*voĉ/o
*voĉo
- 1. ↝
- Sono de parolo, kanto, krio, farata de aero elblovita el la pulmoj kaj vibrigita de la laringo: paroli per malforta, sonora, raŭka, dolĉa, mallaŭta, trema voĉo; aŭdigi sian voĉon [1] [2] [3] [4]; voku per plena voĉo [5]; elokventa voĉo; mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj [6]; obei ies voĉon [7] [8] [9]; laŭtigi sian voĉon favore al iu; se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo [10]; kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li [11]; (figure) la voĉo de la prudento, konscienco; (figure) la voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero [12]; (figure) obeante la voĉon de indiferenta egoismo EE ; harmonia, basa voĉo; (figure) per la malakra voĉo de l' violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj.
- 2. ↝
-
Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto:
mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere pripensi sian
voĉon
[13];
la homoj diskutis al kiu politika forto ili donu sian voĉon
[14];
esti elektita per 90 voĉoj kontraŭ 10;
via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj
[15];
havi la ĉefan voĉon
(tono)
PrV
;
en okazo de nombroegaleco de la voĉoj la
Prezidanto havas decidan voĉon
[16];
(figure)
infano kaj fiŝoj voĉon ne havas
Prv
(pri iu, kiu ne rajtas diskuti).
unuvoĉa
- 3. ↝
Konjugacia formo montranta, ĉu la ago esprimata de la verbo estas farata aŭ ricevata de la subjekto: aktiva, pasiva voĉo.
- 4. ↝
Registro2, parto propra al instrumento aŭ voĉregistro en komponaĵo: en murmuro monotona de la voĉo saksofona [17]; kvarvoĉa kanto; la soprana voĉo estas tipe uzata por la ina protagonisto de la opero, ekde la lasta duono de la 18-a jarcento [18].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 3:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:2
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:1
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 8:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:13
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:25
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:10
13. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, en la Nurnberga gazeto „Esperantisto“ dum la unua duonjaro de 1894
14. Monato, KOSOVO: Vojaĝimpresoj, somero 2000
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
16. -: Statuto de la Akademio de Esperanto, Art. 12
17. N. Kurzens: Mi rapidas tra la vivo
18. Vikipedio, Opero
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:2
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:1
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:13
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 8:19
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:13
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 5:2
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:25
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:10
13. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, en la Nurnberga gazeto „Esperantisto“ dum la unua duonjaro de 1894
14. Monato, KOSOVO: Vojaĝimpresoj, somero 2000
15. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
16. -: Statuto de la Akademio de Esperanto, Art. 12
17. N. Kurzens: Mi rapidas tra la vivo
18. Vikipedio, Opero
- angle:
- voice 2. vote
- beloruse:
- 1. голас 2. голас 3. стан (лінгв.)
- ĉeĥe:
- hlas
- france:
- voix
- germane:
- 1. Rede, Stimme 2. Stimme 3. Zustandsform, Genus verbi 4. Stimmlage
- hebree:
- קול
- hispane:
- voz
- hungare:
- 1. hang 2. szavazat 3. igenem
- indonezie:
- 1. suara 2. suara 3. ragam (gramatikal)
- itale:
- 1. voce 2. voto 3. voce
- katalune:
- veu
- latinece:
- 3. Genus verbi
- nederlande:
- 1. stem 2. stem 3. vorm (gramm.)
- pole:
- 1. głos 2. głos 3. strona (czasownika)
- portugale:
- 1. voz 2. voto 3. voz
- ruse:
- 1. голос 2. голос 3. залог (грам.)
- tokipone:
- kalama
voĉa ↝
- 1.
- Rilata al voĉo: voĉa legado; voĉa promeso; tondravoĉa FK ; voĉa komunikado [19]; iliaj voĉaj organoj tute ne montris ian grandan antaŭkapablon por la kantarto [20].
- 2. ↝
(Pri parolsono) Rilata al konsonantojn, kies prononcon akompanas vibrado de la voĉkordoj (en Esperanto: b g d v z ĝ ĵ m n l r), kontraste al la senvoĉaj: [ili] tute ne kapablas distingi voĉan „r“ disde senvoĉa „ĥ“ [21].

19.
Monato, Garbhan Macaoidh: Flugilhavaj vortoj
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
21. Monato, Fantaziaj prononcindikoj (1)
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
21. Monato, Fantaziaj prononcindikoj (1)
- angle:
- 1. vocal 2. voiced
- beloruse:
- 1. галасавы 2. звонкі (гук)
- france:
- 1. vocal 2. voisé
- germane:
- 1. laut 2. stimmhaft
- hebree:
- קולי
- hispane:
- 1. vocal, oral, de palabra 2. sonoro
- hungare:
- 1. hangos, szóbeli 2. zöngés
- indonezie:
- 1. lisan, vokal 2. bersuara (fonem)
- itale:
- 1. orale, vocale 2. sonoro (fon.)
