rondel/o PIV1

rondelo

POE Fiksforma versareto kun unu aŭ du versoj dufoje ripetitaj: du gravaj poemkolektoj […] konsistas nur el rondeloj: „Rimportretoj“ de Kaloscay kaj „Rimleteroj“ de William Auld kaj Marjorie Boulton [1]; Jong majstras kaj la mallongajn kaj la longajn versojn, kaj diversajn poeziformojn: de la sinsekvaj kvartinoj ĝis la pli dense impetaj versoparoj, ĝis la rondelo [2]; ses poemcikloj, plejparte el sonetoj, tamen kun ne malgrava parto el rondeloj [3]; mi plezure trovis preskaŭ eksmodajn poemformojn – trioleton, rondelon [4]; Rimportretoj, priskribas, ofte sprite, kvindek sep konatajn esperantistojn per formo ege strikta kaj facile monotonika de la rondelo [5]. VD:distiĥo, koplo, trioleto
1. G. Cappa: Rilatoj inter lingva kaj literatura kreemoj, Literatura Foiro, jaro 1982a, numero 76a, p. 5a
2. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
3. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)
5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
angle:
round
beloruse:
рандэль (паэтычная форма)
ĉeĥe:
rondel, rondo
france:
rondeau
germane:
Rondeau, Rondell (Gedicht)
hungare:
rondó, körvers
japane:
ロンデル, ロンド
nederlande:
rondeel
pole:
rondo (poezja)
portugale:
rondel, rondó
ruse:
рондель
slovake:
rondel
ukraine:
рондель, рондо

administraj notoj