monad/o PV

monado

FIL En la metafiziko, unuo samtempe fizika kaj psika, eliro de aktiveco ne determinita de naturaj fortoj, ekz. laŭ sistemo de Leibniz, iu el la apartaj simplaj nedivideblaj aktivaj substancoj kiuj, konsistigas elementojn de ĉio en universo: la vorto monado devenas el la antikva greka μονάς (siavice devenanta el μόνος kiu signifas „unuo“, „unuopulo“, „unikulo“) kaj ricevis diversajn signifojn depende de la kuntekstoj en kiuj ĝi estis uzita [1]; la eonoj, en multaj gnostikaj sistemoj, reprezentas la diversajn emanaĵojn de la unua Dio, konata ankaŭ kiel Unuo, la Monado, […] [2]. VD:unuo, elemento1.a, atomo2, animo1
Rim.: En la matematiko monado nomas ankaŭ strukturon en la kategori-teorio kaj en funkciaj programlingvoj abstraktan datumtipon uzatan por komponado de funkcioj.
angle:
monad
beloruse:
манада
ĉeĥe:
monáda
france:
monade
germane:
Monade
hungare:
monád
japane:
モナド, 単子 [たんし]
nederlande:
monade
pole:
monada (filozofia)
portugale:
mônada, mônade
rumane:
monadă
ruse:
монада
slovake:
monáda
ukraine:
монада

administraj notoj