4panel/o Z PV

panelo

1.
ARKI Modlure enkadrigita parto de vando, meblo kaj similaj: longaj vicoj da paneloj [1].
2.
Grupo de spertuloj diskutantaj pri specifa temo: la iama usona prezidanto-kandidato Al Gore kaj la Interregistara Panelo pri Klimataj Ŝanĝiĝoj (IPCC) ricevis la pacpremion por la jaro 2007 [2].
3.
Paneldiskuto: dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio [3]; Asocio Esperantista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis Esperanton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj kaj televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj kaj 1 ekspozicio [4].
1. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
2. Claude Rouget: Ĉu Al Gore meritas pacpremion?, Monato, jaro 2008a, numero 1a, p. 8a
3. UEA: Panelo KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj, la 13-an de marto, 15h00 UTC, Gazetaraj Komuniko, 2021-03-06 (934)
4. Kurte, La Ondo de Esperanto, jaro 1999a, numero 6a
angle:
 panel
beloruse:
 панэль, пано
bulgare:
 панел
ĉeĥe:
 palubní deska, přístrojová deska
france:
 panneau (ameublement)
germane:
 Paneel, Täfelung
hispane:
 panel
hungare:
 tábla, keretes falmező
katalune:
 panell, plafó
nederlande:
 paneel
pole:
 panel
portugale:
 almofada (de portas, janelas etc.)
rumane:
 panou
ruse:
 панель, панно
slovake:
 palubná doska, prístrojová doska
ukraine:
 панно, панель, обшивка стіни, рекламний щит, щит керування, панель, розподільна дошка

kontrolpanelo

KOMPTEK Panelo, en kiu kunestas indikiloj, mezuriloj, alarmiloj pri funkciado de io: de mia loko estis videbla kontrolpanelo antaŭ la analizisto [5]. VD:regpanelo
5. G. Altov, trad. J. Finkel: La tria jarmilo, [vidita en 2012]
angle:
 dashboard
beloruse:
 панэль кіраваньня
bulgare:
 панел за проверка на състоянието
france:
 tableau de bord
hispane:
 panel de control
pole:
 panel kontrolny
rumane:
 panou de control

regpanelo, stirpanelo

KOMPTEK Panelo, en kiu kunestas la regiloj, stiriloj, butonoj de maŝino aŭ maŝinaro: startigu la Vindozan regpanelon kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn [6]; vi bezonos tiun pasvorton post la instalado por ensaluti en la administra stirpanelo [7]. VD:kontrolpanelo
6. -: Supersigne, 2008
7. -: Joomla, 2010
angle:
 dashboard
beloruse:
 панэль кіраваньня, пульт кіраваньня
bulgare:
 панел за управление, контролен панел, пулт
france:
 pupitre de commande, tableau de bord
hispane:
 panel de control, salpicadero
pole:
 panel sterowniczy
rumane:
 consola de comandă
ukraine:
 панель управління

sunpanelo

TEK Plato ekipita per sunĉeloj kaj provizanta energion: mediprotekta grupo komencis ... kampajnon por provizi la vilaĝanojn per sunpaneloj [8].
8. Lee Yoo Eun, trad. Adamo: Suda Koreio: Retuzantoj donacas..., GlobalVoices, 2013-11-05
bulgare:
 слънчев панел, слънчева батерия
france:
 panneau solaire
hispane:
 panel solar
pole:
 ogniwo słoneczne
rumane:
 celulă solară

paneldiskuto

Diskuto de panelo2: dum la virtuala konferenco vin atendos [...] paneldiskutoj de fakuloj [9]; laŭ invito de la organizantoj, Anna Bartek, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor kaj Ilona Koutny partoprenis en paneldiskuto pri seksismo en Esperantio [10].
angle:
 panel discussion
pole:
 dyskusja panelowa
rumane:
 discuţiilor panel

administraj notoj