*tropik/o

*tropiko

1.
GEOD Ĉiu el la du cirkloj de latitudoparaleloj, je 23˚ 27' 27" de la ekvatoro: en la nord-okcidenta ekstremo de Argentino, iom sude de la tropiko de Kaprikorno, estas unika fervojlinio [1].
2.
GEOG La geografia regiono inter tiuj du cirkloj: morgaŭ li jam estos ĉe siaj filo kaj estonta bofilino en la tropikoj, ĝuos puran aeron, puran akvon [2].
1. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004
angle:
1. tropic
beloruse:
1. тропік 2. тропік, трапічны рэгіён
ĉeĥe:
1. obratník
france:
1. tropique
germane:
1. Wendekreis 2. Tropen
hispane:
1. trópico
hungare:
1. trópus, térítő
japane:
回帰線 [かいきせん]
nederlande:
1. keerkring
pole:
1. zwrotnik
portugale:
1. trópico
ruse:
1. тропик
slovake:
1. obratník
ukraine:
1. тропік

tropika

Rilata al la intertropika regiono: tropika klimato; tropikaj kreskaĵoj [3]; la tropika arbaro [4]; ekspedicianoj mortis kaŭze de tropikaj malsanoj – malario, disenterio, flava febro [5]; la suno tropika tiel bronzumis lian vizaĝkoloron ke li estis nun vere nerekonebla [6]; subite, kiel okazas en tropikaj regionoj, fortega pluvtorento ekbatis la grundon [7]; filodendro – planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko [8].
angle:
tropical
beloruse:
трапічны
ĉeĥe:
obratníkový, tropický
france:
tropical
germane:
tropisch
hispane:
tropical
hungare:
trópusi
japane:
回帰線の [かいきせんの], 熱帯の [ねったいの]
nederlande:
tropisch
pole:
międzyzwrotnikowy, tropikalny
portugale:
tropical
ruse:
тропический
slovake:
tropický
ukraine:
тропічний

subtropiko

GEOG Unu el la du geografiaj regionoj norde kaj sude de la tropiko ĝis proksimuma latitudo de 40°: arbarigo de duonsekaj regionoj en la subtropikoj kaj de dezertoj [9].
9. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, 2011
beloruse:
субтропік
germane:
Subtropen

subtropika

Rilata al subtropiko: konservado de subtropika arbaro sur la orienta flanko de la Antaŭ-Andoj [10]. VD:mediteranea
10. Monato, Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, 2005
beloruse:
субтрапічны
germane:
subtropisch
japane:
亜熱帯の [あねったいの]

administraj notoj

sub~o : Mankas dua fontindiko.
sub~a : Mankas dua fontindiko.