*plend/i UV

*plendi

(ntr)
1.
Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon: plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la piedoj [1]; grimace li plendas jam pri reŭmatismo [2]; suferi senĉese, sen ia plendo [3]; ŝi komencis plendi kaj lamenti [4]; ŝi ne plendis, sed estis plena de malĝojo [5]; ne rigardadu al mi tiel plende [6]. VD:ĝemi, lamenti, plori, sopiri, vekrii
2.
Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu: plendi pri la impostoj [7]; plendi ĉiam pri la tro karaj viandokostoj [8]; vi havas nenian kaŭzon plendi, ni vivas bone kune [9]; mi devas tuj iri plendi al la patro kaj al la patrino kaj fari ilin atestantoj de la ĉagrenoj kaj malhonoro, kiun ilia filino al mi kaŭzas [10]; homoj plendis, ke vi senĉese maltrankviligas ilin, ŝtelas retojn, provizojn [11]; maljunaj [virinoj] plendas pri la facilanimeco de la junularo kaj pri la malboniĝo de la tempoj [12]; kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas Marta ; mi ne plendas pri tiuj ĉi ŝuoj, sed mi bezonas aliajn por esti dece vestita [13]; la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj [14]; li atendas kaj plendas kaj denove atendas PrV . VD:protesti
3.
JUR Formale informi juĝan instancon pri maljustaĵo, mistrakto ktp por ricevi kompenson: plendi ĉe la tribunalo; plendu al la princo, ke via frato proprigis al si la bovinojn, postulu, ke li redonu ilin [15]; virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj [16]; mi iris plendi al la lernejestro, sed kiam li venis, […] ĉiuj knaboj kondutis dece [17]; plendito, kion vi povas diri por via pravigo [18]? li ne plendu kontraŭ vi al la Eternulo [19]; se neniu plendas, neniu defendas PrV . VD:akuzi, denunci
angle:
complain
beloruse:
скардзіцца, наракаць
bulgare:
оплаквам се, жалвам се
ĉeĥe:
naříkat, stěžovat si, žalovat
ĉine:
嗔怨 [chēnyuàn], 怨叹 [yuàntàn], 怨嘆 [yuàntàn], 叫苦 [jiàokǔ], 投訴 [tóusù], 投诉 [tóusù], 訴苦 [sùkǔ], 诉苦 [sùkǔ], 抱怨 [bàoyuàn], 埋怨 [mányuàn], 訴冤 [sùyuān], 诉冤 [sùyuān], 諑 [zhuó], 诼 [zhuó]
france:
se plaindre 3. déposer plainte, porter plainte
germane:
1. klagen 2. sich beschweren
hispane:
quejarse, lamentarse
hungare:
panaszkodik, panaszt tesz, bepanaszol
indonezie:
mengeluh, mengadu 3. mengadu (kpd hakim di pengadilan)
japane:
苦痛を訴える [くつうをうったえる], 不満を訴える [ふまんをうったえる], 文句を言う [もんくをいう], 苦情を申し立てる [くじょうをもうしたてる], 訴訟を起こす [そしょうをおこす]
katalune:
queixar-se
nederlande:
klagen
pole:
narzekać, skarżyć się, żalić się
portugale:
queixar-se, lamentar-se, lastimar-se, fazer queixa, reclamar
rumane:
plânge, să se plângă
ruse:
жаловаться
slovake:
božekať, sťažovať sa, žalovať sa
ukraine:
нарікати, скаржитися, ремствувати, виражати невдоволення, скаржити, подавати скаргу

plenda

Esprimanta plendon: plenda plorado [20]; plendaj paroloj [21]; plendaj petegoj [22]; plenda ĝemo, simila al hunda bleko [23]; kun plenda vizaĝo [24].
germane:
klagend

plendo

1.
Ago plendi pro doloro: la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo Marta ; aŭdiĝis virina voĉo, plena de dolora plendo kaj senlima sufero [25]; li ekkriis per plendo similanta la blekadon de sovaĝbesto vundita [26]; granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento [27]; de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro PrV .
2.
Ago plendi pro malkontento pri io: mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li Marta ; fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj [28]; senfara plendo ne estas defendo (oni ne nur plendu, sed ankaŭ helpi forigi la misaĵon) PrV .
3.
JUR Formala sciigo al juĝejo pri ricevita maljustaĵo: ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili [29]; [li] ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron [30].
angle:
complaint
beloruse:
скарга
bulgare:
оплакване, жалба
ĉeĥe:
nářek, stížnost, žaloba
ĉine:
投訴 [tóusù], 投诉 [tóusù], 怨言 [yuànyán], 耶利米哀歌 [yēlìmǐāigē], 申訴 [shēnsù], 申诉 [shēnsù], 意見 [yìjiàn], 意见 [yìjiàn]
france:
plainte
germane:
Klage, Beschwerde
hispane:
queja
hungare:
panasz
indonezie:
keluhan 3. aduan
japane:
苦痛の訴え [くつうのうったえ], 不平 [ふへい], 苦情 [くじょう], クレーム, 訴訟 [そしょう]
katalune:
queixa
nederlande:
klacht
pole:
skarga, zażalenie
rumane:
plângere, dereglare
ruse:
жалоба
slovake:
ponosa, sťažnosť, žaloba
ukraine:
нарікання, скарга

administraj notoj