1urĝ/i

urĝi

1.
(tr)
(iu, io) Vigle plirapidigi; vive akceli; postuli tujan agon: ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigu al ili, ke estas tre grave, ke ili venu [1]; la Egiptoj urĝis la popolon por pli rapide elirigi ilin el la lando [2]; rapidu! – urĝis Vinicius – kion vi tie faras? [3]; la tempo tre urĝas [4]; malrapide progresas ideoj, eĉ se bezonoj urĝas [5]; kiam la deziroj ĉesas urĝi […] oni liberiĝas disde multaj frenezaj tiranoj [6]; estis tumulto, homoj puŝiĝis kaj urĝis [7]. VD:akceli, antaŭenpuŝi, hastigi, peli1, premi2.b
2.
(ntr)
(io) Esti ne prokrastebla: la laboro urĝis pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj [8]; kiam alvenis la resaniĝo, […] la senperaj kuracaĵoj ne tiel urĝis kiel antaŭe [9]; Alekso rigardis la horloĝon – ne tre urĝas, li diris [10]; nenio urĝas, ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj [11]; mia tasko urĝas, ĉiu momento estas multvalora [12]; la afero ne urĝas PrV .
Rim.: Se oni estas urĝata de iu aŭ io, oni inklinas hasti.
angle:
urge
beloruse:
1. прысьпешваць, падганяць 2. быць неадкладным, быць тэрміновым
finne:
1. kiirehtiä, hoputtaa, patistaa 2. olla kiireellinen, vaatia nopeaa toimintaa
france:
urger
germane:
drängen 1. antreiben, zur Eile mahnen 2. eilig sein la afero ne ~as: die Sache eilt nicht.
hispane:
urgir, apremiar
hungare:
1. sürget 2. sürgős
itale:
1. premere (urgere), stringere (urgere) 2. urgere, essere urgente
japane:
せかす, せき立てる [せきたてる], 督促する [とくそくする], 差し迫る [さしせまる], 急を要する [きゅうをようする]
nederlande:
1. tot haast aanzetten 2. dringend zijn, spoed hebben
pole:
pilnym być
portugale:
urgir 2. ser urgente
rumane:
urgenta
ruse:
1. торопить 2. быть неотложным, быть срочным, быть крайне необходимым
ukraine:
бути невідкладним, терміновим, украй необхідним

urĝa

Ne plu prokrastebla: la afero de la reĝo estis urĝa [13]; neniu diris eĉ unu vorton pri la subite mortinta Patroklo, eble tial, ke estis pli urĝaj aferoj [14]; ne venis ankoraŭ la tempo legi kaj admiri, la laboro estis urĝa [15]; trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono Marta ; la cirkonstancoj urĝe postulus lian intermeton [16]; supozante, ke eble tiu letero estas urĝa, mi uzis kaleŝon [17].
angle:
urgent
beloruse:
неадкладны, тэрміновы
finne:
kiireellinen, viipymättä tehtävä, jota ei voi lykätä
france:
urgent
germane:
dringend, eilig, unaufschiebbar
hispane:
urgente
hungare:
sürgős
itale:
urgente
japane:
緊急の [きんきゅうの], 火急の [かきゅうの], 差し迫った [さしせまった], 切迫した [せっぱくした]
nederlande:
urgente dringend
pole:
pilny, nagły
portugale:
urgente
rumane:
urgent
ruse:
неотложный, срочный, крайне необходимый, безотлагательный
tibete:
བྲེལ་བ་
ukraine:
невідкладний, терміновий, украй необхідний, невідкладний, нагальний

urĝo

Premsento por plenumi ion plej baldaŭ: kviete kaj sen urĝo [la birdo] leviĝis pli kaj pli alten, glitante foren [18]; komencante laboron, li neniam havis urĝon, sed komencinte li obstine daŭrigis [19]; oni havas urĝon en la butikoj [20]; la psiko de soifanto, kiam temas pri soifo, celas tute simple trinki, al tio ĝi sentas urĝon [21]; [li] ne havis tempon tralegi ĝin en la kristnaska urĝo, sed nur iom foliumis [22]. VD:hasto, bezono
beloruse:
сьпешка, пасьпех
germane:
Eile, Zeitdruck
japane:
緊急 [きんきゅう], 切迫 [せっぱく], 督促 [とくそく]
pole:
pośpiech, ponaglenie
rumane:
grabă, memento

urĝigi

1.
(ion) Atingi, ke io estu urĝa: urĝigi pagon [23]. SIN:akceli
2.
(iun) Urĝi1: prefere ni eniru tien, ― mi konsentis, sed urĝigis ŝin [24]; komerca vojaĝisto tamburis per la piedoj por lin urĝigi kaj la oficisto en la kaso prezentis surprizmienon [25].
beloruse:
прысьпешваць, падганяць
france:
rendre urgent
germane:
1. beschleunigen
hispane:
hacer urgente
itale:
sollecitare (urgere), incitare (urgere)
pole:
ponaglać, popędzać
rumane:
insista, grăbesti

administraj notoj