*plac/o

*placo

1.
ARKI Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo: oni starigos statuon sur tiu placo.
2.
Libera loko ebena destinita aŭ taŭga por iu celo: devas esti kvindek ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo (= spaco) por ĝi (la sanktejo) [1]; granda placo en arbaroZ .
angle:
1. (town, village) square
beloruse:
1. плошча, пляц 2. паляна, пустка, пустэча
ĉeĥe:
náměstí, náměstí, náves, prostranství, rynek, rynk
ĉine:
广场 [guǎngchǎng], 廣場 [guǎngchǎng], 场地 [chǎngdì], 場地 [chǎngdì], 场所 [chǎngsuǒ], 場所 [chǎngsuǒ]
france:
place (publique)
germane:
öffentlicher Platz
hispane:
plaza
hungare:
1. tér 2. üres tér, terület
japane:
広場 [ひろば], 空き地 [あきち]
nederlande:
1. plein 2. plaats
pole:
1. plac
portugale:
praça
rumane:
1. piață
ruse:
1. площадь 2. площадка, поляна, пустырь
slovake:
námestie; priestranstvo
ukraine:
площа, майдан, плац

placeto

1.
ARKI Malgranda placo1: Baduroc ... havas la aspekton kaj la amplekson de urbeto, kun longa ĉefstrato, kun pluraj, eĉ kruciĝantaj vojoj kaj pitoreska placeto ĉirkaŭ fontanmonumento [2]
2.
Negranda libera loko ebena destinita aŭ taŭga por iu celo: ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno Metrop ; mi renkontadis ŝin sur la placeto de nia ŝtuparoPIV2 ; la venantaj per la ĉefa ŝtuparo dume jam atingis la placeton de la tria etaĝo Metrop ; la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj [3].
2. Raymond SCHWARTZ: Kankro-rulaĵoj, La nica literatura revuo, 4:6
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
angle:
patch (small square, public place)
beloruse:
1. невялікая плошча 2. пляцоўка
ĉeĥe:
odpočívadlo, plošinka, podesta
france:
placette, petite place
japane:
小さな空き地 [ちいさなあきち], 踊り場 [おどりば]
nederlande:
1. pleintje 2. plaatsje
pole:
placyk
rumane:
piețe
ruse:
2. площадка
slovake:
odpočívadlo, plošinka
ukraine:
площадка, майданчик

placego

ARKI Granda placo, ofte en urbo antaŭ monumentoj: Tikal, troviĝante inter la malaltejoj de Gvatemalo, enhavis tipan placegon, ĉirkaŭatan ... de temploj [4]
4. D. Thornell: Du triboj: ĉeroka kaj majaa, Brita Esperantisto, 2002, numero 953a
angle:
esplanade
beloruse:
вялікая плошча, эсплянада
france:
esplanade, parvis
nederlande:
voorplein
pole:
esplanada
rumane:
esplanadă

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eto: Mankas verkindiko en fonto.
~ego: Mankas dua fontindiko.