*17sankci/o JED

sankcio

1.
JUR Oficiala konfirmo fare de supera aŭtoritato: leĝan sankcion ili ricevos nur se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso [1]; la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro [2]; al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta [3]; tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion [4]; tiu ĉi duba demando estas decidata per la sankcio de l’ uzado [5]; VD:aprobo, egido2, protektado, patronado, subteno
2.
(evitinde) Sankciumo: kriminaljura sankcio PIV3 ; dum jardekoj la iraka popolo suferis kaj mizeris ne nur pro despota reĝimo sed ankaŭ pro sankcioj kontraŭ Irako [6].
Rim.: PV kaj la PIV-oj senpense imitas la ĥaosan vortuzon de kelkaj nacilingvoj, kiuj atribuas al unu sama vorto „sankcio“ du kontraŭajn signifojn, aproban kaj malaproban. Kaj PV ilustras la duan per ambigua ekzemplo: tia moralo havas nek devigon nek sankcion. Ĉu tio signifas (laŭ la konfirma sankcio1), ke „tia moralo havas nek devigon nek rajtigon“? Aŭ eble la punan signifon, kiun celis la aŭtoroj? Laŭ la PV-PIV-aj difinoj la frazo allasas ambaŭ interpretojn, kaj persono, en kies hejmlingvo la franca punsignifo ne ekzistas, probable certos, ke temas pri la neintencita signifo. Tia konfuzo estas netolerebla en racia planlingvo. Feliĉe, tiu puna signifo estas malofta en Esperanto. Plej ofte tute sufiĉas la nemiskomprenebla „puno“, ekz-e: kaj tia estas la pozitiva senco de puna leĝo: indikante la punon, ĝi indikas la protekton de la ceteraj rajtoj [7]. Se tamen oni volas specialan faklingvan terminon, oni povus apliki la sufikson -um, kiu estas destinita ĝuste por tiaj situacioj: sankciumo. [Sergio Pokrovskij]
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 5a
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
6. S. Maul: Kompatindaj irakanoj, Monato, 2003
7. J. Thierry: Unu internacia problemo: la mortigisto, La Nica literatura revuo, 2:1
angle:
sanction 1. sanction
ĉeĥe:
pokuta, sankce (schválení, donucovací opatření), schválení
ĉine:
2. 制裁 [zhìcái]
france:
sanction
germane:
1. Absegnung, Billigung, Sanktionierung, Verleihung von Gesetzeskraft 2. Bestrafung, Sanktion, Verhängung von Sanktionen
hispane:
1. aprobación oficial, sanción (autorización)
hungare:
1. szankció, jóváhagyás, törvényerőre emelés
japane:
裁可 [さいか], 是認 [ぜにん], 制裁 [せいさい], 処罰 [しょばつ]
nederlande:
sanctie
pole:
1. odwet, sankcja, zatwierdzenie
portugale:
sanção
ruse:
1. санкция, одобрение
slovake:
nápravné opatrenie, sankcia, schválená pokuta, trest
taje:
1. การอนุมัติอย่างเป็นทางการ, การอนุญาตอย่างเป็นทางการ
ukraine:
санкція, схвалення

sankcii

(tr)
Doni sankcion1 al: kio estas farita, estas sankciita PrV ; (figure) li ne povus eĉ oblikve sankcii (aprobi) la krimon de la ŝtato [8]. VD:aprobi3, favori, patroni, ratifiki, subteni2
8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
sanction, authorize, permit
beloruse:
санкцыяваць
france:
sanctionner
germane:
sanktionieren (billigen), billigen, gutheißen
hispane:
sancionar
hungare:
szankcionál, jóváhagy, törvényerőre emel, büntet, megtorol
japane:
裁可する [さいかする], 承認する [しょうにんする], 処罰する [しょばつする], 制裁する [せいさいする]
nederlande:
sanctioneren, bekrachtigen
pole:
sankcjonować, stosować sankcje
ruse:
санкционировать, одобрить
slovake:
udeliť sankciu
ukraine:
санкціонувати, схвалювати

sankciumo

Puno sekvanta ian moralan, socian aŭ politikan misagon: Usono, kun sia supereco kaj kaprico, svingas la klabon de komerca sankciumo super Ĉinio [9]. VD:blokado2.a, embargo, prohibicio, reprezalio
9. Novaĵoj (2018-04-06), China Radio International
angle:
penalty, reward, sanction
beloruse:
санкцыя
germane:
Sanktion, Strafmaßnahme
hispane:
sanción (castigo), pena (castigo)
hungare:
szankció, büntetőintézkedés, megtorlás
pole:
środek karny, kara
ruse:
наказание, санкция

administraj notoj