*prudent/a UV
*prudenta
- 1.
- Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi BdV ; vi estas tre pripensema kaj prudenta homo [1]; li rigardis per prudentaj grizaj okuloj Marta ; (figure) prudenta opinio FK ; estu prudenta (t.e. obeema, cedu al la cirkonstancoj), aŭ mi vokos la gardistojn [2]! tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj (raciaj) por tio [3].
- 2.
-
Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj:
prudenta ŝparemeco
[4];
doni prudentan konsilon
[5];
la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente
[6];
ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
PrV
;
riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
PrV
.
antaŭzorgema,
malriskema,
singarda
Rim. 1:
En iuj etnolingvoj la vorto saĝa
estas uzata sinonime kun prudenta (kaj tiaj ilin prezentas
PV kaj PAG), dum en aliaj ili estas preskaŭ antonimoj;
prudento estas la plej banala, supraĵa formo de saĝo,
„la komuna saĝo“ ‐ dum „la vera
saĝo“
povas esti paradoksa kaj kontraŭa al la prudento:
kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj
kontraŭparoloj
estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel
plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj
de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda
nenian atenton
[7];
ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo,
aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia
laborado
pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin
teni flanke de ni, ĝis „la afero klariĝos“
[8].
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
Oni do rajtas postuli ke infano estu prudenta:
vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam,
kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!
[9];
sed „saĝa infano“ estus fenomeno malnormala
(kiel bebo Jesuo).
[Sergio Pokrovskij]
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam
ĝusta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
4. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19.
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
4. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19.
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
- angle:
- prudent, sensible
- beloruse:
- разважны, разважлівы, прадбачлівы, абачлівы
- ĉeĥe:
- prozíravý, rozumný, rozvážný, soudný
- ĉine:
- 不含糊 [bùhánhu], 在理 [zàilǐ], 廙 [yì], 愿 [yuàn], 慎重 [shènzhòng], 明智 [míngzhì], 明理 [mínglǐ], 明达事理 [míngdáshìlǐ], 明達事理 [míngdáshìlǐ], 正当 [zhèngdàng], 正當 [zhèngdàng], 翼翼 [yìyì], 謹慎 [jǐnshèn], 谨慎 [jǐnshèn], 审慎 [shěnshèn], 審慎 [shěnshèn], 持重 [chízhòng]
- france:
- 1. de bon sens 2. raisonnable
- germane:
- 1. vernünftig, klug, sinnvoll, verständig (vernünftig) 2. besonnen
- hungare:
- 1. megfontolt, előretekintő, bölcs 2. körültekintő, óvatos
- indonezie:
- 1. arif, bijaksana, bijak, hati-hati, berhati-hati, berakal sehat 2. logis, rasional, masuk akal, beralasan
- japane:
- 良識的な [りょうしきてきな], 賢明な [けんめいな], 分別のある [ぶんべつのある], 慎重な [しんちょうな], 用心深い [ようじんぶかい], 思慮深い [しりょぶかい]
- katalune:
- prudent
- nederlande:
- verstandig 2. voorzichtig
- pole:
- roztropny, dorzeczny, rozgarnięty
- portugale:
- prudente, sensato, judicioso, razoável, assisado
- ruse:
- благоразумный
- slovake:
- rozumný, rozvážny, rozšafný
- ukraine:
- розсудливий, розважливий, завбачливий, розумний, мудрий
prudento
- 1.
-
Kapablo trafe juĝi pri la aferoj de la praktika vivo:
Ofelio perdis la prudenton
Hamlet
;
la aĝo de prudento;
la sana
prudento;
senprudenta besto
[10]
[11];
de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento
PrV
.
intelekto,
komprenkapablo, komprenpovo,
racio,
saĝo - 2.
-
Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ
danĝerojn de la vivo:
konservu klarecon de la kapo kaj prudenton
[12];
li pagas nun pro sia senprudenteco;
venas prudento post la ĝusta momento
PrV
;
kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
PrV
.
singardo
10.
La Nova Testamento, Judas 1:10
11. La Nova Testamento, II. Petro 2:12
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:21
11. La Nova Testamento, II. Petro 2:12
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:21
- angle:
- prudence 1. common sense
- beloruse:
- разважнасьць, разважлівасьць, прадбачлівасьць, абачлівасьць, клёк
- ĉeĥe:
- rozum, rozvážnost, správné myšlení
- ĉine:
- 戒愼 [jièshèn], 戒慎 [jièshèn], 理性 [lǐxìng], 慎重 [shènzhòng], 情理 [qínglǐ]
- france:
- 1. bon sens 2. prévoyance
- germane:
- Vernunft, Klugheit, Verstand (Vernunft), Besonnenheit sen~eco: Unvernunft.
