*pin/o

*pino

BOT Ĉiamverda arbo, konifero kun longaj pingloformaj folioj de du specoj: unuj sidantaj spirale rekte ĉe la branĉoj, aliaj en faskoj duope ĝis kvinope, malofte sesope; genro el familio pinacoj (Pinus): pino en solo dormetas sur nuda altaĵo, glacia kaj neĝa tavolo ĝin kovras per tomba tolaĵo [1]; tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l' Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l' Nordo [2]. SUB:pinio, cembro
1. L. L. Zamenhof: En nord' unu pino en solo..., el Heine
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
angle:
pine
beloruse:
хвоя
bulgare:
бор
ĉeĥe:
borovice, borovice sosna
ĉine:
松树 [sōngshù], 松樹 [sōngshù], 青松 [qīngsōng], 松 [sōng]
dane:
fyr
france:
pin
germane:
Kiefer
hispane:
pino
hungare:
fenyő
indonezie:
pinus
japane:
マツ
katalune:
pi
latinece:
Pinus
makedone:
бор
nederlande:
pijnboom, den
perse:
کاج
pole:
sosna
ruse:
сосна
serbe:
бор
slovake:
borovica
turke:
çam
ukraine:
сосна

ruĝa pino

1.
BOT Specio de pino el Orienta Azio, kun griz-ruĝa ŝelo prezentanta grandajn skvamojn, kun ofte larĝa branĉaro (Pinus densiflora): plialtiĝo de la kreskado de ruĝa pino (Pinus densiflora) estas rimarkinda, kaj tio signifas ankaŭ plivarmiĝon de la klimato [3].
2.
BOT Specio de pino el norda Ameriko, kun duopaj pingloj kaj helruĝa ŝelo (Pinus resinosa): la arbaroj de tiu ekoregiono ĉefe konsistas el ruĝa acero, ruĝa kverko, grandfolia fago, alegana betulo, ruĝa pino (Pinus resinosa)... [4].
3.
BOT Specio de pino trovebla de okcidenta Eŭropo ĝis Siberio sub diversaj lokaj variaĵoj, kun duopaj pingloj kaj okre ruĝa ŝelo (Pinus sylvestris): ruĝa pino [5].
Rim.: La nomo ruĝa pino estas en pluraj lingvoj konkurence uzata por la amerika Pinus resinosa, por la orientazia Pinus densiflora, por la eŭropa Pinus sylvestris. Eventuale oni precizigu per geografia indiko aŭ oni elektu nomojn paŭsajn de la sciencaj: rezinoza, densflora, arbara.
france:
1. pin rouge japonais 2. pin rouge 3. pin sylvestre
latinece:
1. Pinus densiflora 2. Pinus resinosa 3. Pinus sylvestris

administraj notoj