4lob/o PVEF
lobo
Rondforma elstara parto de iu organo:
ŝiaj oreloj ne estis de la sama grandeco: unu estis granda, kun
longega lobo, kaj la alia estis eta, kaj preskaŭ sen lobo
[1];
ambaŭ loboj de nazo
(alo);
la lobo de hepato.
1.
D. K. Jordan: La Reĝidino Mal, La
Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006-05-24]
- angle:
- lobe
- beloruse:
- доля (воргана)
- ĉeĥe:
- lalok
- ĉine:
- 耳垂 [ěrchuí], 脑叶 [nǎoyè], 腦葉 [nǎoyè]
- france:
- lobe
- germane:
- Lappen, Flügel, Lobus
- greke:
- λοβός
- hispane:
- lóbulo
- hungare:
- lebeny, cimpa
- japane:
- 葉 [よう], 裂片 [れっぺん]
- katalune:
- lòbul (anatomia)
- nederlande:
- lob, lel
- pole:
- płat
- portugale:
- lobo (ó)
- rumane:
- bucată
- ruse:
- доля (органа)
- slovake:
- lalok
- ukraine:
- частка (якого-н. органу)
frunta lobo
Iu el du najbaraj antaŭaj loboj de la cerbo
kun rolo en decido, rezono, movado de la korpo:
sur la kranioj de la java homo estas rimarkeblaj komencaj strukturoj de la
tempiaj kaj fruntaj loboj, kiuj respondas al la cerbaj partoj de la parolo
[2].
2.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- france:
- lobe frontal
orellobo
Lobo, kiu konsistigas la malsupran
parton de ekstera homa
orelo:
li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo
[3];
[li] ektiris la orellobon de iu infano
[4];
li sentis, ke ŝia mano transpasis al lia orelo kaj du
fingroj karesis lian belan orellobon
[5].
3.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Mo Yan, trad. Vejdo: Travidebla Ruĝa Rafano, 2012
- beloruse:
- мочка (анат.), блінок (анат.)
- ĉine:
- 耳垂 [ěrchuí]
- france:
- lobe de l'oreille
- germane:
- Ohrläppchen
- japane:
- 耳たぶ [みみたぶ]
- katalune:
- lòbul de l'orella
- pole:
- płatek uszny
tempia lobo
Iu el du flankaj malantaŭaj loboj de la cerbo
kun rolo en aŭdo, vido, memoro:
la esplorkolektivo trovis pruvojn pri altigita konektebleco en la maldekstra tempia lobo
[6].
6.
K. Grochocka:
La influo de legado je la homa cerbo, Pola Retradio, 2021-01-12
- france:
- lobe temporal
trilobulo
Antikva besto kun tri laŭlongaj lobaj partoj kaj
multaj transversaj segmentoj, abunde trovebla inter
paleozoikaj fosilioj;
el multaspecia klaso de
artikuloj
(Trilobita):
mi ne povas dubi ke ĉiuj Siluriaj trilobuloj
devenis de unu krustulo, kiu certe vivis longe
antaŭ Silurio
[7].
7.
Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 10a
- beloruse:
- трылябіт, трохлобнік
- ĉeĥe:
- trilobit
- ĉine:
- 三叶虫 [sānyèchóng], 三葉蟲 [sānyèchóng]
- france:
- trilobite
- germane:
- Trilobit
- japane:
- 三葉虫 [さんようちゅう]
- katalune:
- trilobit
- latinece:
- Trilobita
- pole:
- trylobit
- rumane:
- trilobita
- slovake:
- trilobit