*maŝ/o

*maŝo

1.
TEKS Bukleto formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: faru maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo [1]; metu la hoketojn en la maŝojn, por ke vi kunigu la tendon [2]; reto, kies maŝoj estis oraj, neegalaj kaj moviĝemaj IK ; vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn [3]; TRA haltejo […] kun turna maŝo de tramo [4]. VD:nodo
2.
Malplena spaceto inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto.
3.
Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlevi, premsufoki kaj ceteraj: la maŝo enkroĉigos lian kalkanon kaj pereo lin atakos [5]; mi leviĝus tuj kaj ekirus... en subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min Metrop . VD:banto
angle:
1. loop, link 2. mesh, interstice 3. loop, knot
beloruse:
пятля
bretone:
mailh (neud)
ĉine:
網眼 [wǎngyǎn], 网眼 [wǎngyǎn]
france:
maille
germane:
1. Masche 3. Schlinge
hispane:
nodo 1. lazo, laza, lazada (de tejido) 3. asa, nudo
hungare:
hurok 1. szem (hurok)
japane:
編み目 [あみめ], 目 [もく], 腹 [はら]
nederlande:
steek (v.weefsel)
pole:
oczko (w siatce), pętla
portugale:
malha (de tecido), nó corrediço, laçada, laço
rumane:
ochi, laț
ruse:
петля
ukraine:
петля, клітинка (мережива, сітки), кільце, колечко (кольчуги), ланка (ланцюга), ласо, аркан

maŝaro

Reto: kuniklojn […] oni kaptas per maŝaro antaŭ la eliro [6]; (figure) la maŝaro de tiu organizo implikas la tutan mondon.
angle:
mesh, net
beloruse:
сетка
bretone:
rouedad
ĉine:
罗网 [luówǎng], 羅網 [luówǎng], 網眼 [wǎngyǎn], 网眼 [wǎngyǎn], 互联网络 [hùliánwǎngluò], 互聯網絡 [hùliánwǎngluò], 广播网 [guǎngbōwǎng], 廣播網 [guǎngbōwǎng]
france:
maillage
germane:
Netz, Gewebe
hispane:
red
hungare:
háló
japane:
[もう], ネットワーク [ねっとわーく]
nederlande:
net
pole:
siatka (z oczek)
rumane:
plasă
ruse:
сеть
ukraine:
мережа

dismaŝigi

Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi ŝtrumpojn.
beloruse:
распускаць петлі
france:
démailler, détricoter
germane:
auftröseln
hispane:
desatar, descoser, deshilar, desanudar
hungare:
felfejt (szövetet), felbont (kötést), szétbont (hurkot)
japane:
編み目をほどく [あみめをほどく]
pole:
oczka likwidować
rumane:
îndepărtați ochiurile
ruse:
распустить (петли чего-л.)
ukraine:
роздерти, розпороти, розірвати петлю (на панчосі і т.п.)

administraj notoj

~aro: Mankas dua fontindiko.
dis~igi: Mankas fontindiko.
dis~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.