ŝed/o PIV1

ŝedo

AGRARKI Ŝirmejo por brutoj aŭ iloj, kun tegmento kaj subtenaj fostoj, ordinare ligna kaj sen vandoj: la hejtligna ŝedo de la vilao [1]; sur la alia lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian, sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de bilardoj Metrop ; 30 subtenantoj ariĝis ĉe lia sidejo, granda blanka ŝedo [2]. VD:barako, budo, konservejo, remizo, stalo
angle:
shed
france:
cabane (agr.)
germane:
Verschlag, Unterstand, Schuppen
hungare:
pajta, szín
itale:
capannone, capanno
portugale:
abrigo
ruse:
сарай, навес

abelŝedo

EBV
Ŝirmejo por abelujoj.
france:
rucher (batiment)
germane:
Bienenstand, Bienenhaus
hungare:
méhes
itale:
apiario
ruse:
пчельник, пасека

garboŝedo, garbŝedo

EBV
AGRARKI Kampara garbejo por freŝe rikoltita greno.
france:
grange
germane:
Banse
hungare:
csűr, magár
itale:
pagliaio (capanno)
ruse:
крытое гумно, рига, зерносклад

administraj notoj

abel~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
garbo~o, garb~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.