oreloj [20]; [la novajn librojn] mi antaŭlegos al vi [21]; ŝi aŭdis, kiel ŝia mastro laŭte antaŭlegas, kaj ŝi povis senĝene lin aŭskulti [22].
20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 31:11
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
- angle:
- pronounce
- beloruse:
- чытаць
- france:
- lire (à un auditoire), prononcer (un discours)
- germane:
- vorlesen
- hispane:
- leer (en voz alta), pronunciar (un discurso)
- hungare:
- felolvas
- itale:
- leggere (a voce alta), pronunciare (un discorso)
- pole:
- czytać na głos/publicznie
- rumane:
- citeste cu voce tare, citit în public
tralegi ↝
(tr)
- Legi de la komenco ĝis la fino: ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation [23]; kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn [24]; ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon [25]; jen mi tralegos al vi leteron, kiun mi ricevis [26]; mi tre dankas ilin kaj tute aparte la plej akrevidan erarĉasiston, s-ron Edmund Grimley Evans, kiu tralegis la tutan tekston [27].
23.
Zamenhof: Antaŭparolo al la unua eldono
de la Fundamenta Krestomatio
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:7
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:8
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
27. H. Laine: Teknikaj notoj pri prezentado de „Proverbaro Esperanta“
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 5:7
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:8
26. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
27. H. Laine: Teknikaj notoj pri prezentado de „Proverbaro Esperanta“
- angle:
- to read through
- beloruse:
- прачытаць
- bretone:
- lenn penn-da-benn
- ĉeĥe:
- pročíst, přečíst
- france:
- lire d'un bout à l'autre
- germane:
- durchlesen
- hispane:
- leer de principio a fin, leer de cabo a rabo, leer de cabo a cabo
- hungare:
- végigolvas
- nederlande:
- doorlezen
- pole:
- przeczytać, czytać od deski do deski (pot.)
- rumane:
- lectura, citiți din copertă în copertă
- ruse:
- прочитать
- slovake:
- prečítať
finlegi ↝
(tr)
- Legi ĝis la fino, fini la legadon: la 13-jara filino devigite finlegis ĝin, la 10-jara rezignis post paĝo 5 [28]; post la eklego oni pensas: „ho, kiom interesa temo!“, sed jam meze oni verŝajne trafoliumas la reston, sen esperi finlegi [29]; finlege oni postlasiĝas plurfacete enpensiĝinta [30].
28.
Monato, Guido Van Damme: Pli interese estas
kreskigi kukurbojn
29. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj
30. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
29. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj
30. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
- angle:
- to read to the end
- beloruse:
- дачытаць
- ĉeĥe:
- dočíst
- france:
- finir de lire
- germane:
- auslesen, zu Ende lesen
- hispane:
- terminar de leer, finalizar la lectura
- hungare:
- elolvas
- itale:
- finire di leggere, terminare (un libro)
- nederlande:
- uitlezen
- pole:
- doczytać, przeczytać
- rumane:
- descifra
- ruse:
- дочитать
- slovake:
- dočítať
laŭtlegi
(tr)
- 1. ↝
-
Laŭte voĉlegi:
kaj li prenis la libron de la interligo kaj
laŭtlegis ĝin al la popolo
[31].
Rim.: Ĉi tiu uzo estas unika en Biblio, dum „voĉlegi“ estas ofta kaj kutima ĉe Zamenhof. Se oni volas indiki laŭtecon, pli bonstila estus „laŭte voĉlegi“. [Sergio Pokrovskij]
- 2. ↝
- (evitinde)
Voĉlegi:
trejnu vin pri laŭtlegado de numeraloj
[32];
la libreto taŭgas por sufiĉe junaj infanoj por laŭtlegi kaj
por iom pli aĝaj, kiuj jam bone memstare legas
[33].
Rim.: Tiu uzo estas evitinda, ĉar voĉlegado povas esti laŭta aŭ mallaŭta ‐ laŭteco ne estas trafa karakterizilo. Tial Zamenhof klare preferas la vorton „voĉlegi“. [Sergio Pokrovskij]
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 24:7
32. R. Pyhälä: Lernolibroj de Lars Forsman, El IPR 2002:2
33. Monato, Karlijn Van Damme: Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo
32. R. Pyhälä: Lernolibroj de Lars Forsman, El IPR 2002:2
33. Monato, Karlijn Van Damme: Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo
- angle:
- to read aloud (sufficiently loudly)
- beloruse:
- 1. чытаць гучна
- hispane:
- leer (en voz alta)
- hungare:
- 1. hangosan olvas
- itale:
- leggere (a voce alta)
- pole:
- czytać na głos
- rumane:
- citeste cu voce tare
- ruse:
- 1. читать громко
provlegi
(tr)
Legi, por kontroli la taŭgecon kaj la kvaliton de la teksto: se perfekta rezulto estas bezonata, necesas provlegi la tutan tekston [34]; la libreto bone aspektas, enhavas multajn utilajn ilustraĵojn […], estas klare presita kaj zorge provlegita [35]; ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado [36]; dudeko da provlegantoj estis atentege kontrolintaj la tekston, kaj ĉiu litero kaj komo en ĝi estis perfekte lokitaj [37].
34.
