*tigr/o PV

*tigro

ZOO Specio de pantero kun laŭlarĝe flave-nigre striata felo (Panther tigris): leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj [1]; oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero [2]; senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino [3]; troviĝis proksime ankaŭ alia groto, en kiu vivis la glavdenta tigro kaj endanĝerigis la vivon de ili ambaŭ [4]; (figure) nun la vivo de multaj el ili pliboniĝis danke al la tiel nomata „Kelta tigro“, la prospera konjunkturo, kiu sekvis la aliĝon de Irlando al la Eŭropa Komunumo [5].

Sudĉina tigro (Panthera tigris amoyensis) en la bestoĝardeno de Ŝanhajo
CC BY-SA 3.0  [6]
angle:
tiger
beloruse:
тыгр
bulgare:
тигър
ĉeĥe:
tygr, tygr džunglový, tygr lesní
france:
tigre
germane:
Tiger
hungare:
tigris
ide:
tigro
indonezie:
harimau, macan
japane:
トラ
katalune:
tigre
latinece:
Panther tigris
nederlande:
tijger
okcidentfrise:
tiger
pole:
tygrys
portugale:
tigre
ruse:
тигр
slovake:
tiger
svede:
tiger
tibete:
སྟག་
turke:
kaplan
ukraine:
тигр
volapuke:
tigrid

tigrino

ZOO Inseksa tigro: furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj [7]; ŝi staras antaŭ li kiel vundita tigrino kaj svingadas la balailon kun tiom da lerteco, ke la farmisto ektimas [8]; ŝi sin senvestigis per unu sola ekmovo […] kaj ensaltegis kiel tigrino en la liton [9].
angle:
tigress, she-tiger
beloruse:
тыгрыца
ĉeĥe:
tygřice
france:
tigresse
ide:
tigrino
japane:
雌トラ [めすとら]
katalune:
tigressa
pole:
tygrysica
slovake:
tigrica
tibete:
སྟག་མོ་
ukraine:
тигриця
volapuke:
jitigrid

virtigro

ZOO Virseksa tigro.
angle:
he-tiger
beloruse:
тыгр (самец)
ide:
tigrulo
japane:
雄トラ [たけしとら]
volapuke:
hitigrid

papertigro

(frazaĵo)
Ŝajne minaca, fakte senforta afero: ni konis la intencojn de la koncernaj malamikaj papertigroj [10].
10. W. Kirschstein: Trakti eksterkosmanojn, Literatura Foiro, 2002
angle:
paper tiger
beloruse:
папяровы тыгр
france:
menace fantoche, tigre de papier
indonezie:
macan kertas

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
vir~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.