triktrak/o SPV

triktrako

SPO Surtabla ludo1 por du homoj, en kiu oni movas peonojn sur triangulaj markoj de duparta breto laŭ poentoj akiritaj per ĵetkuboj: Don Gaiferos forĵetas de si la tabulon de la triktrako [1]; usona mod-ilustristo, desegnis sian edzinon ludantan triktrakon en la kelo de sia hejmo dum aerataka alarmo [2].
angle:
backgammon
beloruse:
трыктрак
bulgare:
табла
france:
backgammon, jacquet (jeu), trictrac
germane:
Backgammon, Tric Trac
hungare:
triktrak
japane:
トリックトラック, バックギャモン
katalune:
jaquet, tric-trac, backgammon
pole:
backgammon, tryk trak, tryktrak, trik trak, triktrak
portugale:
triquetraque
ukraine:
триктрак (гра)

administraj notoj