tensi/o
tensio
- 1.
PV (inter du punktoj A kaj B) Fizika grando, egala al la diferenco inter la potencialo en B kaj la potencialo en A: la tensio inter la du ekstremaĵoj de rezistilo estas proporcia al la (intenso de la) ĝin trapasanta kurento; potencilo, kiu ne plene efike konvertas elektran povon al la malalta tensio uzata de elektronikaj cirkvitoj [1]; (figure) Ros ektremis, kvazaŭ tensio pasus tra ŝia tuta korpo [2].
potenciala diferenco, elektra streĉo
elektromova forto, volto
- 2.
PIV1 Streĉorezisto de organa parieto al ĝia enhavo: arteria tensio.
- 3.
- (figure) Streĉo inter du aferoj, polusoj kun malsamaj kondiĉoj: la konkordo en la diversaj parlamentoj kontrastas al la tensioj, kiuj akriĝas en la federacia parlamento, aparte inter valonoj kaj flandroj [3]; psikologia krimromano kun bonega tensiplena krimfadeno [4]; inter la objektiva kaj subjektiva niveloj de mondkontemplado ofte ekzistas tensio [5].
1.
Monato, Franck Arnaud: Kvietigu tiun
komputilon!
2. Monato, La peko de Ros
3. Monato, Ivo Durwael: Kverelas la komunumoj
4. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer
5. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco
2. Monato, La peko de Ros
3. Monato, Ivo Durwael: Kverelas la komunumoj
4. Monato, Pejno Simono: Toter Lehrer, guter Lehrer
5. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco
- angle:
- 1. voltage 2. tension
- beloruse:
- 1. напружаньне arteria ~o: артэрыяльны ціск. 2. ціск (мэд.) 3. напружаньне
- ĉeĥe:
- napětí, tenze, tlak
- france:
- tension (élec.), différence de potentiel, voltage
- germane:
- Spannung 2. Gefäßwiderstand 3. Verwerfung
- hungare:
- feszültség arteria ~o: verőeres vérnyomás, artériás vérnyomás. 2. nyomás, tenzió
- nederlande:
- spanning
- pole:
- 1. napięcie 2. napięcie, naprężenie
- portugale:
- tenão, voltagem 2. pressão arterial, tensão arterial
- ruse:
- 1. напряжение (электр.) arteria ~o: артериальное давление. 2. давление (мед.)
- slovake:
- napätie, tenzia, tlak
- taje:
- แรงตึง, ความเครียด
- ukraine:
- напруга, напруження, напруженість, пружність, натяг, тиск
kontinua tensio, konstanta tensio
- Tensio, konstanta laŭ grando kaj direkto.
- angle:
- DC voltage (direct current voltage)
- beloruse:
- сталае напружаньне
- france:
- tension continue
- germane:
- Gleichspannung
- hungare:
- egyenfeszültség
- pole:
- stałe napięcie
- ruse:
- постоянное напряжение (электр.)
- taje:
- ไฟฟ้ากระแสตรง
administraj notoj
pri
~o:
kontinua ~o, konstanta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Enkonduki "rezistilo". [MB]kontinua ~o, konstanta ~o: Mankas fontindiko.
kontinua ~o, konstanta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.