Rurik/o

Ruriko

1.
NOM Vira antaŭnomo orientslava.
Rim.: De la skandinava „Hrørekr“ („famo“ + „reĝo“, kp la islandajn hródr, ríkr); samdevena kiel la okcidenta Rodrigo.
2.
PERS Nomo de la fondinto de la unua dinastio de la orientslavaj princoj (m. 879): tio estis en la tempo de Miĥaelo la imperiestro greka, kaj Boriso princo de Bulgarujo, kaj Rastislavo princo de Moravio, kaj Kocelo princo de Balatono, kaj Ruriko princo de Novgorodo, en la jaro de l' mondo 6371a [862/863 de Kristo] [1].
1. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1998, num. 12a
beloruse:
Рурык
france:
Riourik
germane:
Rurik
hungare:
Rurik
itale:
Rurik
katalune:
Rurik
pole:
Ruryk
ruse:
Рюрик

rurikido

HIS Posteulo de Ruriko2: la nobelaj regantoj de la Kieva Regno venis el la dinastio de la rurikidoj [2].
beloruse:
рурыкавіч
germane:
Rurikid
hungare:
Rurikok
itale:
discendente di Rurik
katalune:
ruríquida
pole:
Rurykowicz
ruse:
рюрикович

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
r~ido: Mankas dua fontindiko.