tatar/o PIV1

tataro

1.
HIS Ano de mezepoka tribo aŭ hordo, laŭ iuj tjurka, laŭ aliaj mongoleda, kiu popolo, venkite de Ĉingisĥano, konsistigis gravan parton de lia militistaro.
Rim.: Sekve, en la historiaj fontoj de la venkitaj kaj najbaraj popoloj la vortoj „mongolo “ kaj tataro estis uzataj kiel sinonimoj.
2.
HIS Ano de iu el diversaj mezepokaj etnoj tjurkaj, plejparte kipĉakaj, kiuj formis la nacian bazon de la Ora hordo.
3.
Ano de tjurka popolo, la dua plej multenombra en Rusujo.
angle:
Tatar
beloruse:
татарын
bulgare:
татар
ĉeĥe:
tatar
france:
tatare
germane:
Tatare
hungare:
tatár
japane:
タタール人 [タタールじん]
nederlande:
tartaar
pole:
Tatar Tatar
portugale:
tártaro
ruse:
татарин
slovake:
tatar
turke:
Tatar
ukraine:
татарин

krimea tataro

POL Ano de oguza popolo tjurka, kiu estis ĉefgento en la Krimea ĥanujo, estiĝinta post la disfalo de la granda Tatarujo2: ĉi tie loĝas krimeaj tataroj kaj aliaj etnaj grupoj[1].
1. JeZo: Krimoj en Krimeo, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 10a
angle:
Crimean Tatar
beloruse:
крымскі татарын
bulgare:
кримски татар
france:
Tatar de Crimée (subst.)
germane:
Krimtatare
hungare:
krimi tatár
nederlande:
Krimtartaar
pole:
krymski Tatar
ruse:
крымский татарин

Tatarujo

1.
HIS Mezepoke, nomo per kiu diversaj fremdaj popoloj nomis la tutan Mongolan imperion.
2.
HIS La tjurka imperio devenanta el la regno de Batuo, kaj disfalinta en la 15a jc en la Kazanan, Astraĥanan, Krimean kaj Siberian ĥanujojn, kiuj ĉiuj nomis sin tataraj. SIN:Ora hordo
3.
GEOGPOL Subŝtato en la orienta parto de la eŭropa Rusujo, kies ĉefurbo estas Kazano. VD:Volga-Kama Bulgarujo
SIN:Tatario
angle:
1. Tartary 2. Tataria 3. Tatarstan
beloruse:
1. Татарыя 2. Арда 3. Татарыя, Татарстан
france:
Tatarie, Tatarstan
germane:
Tatarstan
hungare:
Tatárföld 1. Mongol Birodalom 2. Tatár Birodalom
nederlande:
2. Tartarije
pole:
Tatarstan
ruse:
Татария, Татарстан 2. Орда

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
T~ujo: Mankas dua fontindiko.
T~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.