2forum/o JED
forumo
- 1.
- (majuskle) Placo de antikva Romo, kie la popolo pritraktis la publikajn aferojn: la suno transiras al la templo de Jovo la Kapitola kaj komencas brili deflanke sur Forumon [1]; Klaŭdio la unuan fojon eniris la Forumon en siaj konsula robo kaj insignaro [2].
- 2.
-
Loko, organiza kadro,
en kiu oni diskutas pri publikaj aferoj:
la forumoj […] eksvarmis per homoj
[3];
multaj […] lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo
[4];
la oratoraj konkursoj estas taŭga forumo, en kiu gejunuloj de diversaj nacioj
[…] povas libere interŝanĝi ideojn kaj aŭdigi siajn voĉojn
[5];
la Kongresoj de TEJO nun alprenis la karakteron de forumo, en kiu la
partoprenantoj priparolas difinitan kongresan temon
[6];
okazis ses forumoj: pri membreco kaj kotizoj, buĝeto kaj financoj, konsciigo,
kapabligo, kunordigo kaj komunumaj aferoj
[7];
la Junulara Forumo de UNESKO
[8];
la Monda Ekonomia Forumo de Davos
[9].
konsilio,
panelo4,
platformo4 - 3.
[10]
Nefermita diskutgrupo en
malloka komputila
reto:
forumoj por diskuto / spertinterŝanĝo inter la lernantoj
[11];
forumo, simila al Reddid, en kiu vi povas enmeti kontribuaĵojn, kiel artikoloj,
bildoj aŭ filmoj
[12];
ni lanĉis ankaŭ kunlaboran forumon „Interredaktore“, enkadre de kiu ni
distribuadis per retpoŝto diversajn artikolojn al redakcioj de E-gazetoj
[13].
afiŝiRim.: Laŭ BL: (en retaj kuntekstoj) ankaŭ eblas diri diskutejo.
1.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
2. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Kvina
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXIX
4. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La kongresa movadumo dun la Universala Kongreso (Kirill Noviĉenko)
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, TEJO/UEA aktive reprezentita ĉe la Junulara Forumo de UNESKO
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
10. KompLeks
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo

- angle:
- 3. forum, newsgroup
- beloruse:
- форум
- ĉeĥe:
- fórum
- ĉine:
- 論壇 [lùntán], 討論會 [tǎolùnhuì]
- france:
- forum, groupe de discussion, lieu de débat, tribunal
- germane:
- Forum
- hispane:
- foro
- hungare:
- fórum, vitafórum
- japane:
- フォーラム [ふぉーらむ]
- nederlande:
- 1. forum romanum 2. forum 3. nieuwsgroep
- pole:
- forum 1. Forum Romanum 2. forum 3. grupa dyskusyjna
- portugale:
- 1. foro, fórum 2. foro, tribuna, fórum 3. fórum, newsgroup
- ruse:
- 1. форум 2. форум, торжище, вече 3. телеконференция, дискуссионная группа
- slovake:
- fórum
- ukraine:
- форум
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.