noval/o SPV

novalo

AGR Kampo lasata en ripozo, sen kultivo, sed eventuale plugata por faciligi malkomponiĝon de vegetaĵoj kaj regrasiĝo: paŝtistoj sur novaloj kun mirego rigardis la sovaĝajn rajdantojn [1]; ili ekstermas arbarojn, faras agrojn el herbejoj aŭ novaloj, por havi sufiĉe da terenoj por produktado de etanolo [2]. SIN:nekultivejo, senkultivejo
1. A. Jirásek, trad. J. Vondroušek: Malnovaj mitoj ĉeĥaj, 1984
2. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
angle:
fallow, fallow land
beloruse:
папар, папарніца
ĉeĥe:
lada, lado, úhor
france:
jachère
germane:
Brache, Regenerationsfläche
perse:
آیش
pole:
odłóg, ugór
slovake:
celina, panenská pôda, úhor
ukraine:
пар, поле під паром, переліг, обліг, цілина

novaligi

(tr)
AGR Lasi iam kultivitan terpecon ripozi, sen ekspluato: avantaĝo de la novaligo estas, ke novaligita kampo konservas pli da akvo en sia grundo ol surkreskita kampo [3].
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
angle:
to fallow
beloruse:
пакідаць пад папар
france:
laisser en jachère, mettre en jachère
germane:
brachliegen lassen
perse:
آیش دادن، آیش‌بندی کردن
pole:
pozostawiać odłogiem

administraj notoj