platform/o PIV1

platformo

1.
FER Plata starejo fine de vagono, buso aŭ alia komuna veturilo: mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj Metrop .
2.
KON Granda ebena surfaco subtenata de amasigita tero, roko aŭ de trabaro, taŭga por surmeto de pezaj aĵoj: citadeloj sur altaj platformoj [1]. VD:teraso
3.
MAR Mara platformo; vasta artefarita plato palafite staranta en maro: la esperantlingva mara platformo ‚Insulo de la Rozoj‘, [estis] malkonstruita en 1968 de la italaj instancoj post mallonga sed gloreta vivo kiel sendependa ŝtato [2].
4.
(figure) Malfermita okazaĵo, renkontiĝejo, informejo por interŝanĝo de ideoj kaj planado de komunaj iniciatoj: la festivalo Afropixel […] gajnas rekonon kiel platformo por projektoj, eventoj, debatoj, diskutoj, kaj arta kaj socia eksperimentado [3]; sociaj komunikiloj kaj platformoj kiel Guglo kaj Fejsbuko donas la eblon ke falsaj novaĵoj disvastiĝis pli larĝskale kaj pli rapide ol iam antaŭe [4].
1. V. I. Ionesov: La formado de frupolitikaj rilatoj en la proto-baktria civilizacio de la bronza epoko, Scienca Revuo, 1994:2 (45), p. 9a-25a
2. H. Tonkin: Mikspoto de diversaj temoj, Esperanto, 2012-07 ĝis 08
3. A. Mensah, trad. P. León kaj I. Schroder: Generacio entreprenistoj, Unesko-kuriero, 2017-04 ĝis 06 (1)
4. V. Pillay, trad. S. Abbasi: Falsaj novaĵoj, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)
beloruse:
плятформа
ĉeĥe:
1. báze, platforma, soubor zásad, východisko, základna
ĉine:
平台 [píngtái], 平臺 [píngtái], 台子 [táizi], 臺子 [táizi]
france:
plateforme
hispane:
1. plataforma (de un vehículo)
hungare:
1. peron (járművön)
katalune:
1. plataforma
nederlande:
1. platform (v.voertuig)
pole:
platforma
portugale:
1. plataforma
rumane:
platformă
slovake:
1. platforma, východisko, základňa
ukraine:
платформа, поміст, платформа, позиція

gasplatformo

Mara platformo3 uzata por mini submaran tergason: en la foro videblas du surmaraj gasplatformoj [5].
5. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
газаздабыўчая плятформа
france:
plateforme gazière
pole:
platforma wydobywcza
rumane:
platforma minieră

naftoplatformo

Mara platformo3 uzata por mini submaran nafton: la titolo de la ĉapitro aludas al artefaritaj insuloj, alivorte maraj naftoplatformoj, pri kies konstruado li longe okupiĝis [6].
6. B. Pietrzak: Bonaŭgura koincido, Esperanto, 2002-04 (1146)
beloruse:
нафтаздабыўчая плятформа
france:
plateforme pétrolière
pole:
platforma wiertnicza
rumane:
platformă petrolieră marină

administraj notoj