Monato, Roland Rotsaert: De papero al
komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj
35. Monato, Donald Broadribb: Fakaj studoj diverstemaj
36. Monato, Heidi Goes: Ĉarma, originaltema kaj pensiga
37. H. Gorecka, A. Korĵenkov: La Ondo de Esperanto, 2001:2
35. Monato, Donald Broadribb: Fakaj studoj diverstemaj
36. Monato, Heidi Goes: Ĉarma, originaltema kaj pensiga
37. H. Gorecka, A. Korĵenkov: La Ondo de Esperanto, 2001:2
- angle:
- to proofread
- france:
- relire (pour corriger)
- germane:
- redigieren
- hispane:
- revisar, corregir
- hungare:
- lektorál
- nederlande:
- proeflezen
- pole:
- poprawiać, robić korektę
- rumane:
- corecta, faceți corecții
tutlegi ↝
- angle:
- to read from cover to cover
- beloruse:
- прачытаць
- ĉeĥe:
- celé přečíst
- france:
- lire entièrement
- germane:
- auslesen, ganz durchlesen
- hispane:
- leer completamente
- hungare:
- kiolvas
- itale:
- finire di leggere, terminare (un libro)
- nederlande:
- uitlezen
- pole:
- przeczytać, czytać od deski do deski (pot.)
- rumane:
- lectura, citiți din copertă în copertă
- ruse:
- прочесть
- slovake:
- celé prečítať
voĉlegi ↝
(tr)
- Legi voĉe, elparolante la legatan: ŝi enverŝis la teon, mem prezentis al li tason da ĝi kaj poste prenis libron kaj laŭte voĉlegis [39]; la vortoj elsaltas de sur la paĝoj, tiel ke oni povas ĝoje ne nur legi sed ankaŭ voĉlegi ilin [40]; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo [41].
39.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
40. P. Gubbins: Ekvivas klasikaĵoMonato
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 34:30
40. P. Gubbins: Ekvivas klasikaĵoMonato
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 34:30
- angle:
- to read aloud
- beloruse:
- чытаць уголас
- bretone:
- lenn a vouezh uhel
- france:
- lire à haute voix
- germane:
- laut lesen, vorlesen
- hispane:
- leer en voz alta, leer de viva voz
- hungare:
- felolvas
- itale:
- leggere (a voce alta)
- nederlande:
- hardop lezen
- pole:
- czytać na głos
- portugale:
- ler em voz alta
- rumane:
- citeste cu voce tare
- ruse:
- читать вслух
legopova, legipova ↝
Kapabla legi: oni ne uzu la vorton „alfabetigado“ en la ĝenerala senco de legopovigo, ĉar multaj popoloj estas legopovaj sen alfabeta skribsistemo kaj ne deziras „alfabetigon“! [42]; ŝi estas kaj saĝa kaj ĉarma, kaj krome iom legopova [43]; „Semajna Resumo“ elstarigas, ke „legado kaj skribado estas nemalhaveblaj por inkludo de individuo en la legipovan socion“ [44].
42.
E. Grimley Evans: Utilega
konsultlibro, Monato, 1995:2, p. 20a
43. Bakin, trad. Vejdo: La Familio, 1999
44. J. de Paiva Netto : Rasismo – socia kancero, [vidita en 2019]
43. Bakin, trad. Vejdo: La Familio, 1999
44. J. de Paiva Netto : Rasismo – socia kancero, [vidita en 2019]
- angle:
- literate
- france:
- alphabétisé
- germane:
- lesefähig
- hispane:
- capaz de leer y escribir, no analfabeto
- indonezie:
- melek aksara, melek huruf
- itale:
- capace di leggere e scrivere, alfabetizzato
- pole:
- piśmienny
- portugale:
- alfabetizado (alguém)
- rumane:
- scris, cu știință de carte
- ruse:
- грамотный
legopovo,
legipovo

- Kapablo legi: li multe kuraĝigis legopovon […] [45]; en indiĝenaj komunumoj de meksiko, dulingvaj instruistoj notas, ke lernantoj kiuj komencas la elementan lernejadon en la gepatra lingvo akiras legipovon pli rapide [46].
45.
R. Brisebois:
John Wesley, Hilelisto, 2003:31
46. A Giridhar RAO: Kial lingvoj gravas - nova libreto, 2008-09-18
46. A Giridhar RAO: Kial lingvoj gravas - nova libreto, 2008-09-18
- angle:
- literacy
- france:
- alphabétisme
- germane:
- Lesefähigkeit
- hispane:
- alfabetizado
- indonezie:
- literasi
- itale:
- saper leggere e scrivere, essere alfabetizzato
- pole:
- alfabetyzm
- rumane:
- alfabetizare
legopovigo
- (malofte) Ago instrui al iu legi (kaj, kutime, ankaŭ skribi): [...] postulis ke oni mobilizu por legopovigo [...] [47].
47.
M. Smith, trad. R. Dumain:
Sociaj Aspektoj de la Esperanto-movado..., 2003
- angle:
- teaching of literacy
- france:
- alphabétisation
- hispane:
- alfabetización
- itale:
- alfabetizzazione
- pole:
- alfabetyzacja
- portugale:
- alfabetização (de alguém)
- rumane:
- alfabetizare
nelegopova, nelegipova ↝
Kiu ne povas legi, ne konas literojn; analfabeta: la nelegopova popolo […] blinde obeis al lokaj oficistoj kaj bienposedantoj [48]; bezonas ili ne komfortigan brakon, sed platon da manĝaĵo kaj akvimunajn ŝuojn tiel ke ili povas frekventi lernejon; multaj estas nelegipovaj kaj ankaŭ siajn infanojn ne povos sendi al lernejo [49].
48.
L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo
kaj Patriotismo, 1931
49. E. de Groen: Kiel kaŝi la fraŭdon?, Balkana Verda Stelo, 2017-03-01
49. E. de Groen: Kiel kaŝi la fraŭdon?, Balkana Verda Stelo, 2017-03-01
- angle:
- illiterate, analphabet
- france:
- analphabète, illettré
- hispane:
- analfabeto, iletrado
- indonezie:
- buta huruf, tunaaksara
- pole:
- niepiśmienny
- rumane:
- analfabet
administraj notoj
tut~i:
Mankas verkindiko en fonto.