1satan/o PV

satano

1.
Ĉefo de la ribelaj anĝeloj: la Eternulo diris al Satano: de kie vi venas? kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi [1]; ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo, ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi [2]; kaj okazis, ke la satano tentis lin [3].
2.
Diablo: la uragano kriegis, kvazaŭ aro de satanoj FdO ; la satanoj […] elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj [4]; la satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston [5]; (figure) esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo PrV .
angle:
1. Satan 2. devil
beloruse:
д'ябал, сатана, шатан, нячысты
ĉeĥe:
satan, satanáš, ďábel
ĉine:
魔鬼 [móguǐ], 魔 [mó], 娑殚 [suōdān], 娑殫 [suōdān], 撒但 [sādàn], 撒旦 [sādàn], 撒殚 [sādān], 撒殫 [sādān]
france:
satan, diable
germane:
Satan, Teufel, Luzifer
hispane:
satán, diablo, satanás
hungare:
sátan, ördög
itale:
1. Satana 2. diavolo, satanasso, demonio
japane:
悪魔 [あくま]
nederlande:
satan, duivel
pole:
1. Szatan 2. szatan, diabeł, bies
portugale:
diabo, satanás
ruse:
сатана, дьявол
slovake:
satan, satanáš 1. Satan 2. diabol
tibete:
བདུད་

satanismo

REL Kultado, adorado de satano: satanismaj simboloj [6]; ĉi-okaze majstro Christoforo vendis sian animon al la Satano, do, li uzas satanismon [7]; [li] opinias, ke tia literaturo pri sorĉistoj instigos la infanojn interesiĝi pri nigra magio, okultismo kaj satanismo [8].
beloruse:
сатанізм
ĉeĥe:
satanizmus
france:
satanisme
germane:
Satanismus
hispane:
satanismo
japane:
悪魔崇拝 [あくますうはい], 悪魔主義 [あくましゅぎ]
pole:
satanizm
portugale:
satanismo
slovake:
satanizmus
ukraine:
сатанізм

satanisto

REL Ano de satanismo: laŭ la biblia kriterio satanisto estas persono ne nur per […] aparteno al iu komunumo, kultanta Satanon, sed jam per tio, ke li ne estas novnaskita kristano laŭ la normoj, starigitaj de Jesuo Kristo [9]; hororfilmoj kun diabloj kaj satanistoj [10].
beloruse:
сатаніст
ĉeĥe:
satanista
france:
sataniste
germane:
Satanist
hispane:
satanista
pole:
satanista
portugale:
satanista
slovake:
satanista
ukraine:
сатаніст

administraj notoj