- katalune:
- 1. vocal, de veu 2. sonor (fonol.)
- nederlande:
- 1. mondeling 2. stemhebbend
- pole:
- 1. głosowy 2. dźwięczna
- portugale:
- 1. oral 2. sonora
- ruse:
- 1. голосовой 2. звонкий (фон., о звуке)
voĉe ↝
-
Uzante sian voĉon:
Ciro, reĝo de Persujo […] ordonis proklami en sia
tuta regno voĉe
kaj skribe jenon: […]
[22];
ripetante la preĝojn, kiujn voĉe diris la sankta
Sem
[23];
[ŝi] voĉe legis
(kun laŭta elparolo, ne silente),
kiam la laboro estis finita
[24];
laŭtvoĉe
[25].
buŝe, laŭte
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 36:22
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
25. La Nova Testamento, Luko 8:28
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
25. La Nova Testamento, Luko 8:28
- angle:
- out loud, vocally
- beloruse:
- уголас, голасна, услых
- france:
- à voix haute
- germane:
- mündlich, laut
- hispane:
- oralmente, de viva voz
- hungare:
- szóban, fennhangon
- itale:
- oralmente, a voce
- katalune:
- a viva veu, amb veu alta
- nederlande:
- mondeling, hardop
- pole:
- głosem
- portugale:
- em voz alta
- ruse:
- вслух, голосом
voĉi
- 1.
- Diri per voĉo: „Kvankam kalva krest' vin kronas,“ voĉis mi, „vi ne poltronas“ [26]; „Mi nun memoras“, ŝi bonhumore voĉis. „Mi ĝin vidis el la kartoj.“ [27]; li ŝatis […] nur elvoĉi la internan penson de ĉiuj VivZam ; imagaj, tute ne voĉigitaj, demandoj [28].
- 2. ↝
-
(ntr)
Voĉdoni: voĉi tiel, kiel oni trovas la plej utile por nia afero [29]; ĉu ni voĉu sekrete aŭ publike?
26.
E.A. Poe, tr. Leopoldo H. Knoedt: La korvo
27. Claude Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, ĉap.19ª
28. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, 2011
29. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, en la Nurnberga gazeto „Esperantisto“ dum la unua duonjaro de 1894
27. Claude Piron: Ĉu vi kuiras ĉine?, ĉap.19ª
28. Monato, Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, 2011
29. Zamenhof: Pri Reformoj en Esperanto, en la Nurnberga gazeto „Esperantisto“ dum la unua duonjaro de 1894
- angle:
- vote
- beloruse:
- галасаваць
- france:
- 2. voter
- germane:
- abstimmen 1. aussprechen
- hispane:
- votar
- hungare:
- szavaz
- indonezie:
- pilihmemilih (dalam pemilu)
- itale:
- votare
- nederlande:
- stemmen
- pole:
- 2. głosować
- ruse:
- 1. сказать, возгласить 2. голосовать
brustvoĉo
MuzTerm
Malpli alta parto de voĉa sonamplekso, kies vibrado sentiĝas precipe en la brusto: en normala brustvoĉo, la gloto plene fermiĝas dum fazo de la vibra ciklo [30].
- france:
- voix de poitrine
- hungare:
- mellhang
- indonezie:
- suara dada
- itale:
- voce di petto
- katalune:
- veu de pit
- ruse:
- грудной голос, грудной регистр (голоса)
duonvoĉe
- Per malforta voĉo, por si mem aŭ por proksima aŭskultanto: ĉio estas mensogo! interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj [31]; Klaro […] levis la kapon kaj duonvoĉe interrompis la patron IK ; diino! ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon Marta .
31.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
- beloruse:
- напаўголасу
- france:
- à mi-voix
- hispane:
- a media voz
- indonezie:
- diam-diam (suara)
- itale:
- sottovoce
- katalune:
- a mitja veu, a sota veu
- pole:
- półgłosem
- ruse:
- вполголоса
kapvoĉo ↝
- france:
- voix de tête
- hungare:
- fejhang
- indonezie:
- suara kepala
- itale:
- voce di testa
- katalune:
- veu de cap
- ruse:
- головной голос, головной регистр (голоса)
mezvoĉo
plenvoĉe ↝
- Per la tuta forto de sia voĉo: eĉ viaj fratoj […] krias post vi plenvoĉe [34]; li […] komencas salti kaj danci en la sunmakulo sur la verda tapiŝo kriante plenvoĉe [35].
