6susur/i PV

susuri

(ntr)
Brui malforte kaj iom seke kiel ĉifata papero, silkaĵo, teksaĵo, arbofolioj kaj similaj: kiel susuras ŝia multekosta silka vesto [1]! la libro sub la kapo […] eksusuris [2]; ŝi premis en la mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj Marta ; la longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto Marta . VD:kraketi, murmureti, sibli, ŝuŝi, zumi
Rim.: Oni povas priskribi susuradon kiel ia kombinaĵo de delikataj mallongaj siblo-, ŝuŝo- kaj kraket-sonoj. [W. Diestel]
angle:
rustle, swish
beloruse:
шамацець, шалясьцець, шастаць, шапацець
ĉeĥe:
šustit, harašit, šelestit, šumět
france:
susurrer
germane:
knistern, rauschen, rascheln
hispane:
susurrar (un objeto)
hungare:
susog, suhog, zizeg
itale:
mormorare
japane:
さらさら鳴る [さらさらなる], かさかさ音を立てる [かさかさおとをたてる]
nederlande:
ritselen, ruisen (werkw.)
ruse:
шелестеть, шуршать
slovake:
šuchotať, šumieť
ukraine:
шелестіти, шарудіти, дзижчати (про комаху), дзюрчати

susuro, susurado

Mallaŭta frota bruo: ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso Marta ; [oni] aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj, precipe […] de la ĝardeno [3]; la instruistino ekaŭdis la gazetsusuron, ekinteresiĝis pri la afero PGM ; molsona kiel venta susuro inter herboj HsT ; kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo, kiu baldaŭ kuŝis por sekiĝo en larĝaj strioj HsT ; neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj ViV ; kun facila susuro la boato sursabliĝis Metrop .
angle:
rustle, swish
beloruse:
шоргат, шолах, шамаценьне, шастаньне
ĉeĥe:
šelest, šustot
france:
susurrement
germane:
Rascheln, Knistern, Rauschen
hispane:
susurro (ruidito)
hungare:
susogás, suhogás, zizegés
itale:
mormorazione, brusio, sussurro (fig.)
japane:
さらさら鳴る音 [さらさらなるおと], かさこそという音 [かさこそというおと]
nederlande:
ruisen (subst.)
slovake:
šelest, šum
ukraine:
шелест, шерех, шурхіт, шарудіння, дзижчання, дзюркіт

administraj notoj