- hungare:
- 1. megfontoltság, bölcsesség, előretekintés 2. körültekintés, óvatosság
- indonezie:
- kearifan, kebijaksanaan, kehati-hatian, kemasukakalan
- japane:
- 良識 [りょうしき], 賢明さ [けんめいさ], 分別 [ぶんべつ], 慎重さ [しんちょうさ], 用心 [ようじん], 思慮 [しりょ]
- katalune:
- prudència
- nederlande:
- 1. gezond verstand 2. voorzichtigheid
- pole:
- przezorność, rozwaga, roztropność
- ruse:
- благоразумие 1. здравый смысл
- slovake:
- rozum, rozvážnosť, um
- ukraine:
- здоровий глузд
prudentigi
(tr)
- Moraligi; admoni; instigi iun al prudento: Anton volis montri sian kuraĝon, sed mi sukcesis prudentigi ankaŭ lin [13]; mi devas iri prudentigi la bovstultulon [14]; glacia sinteno sufiĉis por lin prudentigi [15]; la sorĉo de la (bela) formo lin senprudentigis, li rigardis la ŝelon kaj ne la kernon, kaj tio estas malfeliĉo, granda malfeliĉo en la edzeco [16].
13.
4-14
‐ Мир
Эсперанто
14. Astrid Lindgren, trad. Sven Alexandersson: Pipi Ŝtrumpolonga
15. Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
14. Astrid Lindgren, trad. Sven Alexandersson: Pipi Ŝtrumpolonga
15. Gaston Waringhien: Heine kaj la Amo
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
- angle:
- put some sense into
- beloruse:
- ушчуньваць
- ĉeĥe:
- kárat, napomínat, přivádět k rozumu
- ĉine:
- 开导 [kāidǎo], 開導 [kāidǎo]
- france:
- raisonner (qqun)
- germane:
- zur Vernunft bringen
- hungare:
- észre térít
- indonezie:
- menyadarkan
- japane:
- 分別を持たせる [ぶんべつをもたせる], さとす, 言い聞かせる [いいきかせる]
- katalune:
- instigar a la prudència
- nederlande:
- op zijn nummer zetten
- pole:
- przywoływać do rozsądku
- ruse:
- образумить
- slovake:
- priviesť k rozumu
- ukraine:
- закликати до розуму/розсудливості, наставляти на правильний шлях
prudentulo
- Iu prudenta: saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn [17]; sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo [18]; patro de malprudentulo ne havos ĝojon [19]; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas, sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas [20]; senprudentuloj en la popolo [21].
stultulo,
naivulo17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 1:5
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:13
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:21
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:3
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:8
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:13
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:21
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:3
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 94:8
- beloruse:
- разважная асоба
- germane:
- Vernünftiger, Kluger
- indonezie:
- orang arif, orang bijak, orang bijaksana, orang yg berhati-hati, orang yg berakal sehat
- japane:
- 良識家 [りょうしきか]
- pole:
- osoba rozsądna, roztropny
malprudenta, senprudenta
- Ne havanta prudenton: malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako [22]; ne estu senprudenta [23]; kiu estas tiom senprudenta […] kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren FK .
22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa
reĝo
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto, 7:17
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto, 7:17
- beloruse:
- неабачлівы, неразумны
- ĉeĥe:
- hloupý, nerozumný
- ĉine:
- 无理 [wúlǐ], 無理 [wúlǐ], 不合理 [bùhélǐ], 不智 [bùzhì], 捡了芝麻 [jiǎnlezhīma], 撿了芝麻 [jiǎnlezhīma]
- france:
- fou (irraisonné), irraisonné
- germane:
- unvernünftig, unklug, dumm
- indonezie:
- bodoh, bebal, pandir
- japane:
- 良識に反した [りょうしきにはんした], 分別のない [ぶんべつのない], 浅はかな [あさはかな], 軽率な [けいそつな]
- pole:
- nieostrożny, nierozsądny
- slovake:
- hlúpy, nerozumný
- ukraine:
- нерозважливий, незавбачливий
sana prudento
-
Nebanala prudento, la kapablo ĝuste kaj senpasie juĝi
pri
aferoj, por kiuj malsukcesas rezonadoj de eruditaj
instruituloj aŭ malgraŭ la misrezonadoj de
sofistoj:
en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita
inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento
[24];
la frenezo ofte havas ion tian, kio al la saĝo kaj al
la sana prudento ne bone prosperas
Hamlet
.
okulmezure
24.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1a
- angle:
- common sense
- beloruse:
- здаровы сэнс
- ĉine:
- 常理 [chánglǐ], 常識 [chángshí], 常识 [chángshí]
- france:
- sens commun
- germane:
- gesunder Menschenverstand, Augenmaß
- indonezie:
- akal sehat
- pole:
- zdrowy rozsądek
- ruse:
- здравый смысл