34.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:6
35. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
35. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
- beloruse:
- голасна, гучна
- france:
- à pleine voix
- itale:
- a piena voce, a squarciagola
- katalune:
- a plena veu
- pole:
- pełnym głosem
- ruse:
- в полный голос, во весь голос
plurvoĉe ↝
Tiel, ke malsamajn tonojn sonigas samtempe pluraj voĉoj: la kantojn Kaj Tiel Plu prezentas ĥore (jen unisone, jen plurvoĉe) [36]; ekzistas en ĝi plurvoĉeco per samtempa kantado en trita distanco [37].
polifonio, kontrapunkto
36.
Monato, Anna kaj Mati Pentus: Katalunio, Okcitanio Kaj Tiel Plu, 2005
37. Vikipedio, Nigrula preĝokanto, 2013-04-04
37. Vikipedio, Nigrula preĝokanto, 2013-04-04
- germane:
- polyphon
unuvoĉa, ĉiesvoĉa, ĉiuvoĉa ↝
-
Akorde eldirita aŭ konsentita de ĉiuj:
ĉiuj unuvoĉe en la daŭro de ĉirkaŭ du horoj kriadis
[38];
unuvoĉe oni decidis postuli […] kiel eble plej
grandan tributon
[39];
la Bulonja Deklaracio […] unuvoĉe akceptita de la
Unua Kongreso
[40];
la kasista raporto estis ĉiesvoĉe aprobita
[41];
per ĉiuvoĉa akcepto de konvena rezolucio fare de la Pola
Parlamento
[42].
ĉiukonsenta, unuanima
38.
La Nova Testamento, La agoj 19:34
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
40. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
41. Enskribo pri la komitata kunveno
42. Malfacila Vojo De Epokfara Sukceso
39. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
40. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
41. Enskribo pri la komitata kunveno
42. Malfacila Vojo De Epokfara Sukceso
- angle:
- unanimous
- beloruse:
- адзінагалосна
- france:
- unanime
- germane:
- einstimmig
- hungare:
- egyhangú
- indonezie:
- mufakat, sepakat
- itale:
- all'unanimità
- katalune:
- unànime
- pole:
- jednogłośny
- portugale:
- unânime
- ruse:
- единогласный
- svede:
- enstämmigt
voĉdoni ↝
(ntr)
Esprimi sian opinion ĉe decido aŭ elekto: tutmonda voĉdono DL ; mi ilin per voĉdono kondamnis [43]; mi voĉdonas por prezenti plendon […] al la plej alta kolegio [44]; oficiala pervoĉdona decido [45]; laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato [46].
voĉi
baloti, elekti2.
43.
La Nova Testamento, La agoj 26:10
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
45. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
46. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
44. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
45. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
46. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
- angle:
- vote
- beloruse:
- галасаваць
- france:
- voter
- germane:
- abstimmen
- hebree:
- להצביע
- hispane:
- votar
- hungare:
- szavaz
- indonezie:
- pilihmemilih (dalam pemilu)
- itale:
- votare
- katalune:
- votar
- nederlande:
- stemmen
- pole:
- głosować
- portugale:
- votar
- ruse:
- голосовать
klarigi la voĉon ↝
voĉkordo ↝
Ĉiu el ambaŭ membranaj tendenoj de gloto, per kies vibrado kaj streĉado produktiĝas la voĉo: elefantoj disponas pri tia kaŝa lingvo [per] basaj sonoj [estigataj] samkiel ĉe homoj per vibrado de voĉkordoj [48].
48.
Monato, Evgeni Georgiev: Elefanta komunikado malkodita, 2013
- angle:
- vocal cord
- france:
- corde vocale
- germane:
- Stimmband
- hebree:
- מיתר קול
- hungare:
- hangszalag
- indonezie:
- pita suara
- itale:
- corda vocale
- katalune:
- corda vocal
- nederlande:
- stemband
- pole:
- struna głosowa
- portugale:
- pregas vocais, cordas vocais
- ruse:
- голосовая связка
senvoĉa ↝
- 1.
- Ne havanta voĉon: Mi aŭdis la harmonikon ― stridis Petters kun sia senvoĉa parolo [49]; senvoĉa kato, birdo; la vortoj de la diino mirakle formiĝis en lia interno kaj la senvoĉan parolon li aŭdis ie interne kaj ne tra la aero [50].
- 2. ↝
(Pri parolsono) Rilata al konsonantoj, kies prononcon ne akompanas vibrado de la voĉkordoj (en Esperanto: p k t f s ŝ ĉ c ĥ h), kontraste al la voĉaj: la klasika [t] estas senvoĉa, alveola, eksploda sono [51].
49.
Rejtő Jenő, tr. László BALÁZS: Fred la malpura intervenas
50. Palma GRAND: Morto de superstiĉo, Norda Prismo, 57:3.
51. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
50. Palma GRAND: Morto de superstiĉo, Norda Prismo, 57:3.
51. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
- angle:
- 2. unvoiced
- france:
- 2. sourd, invoisé
- germane:
- 2. stimmlos
- ruse:
- 1. безголосый, безгласный 2. глухой (фон., о звуке)